Leviĝis kurteno de printempo de bova jaro

Henggang Publikigita: 2021-02-18 10:55:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Post la frosta vintro oni arde atendas la alvenon de varmeta printempo. Hodiaŭ estas antaŭvespero de la nova jaro laŭ ĉina lunkalendaro. Antikve, la ĉefa aktivado por celebri la feston estis forpeli diablojn kaj kulti dion. En miloj da jaroj formiĝis multaj moroj kaj kutimoj, kiaj dio-bonvenigo, ĉiel-kulto kaj similaj, kiuj portis superstiĉan koloron. Antaŭvespere de la Printempa Festo ĉiuj familianoj kolektiĝas kune kaj ĝuas abundan festenon. Oni ne dormas nokte, intime parolas kaj intergratulas dezirante bonan komencon en la venonta jaro. Mito rakontas, ke en la antikveco estis feroca, hommanĝa monstro nomata Nian. Antaŭvespere de ĉiu novjara festo Nian elnestiĝis kaj manĝis homojn vagante de unu domo kaj ne dormis ĝis tagiĝo. Matene oni malfermis la pordon kaj eksplodigis petardojn por forpeli Nian. Kaj poste oni salutis la renkontitajn parencojn, amikojn kaj najbarojn por gratuli pro la paco. Tion oni nomas novjara saluto. Tiu moro daŭras ĝis hodiaŭ, tamen la signifo jam ŝanĝiĝas en deziron al fortuno en la nova jaro.

La homaro suferis defion de la epidemio en 2020 kaj multaj homoj de la mondo ankoraŭ suferas katastrofon alportitan de la viruso. Sekve de tio, ke la nombro de infektitoj superis 100 milionojn kun pli ol 2 milionoj da mortoj, la batalo inter la homaro kaj la pandemio ĵus atingis ankoraŭ pli malbonan mejloŝtonon. Do, tiu ĉi Printempa Festo de 2021 havas specialan signifon por ĉiuj homoj, inkluzive de ĉinoj. En tiu situacio, por eviti infektiĝon pro interŝanĝo de homoj, la ĉina registaro faris alvokon de ĉeloka festado al ĉiuj civitanoj. Tio eble kaŭzos mankon de ĝojeco de rekuniĝo, sed la popolo aktive respondas al la alvoko kaj prenas novajn manierojn por certigi la saman feliĉon dum la malsama printempa festo. Surreta gratulo kaj aĉetado fariĝis nova maniero por festado. Ĉiu pakaĵo transdonas sincerajn bondeziron kaj sopiron de unu al alia.

Surreta aĉetado jam fariĝis ordinara kutimo en la tuta Ĉinio sub rapida kresko de la rekta elsendo per poŝtelefonoj. En la komenco de la nova jaro, la familianoj liveras hejman guston al la partneroj laborantaj aliloke, kiuj ne povas reveni al la hejmo.

En la provinco Jiangxi, sudorienta Ĉinio, membroj de la vilaĝo Huikeng okupiĝas por pakigi lokajn specialaĵojn, kiuj estos senditaj al la eksteraj loĝantoj. Laŭ statistiko, en la vilaĝo la nombro de revenantoj por la festo malpliiĝis je 30% ol tiu en la pasintaj jaroj. Preskaŭ 700 vilaĝanoj restis en la dungita loko por festado. Shaozi, frandaĵo kun loka specialo, estas plej grande ŝatata de la loĝantoj kaj neniam mankebla en la plado por festi la novan jaron. La vilaĝano Liu Quanbao (刘全宝) serĉis oportunon por sia eletronika komerco. Li rekte elsendis la procezon de preparo por la festo al la ekskursaj samvilaĝanoj, kaj per tio li ankaŭ faris sian vendadon de tiu ĉi loka manĝaĵo. Liu diris, “Shaozi simbolas rekuniĝon pro ĝia ronda formo kaj en la kuirado de tiu manĝaĵo aŭspicias pli bonan vivon.” Li aldonis, ke estas tre ĝoje, ke la gusto kun lokaj karakterizoj povas esti provitaj de siaj samlokanoj per tia maniero en la eksterordinara momento.

Vespera bankedo ĉiam estas plej grava programo de la festo. En la lastaj jaroj, ĉinaj familioj ĵus komencis ĝui la riĉajn manĝaĵojn en restoracioj. Pro influo de la pandemio, ili devas reveni al hejmo en tiu ĉi jaro. Tio ne donis atakon al la restoracio, sed donis novajn ŝanĉojn al la industrio. Abonado de pladoj por familia bankedo allogas homojn pro ilia konfido pri sano kaj gustumo de tiuj restoracioj.

En okulfrapa loko de la butiko Yuyuan de fama ĉenrestoracio Fengshouri en Ŝanhajo metas modelojn de pladoj de la bankedo, kiuj markas etoson de la festo pro iliaj figuroj kaj pakado. Zhang Saiping, regiona direktoro de la restoracio diris, “La nombro de abonoj por ĉeloka bankedo reduktiĝis kompare kun tiu en la pasintaj jaroj, tamen la nombro por aboni la antaŭkuiritajn pladojn estis eksplodita. Semajno antaŭ la antaŭvespero de la Printempa Festo, ni jam elĉerpis vendadon de unu modelo, kiu kostis 999 juanojn.” La modelo enkondukas pladojn kun lokaj karakterizoj, kiuj kutime estas malfacile faritaj en hejma kuirejo kaj kostas longan tempon. Tiuj antaŭkuiritaj produktoj estis pakitaj post frostiĝo. Laŭ la notoj pri kuirado, ĉiuj povas plenumi restitajn simplajn laborojn de la kuirado. Influite de ĉeloka festado, ankaŭ kreskas la postuloj de bankedo por malgranda familio kaj eĉ familio kun nur unu homo.

Deziro de nova jaro estas ordinara interŝanĝo de homaj sentoj. En la speciala momento, senkontakta gratulo per videoligo, telefona konversacio kaj socia mediato popuraliĝas en tia situacio. Fang Hong, teknikisto pri varmiga kaj elektra instalaĵoj de la firmao Gaoqiaoshihua, diris, “En tiu ĉi jaro mi jam mendis tripartian renkontiĝon per videoligo. La interreto ligas homojn kune spite de ili en alilando, aliloko aŭ hejmloko. Gratulo estas tradicia moro kaj ankaŭ nemankebla postulo en tiu momento, tamen nun disvolviĝo de la teknikoj pri komunikado liveras sufiĉe multan eblecon.”

Li aldonis, “ ĉar mi ne povas reveni hejmen, mi hazarde skirbis leteron kaj sendis ĝin al miaj gepatroj. Mi volas sendi al ili ankaŭ la amon en la novjara deziro, kiun mi ne facile esprimas en ordinaraj tagoj. Spite de senkontakta, la profunda amo estis ĉiam sekvita.”

Dividu