Estas tempo por injekti pli da movforto al kunlaboro inter Ĉinio kaj EU

Henggang Publikigita: 2021-01-04 15:31:49
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado (OEKD), publikigis perspektivon de la monda ekonomio en la 30a de novembro. Angel Gurria, ĝenerala sekretario de la organizo diris en gazetara konfrenco, ke de post la eksplodo de la novkronvirusa epidemio, la mondo unuafoje vidis esperon. Bonaj novaĵoj pri vakcinoj kontraŭ la nova kronviruso fortigis optimisman senton kaj forigis vualon de necerteco. La raporto de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado (OEKD) prognozis, ke la monda ekonomio ĉi-jare montriĝas pli bona ol la atendita, kaj en la venonta jaro ĝi kreskos je 4,2%. La organizo alvokis ĉiujn landojn ekagi por fortigi internacian kunlaboron kaj akceli renormaligon de la monda ekonomio. Laŭ prognozo de la Organizo pri Ekonomia Kunlaboro kaj Disvolvado, en la kuranta jaro, la monda ekonomio malkreskos je 4,2%, pli multe je 0,3% ol la septembra prognozo; la ekonomio en eŭrozono malkreskos je 7,5%; kaj tiu de la Grupo 20 je 3,8%. Ĉinio estos la sola el ĉefaj ekonomioj de la mondo, kun pozitiva ekonomia kresko.

Nun la pandemio ankoraŭ furiozas tra la tuta mondo kaj la disvolviĝo de la internacia situacio akceliĝas. Ĉinio kaj la Eŭropa Unio (EU) estas du gravaj fortoj por paco, stabileco kaj kresko de la mondo. Ĉinio kaj la EU devas plenumi la interkonsenton de investado antaŭ la fino de 2020. Tio estas celo difinita de gvidantoj de Ĉinio kaj la Eŭropa Unio dum renkontiĝo en septembro ĉijare. Nun restas malpli ol unu monato, ambaŭ flankoj tutforte laboras por tio. Lastatempe amaskomunikiloj raportis, ke la du flankoj faris intertraktadon pri dokumentoj kaj listoj. Sub tia situacio, ĵus subskribita Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) sendube aldonas novan forton al la intertraktado pri la interkonsento de investado inter Ĉinio kaj la EU.

La Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) kaj la interkonsento de investado inter Ĉinio kaj la EU havas malsaman karakteron. La RAEP fokusiĝas al libera komerco en la azi-pacifika regiono, kaj la interkonsento de investado inter Ĉinio kaj la EU akcentas aliron kaj eniri-permeson de merkatoj de la du flankoj. Kompreneble ambaŭ povas kontribui forton al la monda ekonomio, kaj tio estas tre valora, precipe en la speciala momento, kiam la kronvirusa epidemio kontinue disvastiĝas kaj ekonomia tutmondiĝo suferis malvenkon. Ĉio ĉi montris, ke kun koncepto de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro, la mondo povas havi pli belan estontecon.

Por kundividi gigantan oportunon kreitan de la Regiona Ampleksa Ekonomia Partnereco (RAEP) en la azi-pacifika regiono, la EU devas kiel eble plej frue subskribi la interkonsenton de investado inter Ĉinio kaj la EU. Post subskribo de la interkonsento, investantoj el Ĉinio kaj Eŭropo akiros pli favoran merkatan eniri-permeson. Kaj tio estas nur la unua paŝo por striktigi ekonomiajn kaj komercajn rilatojn inter Ĉinio kaj la EU. Zhou Lihong, prezidanto de Ĉambro de Komerco inter EU kaj Ĉinio, esperas, ke sekve de la interkonsento de investado de la du flankoj, la intertraktado pri interkonsento de liberkomerca regiono povas esti metita en tagordon, kio kreos grandegan prosperon de vasta regiono de Pacifiko al la orienta bordo de Atlantiko.

Lastatempe ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi diris dum sia telefona konversacio kun Josep Borrell, la supera reprezentanto de la EU, ke Ĉinio kaj la EU bezonas plifortigi strategian kunlaboron kaj ludi konstrueman rolon en traktado de tutmondaj defioj. La du stabiligaj fortoj en la procezo de multpolusiĝo, bezonas plifortigi komunikadon kaj dialogon, senĉese plibonigi reciprokan fidon kaj forigi ĉiajn ĝenojn. Li diris, ke la du flankoj unue devas bone trakti siajn respektivajn enlandajn aferojn, kaj samtempe fortigi strategian kunlaboron kaj ludi konstrueman rolon en traktado de tutmondaj defioj. La du flankoj devas teni la ĝustan direkton de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU, persisti en paca kunekzistado, malferma kunlaboro, multflankismo kaj ankaŭ dialogo kaj konsiliĝo, kio estas ne nur gravaj spertoj akiritaj dum la 45 jaroj de post la starigo de duflankaj diplomatiaj rilatoj, sed ankaŭ ŝlosilaj principoj por la sana kaj stabila disvolviĝo de la ampleksa strategia partnereco inter Ĉinio kaj la EU en la estonteco.

Borrell diris, ke la EU aprezas la klimatan celon de Ĉinio atingi kulminon de karbon-dioksida emisiado antaŭ 2030 kaj realigi karbonan neŭtralecon antaŭ 2060, kio donas ekzemplon por la tuta mondo, kaj ke la EU volas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio pri klimatŝanĝiĝo kaj konservado de biodiverseco ĉiuflanke, kaj antaŭenpuŝi la intertraktadon pri la investa traktato kun Ĉinio kaj strebi por konkludi la traktaton antaŭ la fino de tiu ĉi jaro. Li diris, ke la EU alte taksas la grandegajn disvolvajn atingojn de Ĉinio kaj ĝian gravan kontribuon al mondaj paco kaj prospero, objektive kaj racie rigardos la disvolviĝon de Ĉinio kaj adoptos sendependan politikon pri Ĉinio surbaze de siaj propraj interesoj.

Tri tagon poste okazis la seminario pri la Perspektivo de Postepidemia Kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo, kunorganizita de Ĉina Komunikila Grupo kaj la mediato de la Eŭropa Unio Euronews. La ĉeestantoj el la du organizoj diskutis per videoligo pri la la ampleksa strategia partnereco, la rilatoj pri komerco post epidemio, interhomaj interŝanĝoj kaj kunlaboro inter duflankaj mediatoj kun gastoj el Belgio, Francio kaj Ĉinio. La diskuto montris, ke la ekonomioj Ĉinio kaj la EU estas reciproke kompletigaj unu por la alia en siaj avantaĝoj. Dum sia renkontiĝo en septembro, la gvidantoj de Ĉinio kaj la EU decidis starigi la partnerecon en la kampoj de verda kunlaboro kaj cifereca ekonomio, en kiuj la duflanka kunlaboro havas ekstreme grandan potencialon. La atingota konsento pri komerco inter Ĉinio kaj la EU ludos gravan rolon en faciligo de la duflanka investo kaj renormaliĝo de la tutmonda ekonomio post la epidemio. La komercaj reprezentantoj esprimis en la diskuto, ke Ĉinio estas plena de vigleco kaj ĝia merkata disvolviĝo donas plenan konfidon al ili. La ellaborado de la 14a Kvinjara Plano kaj la nova evoluiga reĝimo de la lando favoras al la disvolviĝo de eŭropaj entreprenoj en Ĉinio.

Dividu