Ĉinio stabile antaŭenigas provojn de cifereca juano

Henggang Publikigita: 2021-07-30 10:10:14
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La Centra Banko de Ĉinio publikigis blankan libron pri progreso de la oficiala cifereca valuto e-juano (angle: e-CNY) en la 16a de julio. Ĝi diris, ke Ĉinio stabile antaŭenigas provon de sia cifereca juano.

La e-juano estas la cifereca versio de la oficiala valuto eldonita de la Ĉina Popola Banko. Ĝi estas valoro-bazita, konto-kvazaŭa kaj konto-bazita hibrida pag-instrumento kun statuso de laŭleĝa pagado kaj loze kunligita konta ligo, la blanka libro klarigis, aldonante, ke la e-juano estas "ĉefe anstataŭaĵo" de la kontanta mono en cirkulado kaj kunekzistos kun fizika juano.

Celo de la disvolviĝo

Dum la cifereca ekonomio disvolviĝas, la parto de transakcioj faritaj per kontanta mono rapide malpliiĝas en Ĉinio. Krome, diversaj tiel nomataj kriptovalutoj, kiel bitmonero(angle: Bitcoin, montras elstaran potencialajn riskojn por financa sekureco kaj socia stabileco, pro ilia manko de interna valoro, akraj prezaj fluktuoj, malalta komerca efikeco kaj grandega energio-konsumado.

En multaj landoj kaj regionoj, centraj bankoj aŭ monaj aŭtoritatoj atentis pri la disvolviĝo de financa tekniko kaj celis ciferecigi fizikan valuton.

La disvolviĝo de la sistemo de e-juano en Ĉinio celas krei novan formon de ĉina mono, kiu plenumas la publikan postulon pri mono en la epoko de cifereca ekonomio.

"Subtenante al fidinda, efika, adapta kaj malferma pag-infrastrukturo, la sistemo de e-juano plifortigos la ciferecan ekonomion de Ĉinio, plibonigos financan inkluzivecon kaj pli efikigos la monajn kaj pagajn sistemojn," la blanka libro diris.

Progreso

Ĉar la pintnivela projektado, funkcia disvolviĝo kaj sistema testado finiĝis en esenco, ĝis nun la Centra Banko de Ĉinio iniciatis pionirajn programojn en iuj reprezentivaj regionoj. Ĝi certigis, ke la programoj funkcias laŭ konstanta, sekura, administrata, pionira kaj praktika maniero.

La Centra Banko komencis sian projekton pri esplorado kaj disvolviĝo de e-juano en la fino de 2017. Grandaj komercaj bankoj, telekomunikistoj kaj interretaj kompanioj kun signifaj aktivaĵoj, grandaj merkataj kotizoj kaj kapabloj en teknologia disvolviĝo estis elektitaj por partopreni en la projekto.

Ekde la fino de 2019, la organizo lanĉis pionirajn programojn de e-juano en Shenzhen, Suzhou, Xiong'an kaj Chengdu. Ekde novembro de 2020, Ŝanhajo, Hainan, Changsha, Xi'an, Qingdao kaj Dalian aliĝis al la pioniraj programoj. Ĝis la 30-a de junio, 2021, la e-juano estis aplikita al pli ol 1,32 milionoj da scenejoj, kovrantaj utilajn pagojn, manĝoprovizajn servojn, transportadon, butikumadon kaj registarajn servojn.

Pli ol 20,87 milionoj da personaj monujoj kaj pli ol 3,51 milionoj da kompaniaj monujoj estis malfermitaj kun sume 70,75 milionoj da transakcioj kaj transakcia valoro entute atingis ĉirkaŭ 34,5 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 5,33 miliardoj da usonaj dolaroj).

Perspektivo

En estonteco, la Centra Banko plu prudente antaŭenigos la pioniran projekton pri esplorado kaj disvolviĝo pri e-juano laŭ la 14-a Kvinjara Plano de Ĉinio, kaj tio estas senantaŭdifinita kalendaro por la fina lanĉo.

La blanka libro rimarkis, ke la klopodoj fokusiĝos en epokoj inkluzive de vastigado de testaj scenaroj por kovri ĉiujn probablajn scenejojn en elektitaj regionoj, optimumigante la ekosistemon de e-juano, kaj plibonigante signifajn instituciajn aranĝojn kaj regulojn.

Kvankam la e-juano jam estas preta en tekniko por translima uzo, ĝi nuntempe estas ĉefe desegnita por hejmaj podetalaj pagoj. La gazetara konfereco diris, "Rigardante antaŭen, la Centra Banko aktive respondos al iniciatoj de G20 kaj aliaj internaciaj organizaĵoj por plibonigi translimajn pagojn, kaj esploros la aplikeblecon de la cifereca valuto de la Centra Banko en translimaj scenejoj".

La ĉeestantoj montris, ke ĝi ankaŭ funkcios kun koncernaj centraj bankoj kaj monaj aŭtoritatoj por establi interŝanĝajn aranĝojn kaj reguligajn kunlaborajn mekanismojn pri la fidinda cifereca mono.

Dividu