Kiel kvinjaraj planoj de Ĉinio katalizas ĝian rejunigon?

Henggang Publikigita: 2021-03-17 17:25:28
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la pasinta semajno, la jara sesio de la Nacia Popola Kongreso adoptis projekton pri la plano por ekonomia kaj socia disvolviĝo dum la venontaj kvin jaroj kaj klarigis la long-periodajn celojn antaŭ 2035. Tio markis, ke Ĉinio starigis politikajn prioritatojn por la nova disvolva etapo por certigi sin atingi socialisman modernigon.

La dokumento, kiu estis reviziita de la jara kunveno de la plej alta leĝdona instanco de la lando, listigis gravajn sociajn kaj ekonomiajn celojn por la periodo de la 14a Kvinjara Plano (2021-2025).

La kvinjaraj planoj estas gravaj mekanismoj, iniciatitaj en la 1950-aj jaroj. Ili kondukis la landon per altiroj kaj mallevoj de ĝia ekonomio, laŭ ŝanĝiĝoj en la ekstera medio, helpante Ĉinion certigi gravan pliiĝon de forto de la nacio kaj ĝian socian kaj ekonomian disvolviĝon. En la pasinta jaro la malneta enlanda produkto de la lando superis la sojlon de 100 duilionoj da juanoj (15,4 miliardoj da usonaj dolaroj) kaj atingis 101,5986 miliardojn da juanoj.

La cifero estas 1 232 obloj pli ol tiu en 1953, kiam Ĉinio komencis la unuan kvinjaran planon, markante miraklan transformon de la lando de ekonomia malprofundo al la dua plej granda ekonomio de la mondo.

En la lastaj jaroj, la kvinjaraj planoj de Ĉinio vidis sian fokusigatan progreson kun pliboniĝo de naciaj kondiĉoj.

Antaŭ ol Ĉinio komencis sian reformon kaj malfermon en la fino de la 1970-aj jaroj, ĝiaj kvinjaraj planoj ĉefe ampleksis akceli industriigon de la tiama agrara lando. Kiam la agrikultura ekonomio regis, la kvinjaraj planoj gvidis la fluon de limigitaj rimedoj por kontentigi la bazajn bezonojn de malfavorataj grupoj, diris Yan Yilong, vicdirektoro de la Instituto pri Nuntempaj Ĉinaj Studoj sub la Universitato Tsinghua.

Sekve de laŭgrada transiro de la lando de la agrikultura ekonomio al merkat-orientita socialisma merkata ekonomio, ĝiaj kvinjaraj planoj progresis por inkluzivi pli da bazaj gvidlinioj de la merkato anstataŭ devigaj ordonoj kaj rigidaj celoj.

Ankaŭ la planoj ne plu celas nur ekonomion. Pli inkluzivaj disvolvaj filozofioj kaj temoj estis enmetitaj en la planojn por gvidi la ampleksan disvolviĝon de la lando, kaj multa atento estis donita al mediprotektado kaj socia bonfarto.

Ekzemple, la 13a Kvinjara Plano (2016-2020) prezentis filozofion de noviga, kunordigita, verda, malferma kaj divida disvolvado, direktante la kreskon de la lando al pli daŭrigebla vojo.

La kvinjaraj planoj de Ĉinio desupre aliĝas al la plenumo, tamen antaŭ praktiko ili implicas opiniojn el desupra petado. Ankaŭ sugestoj de spertuloj, registaraj oficialuloj, politikaj konsilistoj kaj tripartiaj organizoj ankaŭ estas konsiderataj dum la formulado de la planoj.

Tiaj klopodoj estis faritaj por garantii fareblan, konsekvencan kaj antaŭvideblan vojmapon, kiuj proksime kongruas kun la longtempa strategio de la lando pri nacia rejunigo.

Kontraste kun la ofte malfidelaj administracioj en okcidentaj landoj, kie la promesoj kaj planoj de unu registaro malpli efektiviĝas de la sekva registaro, la kvinjaraj planoj de Ĉinio montras pli da antaŭvidebleco por estonto, laŭ analizistoj.

"En multaj landoj, politiko ludas ŝlosilan rolon por determini, kian promeson la gvidantaro de la lando atingos dum la venontaj jaroj, kaj kion politikistoj diras, kaj kion ili faras. Iliaj diroj kaj faroj ofte estas du tre malsamaj," diris Carl Fey, profesoro pri internacia komerco de la finlanda universitato Aslto.

Dum Ĉinio komencas novan serĉadon por plene konstrui sin mem al socialisma lando kun moderne prospera socio, la nova kvinjara plano montras siajn novajn misiojn.

La frazoj kiel "cerb-simila inteligenteco", "genetika teknologio" kaj "estonta reto" unuafoje aperis en la kvinjara plano, reliefigante la decidon de Ĉinio fari grandajn progresojn en scienco kaj teknologio.

La elspezoj pri esplorado kaj disvolviĝo de la lando kreskos pli ol 7 procentojn ĉiujare en la venontaj kvin jaroj, laŭ la 14a Kvinjara Plano (2021-2025) por nacia ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj la longperiodaj celoj antaŭ 2035. Kiel multaj aliaj celoj listigitaj en la raporto, inkluzive de disvolviĝo movita per novigo, bonfarto de homoj, ekologia konservado, la indiko estas "anticipebla celo" anstataŭ deviga.

He Lifeng, estro de la ĉefa ekonomio-planada instanco de la lando, diris, ke la fiksado de tiuj celoj jam konsideris kapablon de Ĉinio por atingi ilin kaj samtempe lasis spacon por kontraŭstari necertecojn. "La ĉefaj referencaj indicoj similas al persikoj sur arbo, kiujn oni povas rikolti nur se oni forte saltas," li diris. "Kaj ni devas salti forte."

Dividu