Kontinua kresko de ĉina ekstera komerco aldnonis certecon al mondo

Henggang Publikigita: 2021-08-13 16:48:03
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La oficialaj donitaĵoj publikigitaj en la 8a de aŭgusto diris, ke en la unuaj sep monatoj de 2021, la totalo de importado kaj eksportado de Ĉinio kalkuliĝis al 21,34 duilionoj da juanoj, kreskante je 24,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro.

La Ĝenerala Administracio de Doganoj diris, ke tio markas kreskon de 22,3% kompare kun la sama periodo de 2019. Eksportado kreskis 24,5% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, dum importado pliiĝis je 24,4%, laŭ juana kalkulo. La ĉina ekstera komerco kreskis en 12 sinsekvaj monatoj.

La renormaliĝo de la ĉina ekstera komerco estis konstanta kaj forta, kio alportis subtenon kaj fidon al la tutmonda ekonomia renormaliĝo. Tio profitis de la efika prevento kaj regado de Ĉinio, kiu la unua rekomencis laboron kaj produktadon el la kronvirusa epidemio, kaj ankaŭ devas esti atribuita al la komuna penado de la registaro, industrioj kaj entreprenoj de la lando. Precipe serio da politikoj efektivigitaj de la ĉina registaro donis fortan subtenon al entreprenoj orientitaj al ekstera komerco en respondo al la epidemio. Samtempe, la daŭra renormaliĝo de la ĉina ekstera komerco ŝuldiĝis ankaŭ al plivastigo de vakcinado en diversaj landoj kaj renormaliĝo de internacia postulado.

La forta provizkapablo de ĉinaj entreprenoj orientitaj al ekstera komerco refoje pruvas, ke la ĉina merkato povas liveri grandan nombron da medicinaj ekipaĵoj kaj protektaj provizaĵoj por subteni la tutmondan batalon kontraŭ la epidemio, kaj por helpi ekonomian resaniĝon, la ĉina merkato povas ankaŭ provizi landojn per diversaj industriaj produktoj kun alta aldonvaloro.

La situacio de la ĉina ekstera komerco daŭre pliboniĝas, tamen la lando ankaŭ devas scii, ke la nuna tutmonda epidemia situacio restas severa kaj ankoraŭ konsistigas defion al perspektivoj de tutmonda komerco. Krome, ankaŭ geopolitikaj faktoroj malhelpas disvolviĝon de ekstera komerco. Fronte al multaj necertecoj, Ĉinio plu subtenos tutmondiĝon kaj multflankismon per praktikaj agoj, ludos gravan rolon en la tutmondaj industriaj kaj provizaj ĉenoj, kaj aldonos pli da certecoj por la renormaliĝo de ekonomio kaj komerco de la mondo.

Dividu