Ĉinio kaj Eŭropo devas kune malfermi postepidemian epokon

Henggang Publikigita: 2021-02-02 16:36:10
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la eksterordinara jaro 2020, la nova kronvirusa pandemio alportis grandan atakon al la tuta mondo. Ĉinio kaj Eŭropo donis subtenon unu al la alia por aktive batali kontraŭ la katastrofo. Inter la du kontinentoj Eŭropo kaj Azio, la ĉina-eŭropa fervoja itinero, sur kiu kargotrajnoj plenaj de materialoj de prevento kaj regado kontraŭ epidemio kaj eksportaj kaj importaj varoj, fariĝis transporta linio dum plej urĝa momento de la epidemio, transporta rimeno por rekomenco de produkto kaj kunlaboro kaj komerca kaj vivtena ponto inter la du grandaj merkatoj.

Antaŭ fino de la jaro ĉina prezidanto Xi Jinping kaj eŭropaj gvidantoj anoncis, ke la du flankoj finis intertraktadon pri investa interkonsento en planita tempo. La anonco estis farita dum kunveno inter Xi kaj germana ĉefministro Angela Merkel, franca prezidento Emmanuel Macron, prezidanto de la Eŭropa Konsilio Charles Michel kaj prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen per videoligo.

Post 35 intertraktadoj dum 7 jaroj, la investa interkonsento finfine atingis gravan trarompon. Sekve estas la procezoj de subskribo, aprobo de koncernaj departmentoj de aliĝintaj landoj, tamen la fino de la intertraktato pri tiu interkonsento sendube sendis bonan mesaĝon al ĉiuj flankoj en la momento, kiam la tutmonda ekonomio suferas seriozan influon de la pandemio. Brita ĵurnalo Financial Times komentis, ke la sep-jara intertraktado akiris sukceson.

La sukceso estas bazita sur la principoj de ekvilibro, altnivelo kaj komuna gajno por la du flankoj. Tio liveros pli da merkata alirebleco, plialtnivelan komercan medion, pli fortan politikan protekton kaj pli brilan estontecon por kunlaboro.

Laŭ la ĉina aŭtoritato, ambaŭ flankoj rezervis siajn necesajn rajtojn pri supergardo spite al promesoj pri malfermo. Krome, la du flankoj asertis kontinuigeblan disvolviĝon dum akcelo de investo. Tio reflektis, ke la interkonsento persistas en la principo de ekvilibro kaj ankaŭ donis sian rigardon al estonteco.

La interkonsento povas ne nur akceli reciprokan investon, sed ankaŭ doni fortojn al Ĉinio por ĝia malfermo sur pli alta nivelo, konstruado de nova evoluiga reĝimo kaj efektivigo de altkvalita disvolviĝo. Ĉinio refoje montris sian konfidon kaj decidon por antaŭenigi malfermon sur pli alta nivelo kaj prezentis sian kontribuon kiel respondeca lando.

La interkonsento povas esti rigardata kiel ĝustatempa helpo por Eŭropo. En la tria trimestro, la ekonomio de la Eŭropa Unio kaj la Eŭra Zono montris leviĝantan tendencon kompare kun la antaŭa trimestro, sed la indicoj respektive reduktiĝis je 4,3% kaj 4,4% kompare kun la sama periodo de la pasinta jaro. Nun en multaj regionoj de Eŭropo la pandemio ne estis sub efika prevento kaj regado, kaj la vojo de ekonomia renormaliĝo estas ankoraŭ longa kaj peniga, kio postulas pli da helpo. Sub tia situacio, fortigo de kunlaboro kun Ĉinio, la sola ekonomio kun pozitiva kresko en 2020 kaj plej grava komerca partnero sendube estis saĝa elekto por la EU.

Tiu interkonsento ankaŭ respondis al la atendo de la mondo. En la ŝlosila momento de pliigo de nestabileco kaj necerteco, Ĉinio kaj Eŭropo kune klopodas por renormaligi produkton kaj provizadon de tutmonda industrio, elsendante firman signalon por konservi liberan komercon kaj multflankecon, kio ĝuste estas postulo de la epoko.

