Akcelu kunlaboron sed ne malvarman militon

Henggang Publikigita: 2021-04-23 16:23:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Boao-Forumo por Azio (BFA) estis fondita en 2001, sekve de tio, ke aziaj landoj serĉis ekonomian integriĝon post la financa krizo de 1998. Du jardekojn post ĝia komenco, la mondo denove staras en maltrankvila momento, kaj kunlaboro bazita sur egaleco kaj justeco necesas pli ol iam por ke la mondo traktu la antaŭajn defiojn.

Dum malstabileco kaj necerteco kreskas, estas grave fari respondecajn kaj saĝajn elektojn. La mondo devas teni sin al la principoj de vasta konsultado, komunaj kontribuoj kaj komunaj profitoj. Vera multflankismo devas esti konfirmita, kaj la tutmonda regado devas esti pli justa . Ĉi tiu estas la klara mesaĝo eligita el la jara konferenco de BFA, okazinta en la insula provinco Hainan, suda Ĉinio.

La BFA karakterizas la konkretajn agojn de Ĉinio por antaŭenigi ekonomian tutmondiĝon, kiu montras renoviĝintan fortikecon. Decidinte kontribui al konstruado de malferma monda ekonomio, Ĉinio oponas provojn "starigi murojn" aŭ "disiĝi", kiuj kontraŭas la leĝon de ekonomio kaj merkataj reguloj, kaj tio nur damaĝos anstataŭ resanigi.

Ĉinio rekomendas konstrui "komunumon kun komuna estonteco por la homaro", celante malferman, inkluzivan, puran kaj belan mondon, kiu ĝuas daŭrigeblan pacon, universalan sekurecon kaj komunan prosperon.

Ĉinio kune kun multaj landoj laboras por praktiki ĉi tiun koncepton. La lando antaŭenigas altkvalitan kunlaboron sub la iniciato Zono kaj Vojo, kiu akcelis 138 landojn kaj 31 internaciajn organizaĵojn subskribi kunlaborajn interkonsentojn kun Ĉinio.

En la kontinua batalo kontraŭ la nova kronviruso, Ĉinio promesas fari siajn vakcinojn tutmonda publika bono meze de tutmondaj klopodoj por certigi akireblecon kaj pageblecondela vakcinoj en ĉiuj landoj de la mondo.

Traktante klimatŝanĝiĝon, Ĉinio klopodos por atingi pintajn emisiojn(kulminan emisiadon)de karbona dioksido antaŭ 2030 kaj atingi karbonan neŭtrecon antaŭ 2060. La tasko estas ege malfacila, sed Ĉinio plenumos sian promeson.

La faktoj parolas mem. Ĉinio ĉiam estas aktiva kontribuanto por antaŭenigi tutmondan kunlaboron kaj plibonigi tutmondan regadon kaj en pensado kaj en agado. La lando neniam serĉos hegemonion, ekspansion aŭ influosferon, kiom ajn forta ĝi probable kreskos. Ĝi malakceptas malvarman militon kaj nul-sumajn pensmanierojn, kaj kontraŭas la pliigon de nova "Malvarma Milito" kaj ideologian alfrontiĝon en ĉia ajn formo.

Ĉinio ne rivalas al iu ajn lando. Tamen iuj politikistoj en la Okcidento plu ekspluatis aferojn rilate al Tajvano, Honkongo kaj Xinjiang por malhelpi la disvolviĝon de Ĉinio. Ili devas memori, ke komandado de aliaj aŭ enmiksiĝo en alies internajn aferojn ne ricevus subtenon. La ruĝa linio de Ĉinio estas klara kaj neniam transirebla.

Nun estas la epoko plena de defioj, kaj ankaŭ de espero. La alvoko por subteni multflankismon kaj plibonigi komunikadon kaj kunordigon plifortiĝis. La alvoko ripetiĝas, kiel oni vidis ĉe la BFA.

La mondo havas kialojn kredi la tendencon de paco kaj disvolviĝo, kaj oni esperas, ke pli multaj landoj en Azio kaj aliaj kunigos klopodojn por trakti tutmondajn problemojn kaj antaŭenigi disvolviĝon kaj prosperon de la mondo.

Dividu