Ĉinio progresas pli proksime al epoko de kosmostacio

Henggang Publikigita: 2021-09-22 17:21:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Laborinte en la kerna modulo de la kosma stacio Tianhe dum tri monatoj - la plej longa kosma misio homekipa en la ĉina historio, tri "taikonaŭtoj" de la ŝipanaro Shenzhou-12 revenis en la 17a de septembro al la Tero, farante novan mejloŝtonon en la kosma esplorado de Ĉinio.

Kun rezolucio por memfido en aerspaca teknologio kaj malferma menso por internacia kunlaboro, en la pasintaj jaroj Ĉinio iom post iom transformis siajn ambiciojn pri kosmo al grandiozaj atingoj.

La unua memevoluinta kosmostacio de Ĉinio, Tiangong, estas sendepende konstruita kaj funkciigita de la lando, kio montras la progresojn de la lando en la esploro kaj studado pri la longdaŭra restado kaj sanservo de la astronaŭtoj, reciklado kaj vivsubtena sistemo, liverado de spacaj materialoj, eksterveturaj agadoj kaj funkciado, same kiel enorbita prizorgado.

Laŭ plano, la ŝarĝoŝipo Tianzhou-3 kaj la kunhoma kosmoŝipo Shenzhou-13 estos lanĉitaj fine de ĉi tiu jaro por albordiĝi kun la modulo Tianhe, kaj aliaj tri astronaŭtoj restos en orbito ses monatojn.

Por 2022, Ĉinio pensas pri intensaj movoj de spacaj misioj, inkluzive de la lanĉo de la laboratoriaj moduloj Wentian kaj Mengtian, du ŝarĝaj kosmoŝipoj kaj du homekipitaj kosmoŝipoj, por la konstruado de Tiangong, kiu estos finita en la venonta jaro.

En 1992, kiam konstruado de homekipa orbita laboratorio estis ankoraŭ fantazia flugo por la ĉina popolo, Ĉinio komencis "tri-ŝtupan" strategion por akceli sian spacan programon, formulante la celojn sendi astronaŭtojn al la spaco kaj certigi ilian sekuran revenon, ekzamenante ŝlosilajn teknologiojn necesajn por konstanta kosmostacio, kaj kunvenante kaj funkciigante konstantan homekipitan kosmostacion.

La lastajn jardekojn Ĉinio lanĉis sep pilotatajn kosmoŝipojn, du ŝarĝajn kosmoŝipojn, eksperimentan spacan laboratorion Tiangong-1 kaj spacan laboratorion Tiangong-2, kaj sendis 12 astronaŭtojn al la spaco, kun la unuaj "du paŝoj" atingitaj, kaj la konstruado de Tiangong markos novan kulminon de la spaca teknologio de Ĉinio.

Iusence la tria vigla paŝo en la spaco estas puŝata de Usono, kiu ŝanĝus profundan spacon de scienca limigo al politika fronto kun la Wolf-Amendo adoptita en 2011.

La leĝo malpermesis al la Usona Nacia Aeronaŭtika kaj Spaca Administracio (NASA) rektan kunlaboron kun Ĉinio, tiel de tiam ĉina spacvojaĝanto perdis ŝancon por aliro al la Internacia Spaca Stacio (ISS). Tamen la progreso de Ĉinio en aerospaco pruvis, ke la usona manovro por malhelpi Ĉinion en spaca aventuro estas vana provo.

Ĉinio ĉiam defendis internacian kunlaboron pri spaco bazitan sur egaleco kaj reciproka profito, paca utiligo kaj inkluziva disvolviĝo, tenante sian kosmostacion malferman al kunlaboraj projektoj de ĉiuj landoj.

La Ĉina Pilotata Spaca Agentejo kunlaboris kun la Oficejo por Kosmaj Aferoj de Unuiĝintaj Nacioj por inviti membrojn de la UN al sciencaj eksperimentoj sur la stacio Tiangong.

En 2019, Ĉinio publikigis la unuan aron de naŭ kune elektitaj internaciaj projektoj, en kiuj partoprenis 23 institucioj el 17 landoj pri aerspaca medicino, vivsciencoj, bioteknologio, mikrogravita fiziko, brula scienco kaj aliaj emerĝantaj teknologioj.

“Kun sia orbita stacio por oferti novajn instalaĵojn, Ĉinio kuraĝigas eksperimentojn ne provitajn en la spaco antaŭe”, la vortoj de Tricia Larose, medicina esploristo de la universitato Oslo, estis cititaj de la gazeto Naturo.

La ĉefsciencisto de la NASA pri kunhomaj esplorado kaj funkciado Julie Robinson diris, "Aldonita scienca aliro al spaco havas sciencan utilon de la tuta mondo, kaj tio estas ne grava, kiu konstruas kaj funkciigas la platformojn."

La ĉina kosmostacio, rigardata kiel "ludĉambroj de sciencistoj" kvankam estas pli malgranda ol la ISS, sed ĝi povas mildigi la alportitan necertecon de la maljuniĝanta kaj emerita multnacia spaclaboratorio, kiu gastigis rotaciantajn skipojn kaj ĉirkaŭ 3 000 eksperimentojn dum la pasintaj du jardekoj.

Se la ISS ĉesigus funkciadon inter 2024 kaj 2028, Tiangong povus esti la sola orbita kosmostacio ĉirkaŭ la Tero, plu respondante sciencajn demandojn de la blua planedo.

Estas neniu limo por la vasta universo, nek por la esploroj de la homaro. Tiangong, kiel nova antaŭposteno en spaco kaj platformo por kunlaboro, estos donaco kaj kontribuo de Ĉinio al la tuta homaro.

Dividu