Nova ekonomia mejloŝtono de Ĉinio havas tutmondan signifon

Henggang Publikigita: 2021-01-28 20:44:18
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Malgraŭ negativa influo alportita de la epidemio de COVID-19, Ĉinio gajnis novan mejloŝtonon de sia ekonomio. Laŭ donitaĵoj de la Nacia Statistika Buroo, la malneta enlanda produkto (MEP) de Ĉinio en 2020 kreskis je 2,3% kompare kun la antaŭa jaro, superpaŝante la sojlon de 100 duilionoj da juanoj (15,42 duilionoj da usonaj dolaroj) ĝis 101,5986 duilionoj da juanoj. Tio estas la unua fojo en la historio kaj aldonos certecon kaj pozitivan energion al la mondo detruita de la pandemio.

En la eksterordinara jaro, Ĉinio probable estas la sola ĉefa ekonomio, kiu raportis pozitivan kreskon. Donitaĵoj montris, ke la kresko estis pli rapida ol tiu de 0,7% en la unuaj tri trimestroj. En la kvara trimestro de 2020, la malneta enlanda produkto de la lando kreskis je 6,5% kompare kun la sama periodo de la antaŭa jaro, pli rapide ol la 4,9-procenta kresko en la tria trimestro. La Nacia Statistika Buroo diris, ke la ekonomia funkciado de la lando stabile renormaliĝis kun dungado kaj popola vivteno efike garantiitaj, kaj ke la ĉefaj taskoj de ekonomia kaj socia disvolvado estis finitaj pli bone ol atendite. La ĉina labormerkato restis stabila en 2020. La registrita senlaboreco en urboj kalkuliĝis al 5,6%, sub la jara celo de la registaro de ĉirkaŭ 6%.

La rimarkinda progreso venas el tio, ke la ĉina ekonomio antaŭeniris kontraŭ forta retroiga vento de la pandemio, kiu kaŭzis detruojn tra la tuta mondo. Laŭ vortoj de Ning Jizhe, estro de la Nacia Statistika Buroo, la malfacile gajnitaj rezultoj kontentigis la homojn, impresis la mondon kaj lasis spuron en la historio.

La kuraĝigaj ciferoj venas el grandaj klopodoj, kiuj kondukis al atingoj en ĉefaj kampoj sub la ĉina ekonomia regado.

La plej rimarkinda atingo estis batalo de Ĉinio por ekstermi absolutan malriĉecon. En 2020, la lasta jaro de la misio, ĉiuj registritaj malriĉaj vilaĝoj en unu el la plej dense loĝataj landoj forigis malriĉecon. En pasintaj pli ol 40 jaroj, pli ol 700 milionoj da homoj en Ĉinio estis eligitaj el malriĉeco, kontribuante pli ol 70 procentojn al tutmonda reduktado de malriĉeco.

Estas same, ke la rimarkindaj agadoj de Ĉinio en ĝia industria piliero ankaŭ indikus ekonomian fortikecon por navigi malfacilan tempon. La grena produktado de Ĉinio atingis preskaŭ 670 miliardojn da kilogramoj en 2020, markante la 17an sinsekvan riĉrikoltan jaron, kaj ĝia aldonvalora industria produktado superis 30 miliardojn da juanoj.

Kun mez-enspeza loĝantaro de 400 milionoj, la lando havas unu el la plej rapide kreskantaj merkatoj de la mondo, kaj la granda enlanda postulo kontinue pliigos sian ekonomian kreskon.

Tio signifas, ke la malfacile akiritaj atingoj plu fortigis statuson de Ĉinio kiel ŝlosila motoro de ekonomia kresko de la tuta mondo. En 2020 Ĉinio, la dua plej granda ekonomio de la mondo, kontribuis 17 procentojn al la totalo de MEP de la mondo, kaj ĝia pokapa MEP superis 10 000 usonajn dolarojn en du sinsekvaj jaroj. Altiĝinta enspezo povas transformiĝi al aldonata aĉetpovo, kio helpos al prospero de la tutmonda merkato, atakata de la pandemio.

Krome Ĉinio aktive serĉas disvolviĝon sub principo de pordomalfermo kaj celas starigi pli fortan konekton kun aliaj merkatoj por reciproka prospero. Ĝia totala varaj importo kaj eksporto atingis rekordan maksimumon de 32,16 duilionoj da juanoj malgraŭ tutmonda malpliiĝo de transportado. Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolviĝo publikigis en la komenco de tiu jaro la raporton Monitorado de Tendenco de Tutmonda Investo. La raporto montris, ke la rekta eksterlanda investo de la tuta mondo malkreskis je 42% en 2020, kaj malpliiĝos en 2021. La raporto diris, ke Ĉinio fariĝis la lando kun altirado de plej grandsuma fremda investo anstataŭ Usono en la pasinta jaro. Laŭ taksado de Konferenco de la UN pri Komerco kaj Disvolviĝo, fremda investo efektive uzata de Ĉinio en 2020 kalkuliĝis al 163 miliardoj da usonaj dolaroj, kun kresko de ĉirkaŭ 4% surbaze de la antaŭa jaro.

Klopodante por konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro, Ĉinio akcelas pli vastan malfermon kaj atendas komunan disvolviĝon kun resto de la mondo. Tio jam kreis ŝanĉojn por la mondo por kontraŭbati protektismon kaj unuflankecon kaj plu produkti pozitivan efikon al la ekonomia renormaliĝo de la mondo. Laŭ la freŝa raporto Monda Ekonomia Perspektivo, la Internacia Mona Fonduso (IMF) prognozis, ke la ĉina ekonomio kreskos je 8,1% en 2021, kaj tio estas pli alta je 0,1 procentopunkto ol la oktobra prognozo. Ĉefa ekonomikisto Gita Gopinath diris en virtuala gazetara konferenco, ke Ĉinio estas unu el ekonomioj, kiu jam revenis al la nivelo antaŭ pandemio en la kvara trimestro de 2020. La sukceso en batalo kontraŭ la epidemio ludis gravan rolon por aldoni aktivecon al la rapida kresko. Samtepe. La organizo prognozis, ke la monda ekonomio kreskos je 5,5% en 2021, kaj tio estas pli alta je 0,3 procentopunkto ol la lasta prognozo.

Dividu