Epidemio profunde ŝanĝas detalan vendadon en Eŭropo

Henggang Publikigita: 2021-04-08 17:04:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La pandemio de la nova kronviruso jam amplekse ŝanĝis aĉetajn kondutojn de eŭropanoj. Oni kredas, ke la kresko de interreta komerco kaj malpliigo de konta pago daŭros eĉ en la post-pandemia epoko.

Laŭ la Federacia Statistika Oficejo de Germanio, ĝustigita totala vendo de detalaĵoj en la lando reduktiĝis je 9 procentoj en februaro ol tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, kio kaŭzis blokadon de grandkvanto da vendejoj. Sed ĝiaj donitaĵoj ankaŭ montris, ke la interreta kaj poŝta komerco klare profitis de la fermo de vendejoj. La vendado kreskis je 34 procentoj ol tiu en la pasinta jaro.

Fakte, danke al la flora interreta komerco, detala vendado tra landoj de la Eŭropa Unio evitis pli danĝeran malaltigon pro la pandemio en 2020. La statistika departemento de la EU Eurostat diris, ke la jare averaĝa detala komero en tiu jaro nun falis je 0,8 procento en EU, kie la malneta enlanda produkto malpliiĝis kun la jara rapideco de 6,2 procentoj.

Iu enketo en 19 eŭropaj landoj, farita en fino de 2020 de Ecommerce Europe, la asocio kiu reprezentas pli ol 100 000 interretajn detalistojn en Eŭropo, indikis, ke ĉiuj respondantoj raportis pozitivan kreskon de interreta vendado de produktoj dum la pasinta jaro, kun la nombro de 5 ĝis 10 procentoj en Pollando, de 60 ĝis 70 procentoj en Finnlando. Pri interreta komerco dum la krizo de la nova kronviruso, ĉiuj respondantoj donis pozitivan publikan percepton al la sektoro, kaj plimulto raportis ankaŭ pozitivan politikan percepton, laŭ diroj de Ecommerce Europe.

La respondoj al la enketo pruvis, ke la elektronika komerco fariĝis savŝnuro de multaj tradiciaj komercaj entoj, kiuj devas esti fermitaj pro prevento kaj regado de la kronviruso, kaj permesitaj daŭrigi siajn agadojn dum la blokado. Malgraŭ forta postulo por interreta komerco dum la pasinta jaro, la enketo montris ankaŭ nuancitan bildon de la industrio pro influo de la pandemio. Dum multaj sektoroj spertis kreskon de vendado, ekzistas ankaŭ grava segmento, kiu suferis malpliigon de vendado. Ekzemple, interreta servoj pri vendado de turismo kaj biletoj falis je 40 ĝis 70 procentoj inter la enketitoj. Aldone, dum la moda sektoro, precipe hejma vesto, pliboniĝis, la postulo de aliaj specoj de ŝuoj kaj vestaĵoj restis malalta.

Nun la risko de infektiĝo estas ankoraŭ alta en Eŭropo, kaj la industrio de detala vendado estas preta por fronti evidentajn malfacilojn en 2021. Iu nova enketo de la organizo German Retail Federation montris, ke 54 procentoj da modaj butikoj alfrontas riskon de bankroto post 100 tagoj da fermiĝo. La enketo de la Ecommerce Europe montris, ke la elektronika komerca sektoro atendas definitivan kreskon de produkta vendado en 2021 kaj potencialan kreskon de serva vendado, depende de la severeco de rimedoj kontraŭ la epidemio.

Antaŭ eksplodo de la epidemio, plejparto de eŭropaj klientoj faris aĉetadon en la butiko, elektante produktojn laŭ tio, kion ili vidis kaj tuŝis, kaj kutime pagis per kontanta mono.

Laŭ la insitituto EHI Retail, kvankam konsumantoj en Germanio pagis pli multe por siaj aĉetoj per debetaj kaj kreditkartoj ol per kontanta mono por la unua fojo en 2018, ĉirkaŭ 76,1% de ĉiuj detalaj aĉetoj en Germanio ankoraŭ estis negocitaj per kontanta mono. Tio montras, ke germanoj ĝenerale preferis pagi malgrandajn sumojn per mono. La enketo de banko Bundesbank montris, ke la pandemio ŝanĝis konduton de germanaj konsumantoj. La proporcio de respondantoj, kiuj diris, ke ili ŝanĝis sian konduton pri pago, kreskis de 25% ĝis 43% en nur unu monato post eksplodo de la pandemio.

“La jaro 2020 jam komplete ŝanĝis nian tagvivon. Nia negocado estas rimarkinde pli diĝita ol tiu en la antaŭaj jaroj,” diris Robert Hoffmann, ĉefa administranto de eŭropa pag-serva provizanto Concardis and Nets Merchant Services.

Dividu