Teknikaj firmaoj de Ĉinio esploras konstruadon de nul-karbona interreto

Henggang Publikigita: 2021-04-01 19:39:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La interreta industrio de Ĉinio spertis fortan kreskon en la lastaj jardekoj, sed ĝiaj datum-centroj, grandskalaj serviloj kaj ĉelaj bazaj stacioj konsumas energion pli rapide. Nun teknikaj firmaoj de Ĉinio serĉas rimedojn por malhelpi la grandan konsumon kaj jam komencas siajn projektojn de nul-karbona interreto.

Laŭ raporto de la instituto pri energia esploro sub ĉina elektra firmao State Grid, nur en 2020 la elektro-konsumo de datumcentroj kalkuliĝas al pli ol 200 miliardoj da kilovathoroj, kiu okupas 2,7% de la sumo de elektra konsumo de la lando. Ĝis 2030, la elektro-konsumo de la datumaj centroj en Ĉinio superos 400 miliardojn da kilovathoroj, okupante 3,7% de la tuta elektrokonsumo de la lando.

“La elektro-konsumo de ĉina interreta industrio kreskas kun jara rapideco de ĉirkaŭ dek procentoj. Ĝi duobliĝos en ĉiu sep aŭ ok jaroj kaj fariĝos la ĉefa konsumanto de energio en estonteco”, diris Wang Yuanfeng, profesoro de la Pekina Jiaotong-Universitato.

Wang, ankaŭ spertulo pri redukto de karbona emisio kaj subtenanto de verda disvolviĝo, diris, ke entreprenoj de la sektoro devas rapide agi por konstrui pli verdan interretan infrastrukturon.

Ĉinaj teknikaj gigantoj, kiel Huawei kaj Tencent, provis konstrui nul-karbonan interretan industrion.

En la Monda Kongreso de Movebla Komuniko 2021 februare okazinta en Ŝanhajo, Huawei rivelis sian solvon por nulkarbona reto, inkluzive de minimumigitaj bazaj stacioj, servilaj ĉambroj, datumcentroj kaj vasta uzado de verda elektro.

Zhou Taoyuan, vicprezidanto de firmao Huawei kaj prezidanto de ĝia Cifereca Elektra Produkta Linio diris, ke Huawei povas redukti energio-konsumon per altefikaj serviloj kun malalta postulo de energio kaj alta integrigo, kaj minimumigo de la spaco de bazaj stacioj. Zhou aldonis, ke ĝiaj datumcentroj povas uzi nerektan vaporiĝan malvarmigan teknologion por ŝpari 17% da energio kompare kun tradicia solvo per malvarmeta akvo.

Yao Yong, vicprezidanto de firmao Sugon Energy opinias, ke la plibonigo de likva malvarmiga teknologio estas la plej bona maniero por rompi la botelkolon de energi-dona efikeco de datuma centro. Li diris, “Ĝi povas plibonigi stabilecon, altigi efikecon kaj longigi funkci-daŭron de serviloj, kaj plibonigi la disfaldiĝan densecon de serviloj. La datumcentroj povas esti pli mediprotektaj kun malpli da bruo kaj pli recirkuligita rezerva varmo.”

Tencent elektis regionojn kun sufiĉa verda energio por konstrui siajn datumajn centrojn, kiel Huailai de la provinco Hebei, norda Ĉinio, kiu havas abundan ventan elektron, kaj Qingyuan en provinco Guangdong, suda Ĉinio, kiu havas abundan akvoenergion.

En Qingyuan, krom konsumado de akvoenergio, datumcentroj uzis altefikan energian modulon kaj senpagan malvarmigan teknologion, kiu uzas naturajn malvarmajn fontojn, por redukti la valoron de Energia Uzada Efikeco ĝis 1,25.

La Energia Uzada Efikeco estas mezuro pri efikeco de energia uzado de komputila datuma centro. Ju pli malalta estas la valoro, des pli verda estas la datuma centro. En 2019, ĉina Ministerio pri Industrio kaj Informa Teknologio, Administracio de Naciaj Registaraj Oficejoj kaj Nacia Energia Administracio kune publikigis gvidlinion por antaŭenigi verdajn datumajn centrojn, proponante, ke ĝis 2022, la valoro de Energia Uzada Efikeco en grandaj kaj super-grandaj novkonstruitaj datumcentroj de la lando devos esti sub 1,4.

Ĉi tiuj rimedoj estas parto de la klopodoj de la lando por atingi verdan kaj altkvalitan disvolviĝon. Laŭ la ĉi-jara raporto pri registaraj laboroj, Ĉinio ellaboros agplanon por kulminigi karbonajn emisiojn ĝis 2030 kaj plibonigi sian industrian strukturon kaj energian mikson.

Tencent adoptis “tri-provizan” teknologion por kombini provizon de energio, hejtado kaj malvarmigo en siaj datumcentroj por plibonigi la ampleksan efikecon de energia uzado. Ĝi ankaŭ uzas puran energion generitan de tegmentaj fotovoltaaj sistemoj. En datuma centro Qingyuan, la totala instalita kapablo de tegmenta fotovoltaa sistemo atingas pinton de 13,3 megavatoj.

Tencent diris, ke nur la uzado de "tri-provizado" en siaj datumcentroj povas ŝpari 3 500 tunojn da norma karbo kaj redukti 23 300 tunojn da karbonaj emisioj ĉiujare, kio samvaloras kun plantado de 36 000 arboj ĉiujare.

“Eĉ eta plibonigo de energi-uza efikeco de interreta infrastrukturo naskos grandan influon post longtempa servado de ekipaĵoj”, diris Wang Yuanfeng.

Wang alvokis ĉinajn interretajn firmaojn efektivigi iliajn teknologiojn pri karbona neŭtreco al pli vastaj kampoj kaj rajtigi tradiciajn industriojn malpliigi pli da karbonaj emisioj.

La inteligentaj fotovoltaaj projektoj de Huawei kombinas artefaritan inteligenton, nuban komputadon kaj tradician fotovoltaan stacion. Direktante panelojn por aktive sekvi sunlumon, inteligenta fotovoltaa stacio povas produkti almenaŭ 18,7% pli da elektro ol tradicia.

Laŭ Huawei, ĝia verda elektroprodukto kaj efikaj elektrokonsumaj sektoroj generis 325 miliardojn da kilovathoroj de verda elektro ĝis nun kaj ŝparis 10 miliardojn da kilovathoroj de energio, ekvivalente plantadon de 220 milionoj da arboj.

Pony Ma, prezidanto de Tencent kaj deputito de la 13a Nacia Popola Kongreso, prezentis proponon pri la kulminigo de karbonaj emisioj kaj karbona neŭtreco dum la kvara sesio de la Kongreso. La propono diras, ke la teknikaj firmaoj povas provizi per verdaj solvoj sektorojn kiel tradician energian industrion por redukti karbonan emision, ekzemple per artefarita inteligento por optimumigi kaldronegan brulan ration en termikaj centraloj kaj flekse asigni elektron.

Dividu