Komuna bono alvokas pli proksiman partnerecon inter Ĉinio kaj EU

Henggang Publikigita: 2021-07-15 16:19:52
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 5a de julio, gvidantoj de Ĉinio, Francio kaj Germanio okazigis la duan virtualan pintkunvenon en tri monatoj, denove montrante al la mondo sian komunan volon plibonigi dialogon kaj plivastigi kunlaboron markitan de reciprokaj avantaĝoj, same kiel sia komuna respondeco kune trakti tutmondajn defiojn.

La pintkunveno estis kaj necesa kaj grava. En la lastaj monatoj, la rilatoj inter Ĉinio kaj la Eŭropa Unio vidis kelkajn turniĝojn meze de intensiga ŝmira kampanjo kontraŭ Ĉinio direktita de iuj malbonintencaj okcidentaj politikistoj kaj amaskomunikiloj. Samtempe, la rapide disvastiĝanta delta varianto de la kronviruso kaj malforta tutmonda ekonomia renormaliĝo postulas pli fortan tutmondan kunlaboron.

Unue, la virtuala pintkunveno atestas la komunan pretecon de la gvidantoj en taŭga traktado de ĝeneralaj diferencoj inter Ĉinio kaj Eŭropo. Ĝuste kiel ĉina prezidanto Xi Jinping emfazis dum la pintkunveno, ke Ĉinio kaj Eŭropo grandigis konsenton kaj kunlaboron de la du flankoj por ludi gravan rolon en konvena respondo al tutmondaj defioj. Sen konvena respekto al la nacia suvereneco kaj kernaj interesoj unu de la alia, kaj sen sinceraj babiladoj por transpasi diferencojn kaj instigi reciprokan fidon, ne estos grundo por disvolvi veran partnerecon.

Due, la pintkunveno transdonis la pozitivan signon, ke plifortiĝos la duflanka kunlaboro, pri kiu ambaŭ flankoj havas ĉiujn bonajn kialojn por plu labori. Dum la pasintaj jaroj, prospera kunlaboro inter Ĉinio kaj eŭropaj landoj alportis palpeblajn avantaĝojn al la du flankoj, kio pruvis, ke kunlaboro, anstataŭ konkurenco aŭ eĉ rivaleco, estas la sola ĝusta vojo al komuna disvolviĝo. En 2020, Ĉinio fariĝis la plej granda komerca partnero de la EU, kaj ambaŭ flankoj ankaŭ finis sian sep-jaran intertraktadon pri duflanka investa traktato kiel antaŭe planite.

La vartrajna servo inter Ĉinio kaj Eŭropo ĝis nun registris pli ol 40 000 vojaĝojn, kun la transportitaj varoj taksitaj je pli ol 200 miliardoj da usonaj dolaroj. Ene de la pandemio, la trajnoj akcelis delikatajn provizoĉenojn en eŭraziaj landoj, savis entreprenojn de Ĉinio kaj Eŭropo, kaj faciligis komunajn klopodojn kontraŭbatali la malsanon.

Rigardante la estontecon, Ĉinio kaj eŭropaj landoj havas eĉ pli grandan lokon por kungajna kunlaboro en kampoj kiaj ekonomio kaj komerco, kaj ankaŭ en la strategiaj, kulturaj, ciferecaj kaj klimataj sektoroj. Ekzemple, la du flankoj povas kunigi fortojn por venki ĉiajn obstaklojn en la ratifika procezo de la duflanka investa traktato. Ili ankaŭ povas akceli personajn interŝanĝojn pri prevento kaj regado de la epidemio, kaj antaŭenigi reciprokan rekonon kaj protekton de produktoj listigitaj en la interkonsento inter Ĉinio kaj la EU pri geografiaj indikiloj. Dume, la EU devas plu plibonigi sian strategian sinregadon kaj kontraŭstari politikajn interrompojn de iu ajn triapartio, por konservi la kunlaboron inter Ĉinio kaj la EU.

Trie, la pintkunveno plifortigis unuecan voĉon por subteni multflankismon. Ĉinio kaj la EU, du ĉefaj ludantoj sur la monda scenejo, dividis firman kredon je multflankeco kaj al siaj devoj kunlabori kontraŭ komunaj defioj alfrontataj de la homaro.

Sur la scenejo de grandaj ŝanĝoj en la tutmonda situacio, kiel kreskanta protektismo kaj izolismo, estas pli grave ol iam konservi la internacian sistemon de la Unuiĝintaj Nacioj ĉe la kerno, subteni la bazajn normojn de la internaciaj rilatoj bazitajn sur la Ĉarto de la UN, kaj pritrakti tutmondajn aferojn per konsiliĝoj de ĉiuj partioj en sufiĉe trankvila maniero.

Fronte al senbrida ondo de la pandemio kaj ankoraŭ malklara tutmonda ekonomia perspektivo, estas pli urĝe ol iam ajn por Ĉinio kaj la EU kunlabori por doni helpon al vundeblaj landoj en sia kontraŭpandemia batalo, plibonigi tutmondan regadon pri sano, faciligi la ekonomian ŝarĝon de malriĉaj landoj, kaj plu konstrui malferman mondan ekonomion.

Aparte, la du flankoj, kiuj delonge ofertis tre bezonatan helpon al Afriko, povas pliigi klopodojn por kreskigi vakcinan provizadon al landoj en la regiono, kaj subteni la programon pri dividado de vakcinoj gvidatan de la Monda Organizo pri Sano. Ili ankaŭ bezonas progresigi kunordigon pri financaj kaj edukaj problemoj en Afriko.

"La morgaŭa mondo post pandemio bezonas fortajn rilatojn inter la EU kaj Ĉinio por pli bona progreso," prezidanto de la Eŭropa Komisiono Ursula von der Leyen donis vortojn en sia socia mediato Twitter fine de la pasinta jaro.

Efektive, kolektado de fortoj por konstrui proksiman partnerecon inter Ĉinio kaj la EU kun la karakterioj de kunlaboro, reciprokeco kaj fido bazas sur la esencaj interesoj de ambaŭ flankoj kaj ankaŭ tiuj de la internacia komunumo.

Dividu