Ĉu "usonstila demokratio" favoras al sia popolo kaj la mondo?

Henggang Publikigita: 2021-04-15 15:36:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La usonaj indianoj, kiuj hodiaŭ vivas kiel duaklasaj civitanoj kaj kies rajtoj estas subtretataj, afrika usonano George Floyd estis mortigita de la blankaj policistoj, kaj la aziaj usonanoj suferas ripetajn humiligojn kaj atakojn. Ĉi tiuj pruvas, ke la tumoro de rasismo kreskas sovaĝe en Usono.

La raporto de universitato California montris, ke la totala nombro de kazoj de malama krimo en Usono en 2020 reduktiĝis je 7% kompare kun tiu en la antaŭa jaro. Tamen la nombro de malamaj krimoj kontraŭ aziaj usonanoj rapide kreskis je 149%. La retejo New York Times diras, "La aziaj usonanoj sentas sin tre solecaj dum disvastiĝo de la pandemio en Usono."

La rapida pliigo de malamaj krimoj kontraŭ aziaj usonanoj ŝajne havas rektan ligon kun la parolado de eksa usona prezidanto Donald Trump, en kiu li diris la "ĉinan viruson" kaj "kungfuan gripon". Tamen, Anne Anlin Cheng, profesoro en universitato Princeton, analizis, ke kelkaj vortoj de Trump ne povus estigi tiel vastan malamon, se ne estus longtempe sistema kaj kultura rasismo kontraŭ azidevenuloj en Usono.

Efektive, neniu el la usonaj etnaj minoritatoj povas sukcese eskapi el ĉi tiu fenomeno. Ekzemple, etnaj minoritatoj en Usono ricevis multe malpli da dozoj de la kronvirusa vakcino ol iliaj blankaj samurbanoj. Enketo de Kaiser Family Foundation en 41 ŝtatoj de Usono montris, ke ĝis la 6a de aprilo, 28% de blankuloj ricevis almenaŭ unu dozon da vakcino, sed la proporacioj de latindevenaj usonanoj kaj afrikaj usonanoj estas 16% kaj 17% respektive. La ĵurnalo USA Today dimanĉe raportis, ke Rochelle Walensky, direktoro de la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj, rigardis rasismon kiel "seriozan minacon al publika sano".

Estas klare, ke rasismo en Usono estas vasta, sistema kaj kontinua ekzisto. La penso "blanka supereco" trapenetras ĉiun flankon de la usona socio, kaj la bazaj homaj rajtoj de etnaj minoritatoj estas tratataj. Tiuj usonaj politikistoj, kiuj pretendas esti "defendantojn de homaj rajtoj", ŝajnigante sin klopodantaj por solvado de la problemo de rasa diskriminacio, sed fakte ili havas nek la intencon nek la kapablon trakti ĉi tiun problemon enradikiĝintan en enlandaj politikoj, historiaj tradicioj kaj ideologioj. Iuj usonaj politikistoj eĉ malkaŝe instigas kaj fihelpas al rasa diskriminacio, kio egalas al humiligo kaj tretado de la moderna koncepto de homaj rajtoj.

Lastatempe la situacio en orienta Ukrainio plu malboniĝis kaj la lando alfrontis minacon de grava milita konflikto. La influo de Usono povas esti supozita malantaŭ la aktualaj evoluoj, kiuj plurfoje kaŭzas agitadon sub la alivestiĝo de demokratio kaj endanĝerigas mondan pacon.

Laŭ freŝa raporto de la Ĉina Societo pri Studoj de Homaj Rajtoj, preskaŭ ĉiuj usonaj prezidentoj post la Dua Mondmilito lanĉis militojn kontraŭ aliaj landoj aŭ enmikisiĝis en ili dum sia oficperiodo. Nekompleta statistiko montras, ke inter la fino de la Dua Mondmilito kaj 2001 Usono provokis entute 201 el la 248 armitaj konfliktoj en 153 regionoj de la mondo. Ĉi tiuj militoj mortigis ne nur multajn soldatojn, sed ankaŭ civilulojn, kaj kaŭzis perdon de posedaĵoj kaj fine grandajn humanecajn katastrofojn.

Por legitimi siajn agresemajn politikojn, Usono inventis la normojn pri "homaj rajtoj super suvereneco" kaj "humanitaraj intervenoj".

Por konservi sian hegemonion, Usono arbitre subpremas ĉi tiujn landojn de jaroj, kiuj ne volas akcepti la instituciajn ideojn de Usono. Tiel farante, ili aŭ rekte uzas perforton aŭ lanĉas "kolorajn revoluciojn" por realigi ŝanĝon de reĝimo en la trafitaj landoj.

La civila milito en Libio kaj la siria krizo eksplodis antaŭ pli ol dek jaroj. Kiel la mondo povis vidi, la tiel nomata "Araba Printempo" dominita de Usono ĉagrenis la landojn en Mezoriento kaj Nord-Afriko.

Sirio, iam konata kiel turisma celloko en Mezoriento kaj grava naftoprodukta lando, nun ĉefe produktas rifuĝintojn. Milionoj da familioj estis disŝiritaj kaj forlasis sian hejmon.

Dum la lastaj 20 jaroj soldatoj estis postenigitaj en Afganio nome de batalo kontraŭ terorismo. Sed anstataŭ elimini organizon Al-Kaida kaj la Talibanon, ili igis la afganan registaron pli pasiva, dum la regado de la talibanoj daŭre vastiĝis.

Estas ironie, ke ankaŭ Usono mem fariĝis viktimo de sia "eksportado de demokratio". La mondo povas klare vidi, kion faris la usonaj registaroj: Ilia eksportado ne estas demokratio, sed kaoso kaj milito. Unuflanke, militoj kaŭzis la migradon de rifuĝintoj kaj la enfiltriĝon de teroristaj fortoj de iuj landoj en Eŭropon kaj Usonon, kio multe pliigis la sekurecajn riskojn sur iliaj teritorioj. Aliflanke, la kredindeco kaj influo de Usono suferis severajn malsukcesojn kun ĉiu agresa milito, kaj pro tio Usono nun estas mallaŭdata de la internacia komunumo.

Dividu