Ekspozicio montras unuecon kaj kunlaboron de Ĉinio kaj arabaj landoj

Henggang Publikigita: 2021-08-30 15:09:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En antikvaj tempoj, vastaj dezertoj kaj penigaj vojaĝoj ne sukcesis malhelpi arabajn kaj ĉinajn komercistojn fari interkonsentojn unu kun la alia. Hodiaŭ Ĉinio kaj arabaj landoj daŭre plivastigas ekonomian kaj komercan kunlaboron, kune batalante kontraŭ la furioza pandemio kajdonante pozitivan ekzemplon por kune venki malfacilojn.

La fortigo de strategia kunordigo kaj sinergio de iliaj agoj estas evidente prezentitaj en la kvina Ekspozicio de Ĉinio kaj Arabaj landoj, kiu lastatempe okazis en Ningxia, nordokcidenta Ĉinio.

Pli ol 1,000 enlandaj kaj eksterlandaj entreprenoj registriĝis kiel ekspoziciantoj por surlokaj kaj virtualaj eventoj. Entute 239 firmaoj montras siajn plej novajn produktojn kaj novigojn en surlokaj ekspozicioj, kiuj aeras ĉirkaŭ 12 000 kvadratajn metrojn.

La evento estas plilongigo de la interŝanĝoj inter Ĉinio kaj arabaj landoj, kiuj prezentas pacon kaj kunlaboron, malfermon kaj inkluzivecon, reciprokan lernadon, reciprokajn avantaĝojn kaj kungajnajn rezultojn.

Malgraŭ la influo de la pandemio, la fundamento de komerca kaj ekonomia kunlaboro inter Ĉinio kaj arabaj landoj restas solida. Ĉinio estas la plej granda komerca partnero de arabaj landoj. En la Pasinta jaro, la totala sumo de komercointer Ĉinio kaj arabaj landoj proksimiĝis al 240 miliardoj da usonaj dolaroj. La importado de arabaj landoj el Ĉinio atingis 122,9 miliardojn da usonaj dolaroj, pli multe je 2,1% ol tiu en la pasinta jaro.

La ekspozicio montris volon de ambaŭ flankoj por profundigi kunlaboron en pli vastaj kampoj. La gravaj eventoj de la ekspozicio temas pri medicino, pura energio, novaj materialoj, cifereca ekonomio kaj translanda retkomerco, kiuj estas ŝlosilaj areoj, en kiuj Ĉinio kaj arabaj landoj povas plifortigi interŝanĝojn kaj atingi kungajnan kunlaboron.

La du flankoj, ambaŭ konservantoj de multflankismo kaj justa internacia ordo, ankaŭ atendas, ke ili aranĝu faciligojn de duflankaj komerco kaj investado, kaj kune protektu liberan komercon kaj la multflankan komercan sistemon.

Kunlaboro koncerna al la historio de la antikva Silka Vojo, ankaŭ estis farita de Ĉinio kaj arabaj landoj por antaŭenigi la Iniciaton de Zono kaj Vojo. Kadredela iniciato la ekspozicio atestis la subskribon de 13 kunlaboraj projektoj kun proksimume 617 milionoj da usonaj dolaroj. Ĉinio kaj arabaj landoj faras praktikajn agojn por plenumi sian devon konstrui komunumon kun komuna estonteco kaj transdoni la spiriton de malfermo kaj kunlaboro.

Ĉinio ĝis nun donacis kaj eksportis pli ol 72 milionojn da dozoj da vakcinoj de kronvirusa epidemio al 17 arabaj landoj kaj la Araba Ligo. La arabaj landoj estas la unuaj partneroj de kunlaboro pri vakcinoj kun Ĉinio.

La ekspozicio vidis ŝancojn por la du flankoj plifortigi sian kontraŭpandemian kunlaboron, inkluzive de ilia akiro de medicinaj provizoj, investo en kuracaj kaj sanaj sektoroj, kaj ilia estonta komuna produktado de vakcinoj.

La pandemio estas plena de necerteco, sed estas certe, ke Ĉinio kaj arabaj landoj estas solida por konstrui ĉina-araban komunumon kun komuna estonteco en la nova epoko. La ekspozicio montris la decidon, grandan fortikecon kaj potencialon de kunlaboro inter Ĉinio kaj Arabaj Landoj.

Dividu