Spirito de memfido akcelas ekspedicion de Ĉinio al Marso kaj pli malproksime

Henggang Publikigita: 2021-05-21 17:12:57
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Marsa sondilode Ĉinio Tianwen-1 sukcese algrundiĝis sur la surfacon de la ruĝa planedo sabate, lasante ĉinan spuron sur Marson por la unua fojo.

La ekscita surmarsiĝo igis Ĉinion nova membro inter la pioniraj marsaj esploristoj de la mondo. La spirito de memfido ludis ŝlosilan rolon en la scienca kaj teknika disvolviĝo de Ĉinio dum jardekoj, malgraŭ eksterlandaj provoj blokis la teknologian progreson de Ĉinio.

Esplori planedon ĉirkaŭ 55 milionojn da kilometroj for de la Tero estas ege malfacile. Ĝis nun ĉirkaŭ 50 misioj pri Marso estis lanĉitaj tutmonde en la sagao de la homaro por esplori Marson ekde 1960. Pli ol duono de ili malsukcesis. Ĉinio lanĉis Tianwen-1 en la pasinta jaro, sed la kosmoŝipo estis desegnita por aŭdaca iniciato: kompletigi orbitadon, surteriĝon kaj vagadon en unu sola misio. Neniu faris tion antaŭe.

Nun Ĉinio fariĝis en la historio la tria lando, kiu tuŝis la surfacon de Marso post Usono kaj eksa Sovetio. La heroaĵo ne facile plenumeblas.

En la fruaj tagoj, Ĉinio ankoraŭ estis infano en scienca kaj teknologia disvolviĝo. Kun helpo de sciencistoj, revenantaj al Ĉinio el eksterlandoj, Ĉinio akiris siajn fruajn progresojn en raketaj kaj spacialaj teknologioj.

Per pli ol ses jardekoj da senĉesaj klopodoj, Ĉinio atingis mejloŝtonon post aliaj en aerspaca disvolviĝo, inkluzive de homekipa spaca programo, luna esplorado kaj ĝia Naviada Satelita Sistemo BeiDou.

Nova giganta salto estis registrita fine de aprilo, ĉar Ĉinio sendis en la spacon la kernan modulon Tianhe de sia kosmostacio, ekigante serion da pafaj misioj, kiuj kompletigos la konstruadon de la stacio ĉirkaŭ 2022.

Dum Ĉinio postkuras sur la vojo de spaciala esplorado kaj kreskas de sekvanto al pioniro, ĝi alfrontas eĉ pli laŭtan bruon de iuj okcidentaj landoj.

Post pafo de la modulo Tianhe, iuj amaskomunikiloj kaj sciencistoj de Usono reklamis nerespondecajn teoriojn pri la uzado de Ĉinio de la raketaj rubaĵoj. Iliaj senbazaj zorgoj reflektas la fakton, ke Vaŝingtono ne ĝojas vidi la rapidajn saltojn de Ĉinio en spaco kaj teknologio kaj la minacon al sia serĉado de spaca regado en Ĉinio.

Tamen tiaj malbonintencaj kaj memvenkaj interrompoj ne malhelpos Ĉinion en la solida decido supreniri la ŝtupetaron en teknologia disvolviĝo kaj antaŭenigi internacian spacan kunlaboron.

Ĉinio ĉiam bonvenigas kaj partoprenas tutmondan kunlaboron pri paca uzado de kosma spaco. Dum sia Marsa misio, Ĉinio laboris kun eŭropaj partneroj kaj aliaj. En marto, ĝi subskribis akordon kun Rusio pri konstruado de internacia luna esplorstacio.

Tio estas ordinara, ke malsamaj rasoj de la homaro konkuras por trovi inspirojn de la universo kaj solvi timigajn defiojn minacantajn la vivon de homoj sur la Tero. En ĉi tiu Odiseado, Ĉinio, armita de entuziasmo, diligenteco kaj preteco por kunlaboro, helpos al la homaro vojaĝi pli rapide kaj pli malproksime.

Dividu