Kiel Xi diris post tiu kunveno, la interkonsento forte gvidos ekonomian reprosperiĝon de la postepidemia mondo, akcelos komercan liberigon kaj kaj investan faciligon de la mondo, pliigos konfidon de la internacia komunumo pri ekonomia tutmondiĝo kaj libera komerco, kaj faros gravan kontribuon de la du grandaj merkatoj de Ĉinio kaj Eŭropo por konstruado de malferma monda ekonomio.

La jaro 2020 markas 45an datrevenon de la starigo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio kaj estas grava por disvolviĝo de la duflankaj rilatoj. La du flankoj venkis influon de la epidemio kaj akiris gravan progreson de la rilatoj. La kunveno de gvidantoj de la du flankoj en junio, la kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Germanio kaj la EU en septembro kaj la kunveno de gvidantoj de Ĉinio, Germanio, Francio kaj la EU donis strategian gvidadon al sana disvolviĝo de la rilatoj inter Ĉinio kaj la EU. Dum tiu jaro, la pragmata kunlaboro fariĝis brila punkto de la duflanka kunlaboro. Ĉinio unuafoje fariĝis la plej granda komerca partnero de la EU. La du flankoj finis intertraktadon pri investa interkonsento en planita tempo. La duflankoj oficiale subskribis interkonsenton pri geografiaj markoj kaj decidis establi dialogajn mekanismojn pri verda kunlaboro kaj cifereca ekonomio. Tiuj fruktoj sufiĉe pruvis, ke Ĉinio estas du grandaj potencoj por subteni unu al la alia.

Fronte al la epidemio, la kunlaboro inter Ĉinio kaj la EU donis bonan ekzemplon respekti sciencon, dividi spertojn kaj unuigi fortojn por batalo kontraŭ la epidemio. Tio ankaŭ prezentis la du plej grandajn fortojn de la mondo por antaŭenigi prosperiĝon. Okaze de la 75a datreveno de la fondiĝo de la Unuiĝintaj Nacioj, Ĉinio kaj la EU kune alvokis persiston en multflankeco kaj fortigo de tutmonda kunlaboro. Por respondi la seriozan atakon de la epidemio kontraŭ tutmonda ekonomio, la firma komerca kunlaboro inter la du flankoj injektis konfidon en ĝin. Ĉinio kaj la EU kune klopodis por dediĉi sian energion al konservo de la Ampleksa Interkonsento pri Nuklea Demando en Irano, kio certis ĝian kompletan kaj efikan plenumon sub usona ekstrema premo al Irano. Okaze de la 5a datreveno de la subskribo de la Pariza Interkonsento, Ĉinio kaj la EU anoncis reciprokajn ambiciojn por estonto kaj montris pioniran rolon per pragmata laboro por respondi al la klimatŝanĝiĝo.

Lastatempe, dum sia komuna intervjuo kun la novaĵagentejo Xinhua kaj la Ĉina Komunikila Grupo, ĉina ŝtata konsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi montris, ke la rilatoj inter Ĉinio kaj Eŭropo ĝenerale estas gvidata de dialogo kaj kunlaboro, servas al la fundamento de reciproka profito kaj kumuna gajno, kaj prezentas viglecon progresan kun la evoluado de la epoko. La plej grava sperto estas persisto en la spirito pri paca kunekzisto, malfermo kaj reformado, multflankeco kaj dialogo kaj konsiliĝo. La plej grava resumo estas tio, ke la kunlaboro inter Ĉinio kaj Eŭropo estas pli granda ol konkurenco kaj la komuna kono estas pli granda ol diverĝo. La du flanko estas ampleksaj strategaj partneroj sed ne politikaj rivaloj. La plej grava misio estas kunlaboro por respondi al tutmonda defio por kune antaŭenigi mondan multpolusigon, ekonomian tutmondiĝon kaj demokration de internaciaj rilatoj kaj provizi la nekvietan mondon per pli da stabileco kaj certeco. Se la du flankoj fortigos reciprokan komprenon, lernadon kaj konsiliĝon, la kunlaboro inter la du flankoj montros pli vastan perspektivon.

Dividu