Ĉinio saĝeco por konservado de biodiverseco

Henggang Publikigita: 2021-10-14 21:02:35
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La ĉina aŭtoritato unuafoje publikigis blankan libron, titolitan Konservado de Biodiverseco en Ĉinio, por konigi la filozofiojn, agojn kaj efikojn de la lando pri konservado de biodiverseco kaj prezentis siajn klopodojn por persistado en multflankeco kaj partopreno en tutmonda kunlaboro. Tio dediĉis saĝon kaj solvon de Ĉinio al tutmonda konservado de biodiverseco.

Biodiverseco estas grava fundamento de ekzistado kaj disvolviĝo de la homaro kaj rilatas al bonfarto de la homaro. Kiel unu el la landoj kun plej riĉa biodiverseco en la mondo, Ĉinio ĉiam donis grandan gravecon al protekto de biodiverseco. Precipe en la pasintaj dek jaroj, Ĉinio persistis en prioritato al ekologio kaj verda disvolviĝo, la jura sistemo por protektado de ekologio kaj medio pliboniĝis tagon post tago, la garantia mekanismo senĉese plifortiĝis, kaj koncerna investo senĉese pliiĝis. La protekto de biodiverseco eniris en novan stadion.

Fakte, la publikigo de la unua blanka libro en la kampo de biodiverseco mem estas konkreta manifesto de progreso de la konservado de biodiverseco en Ĉinio. La blanka libro amplekse konigas la multajn utilajn praktikojn de la ĉina registaro en tiu kampo: persisti en protektado dum disvolviĝo kaj disvolviĝo dum protektado; efektivigi gravajn rimedojn kiel konstruado de nacia parka sistemo kaj limigo de ruĝa linio pri ekologia protekto; formuli planojn kaj mezperiodajn kaj longperiodajn planojn kaj tagordon pri konservado kaj regado de biodiverseco; fortigi leĝajn observon kaj regadon, kaj rezolute haltigi kaj puni kondutojn, kiuj damaĝas ekosistemojn, speciojn kaj biologiajn rimedojn; efektivigi projektojn pri ekologia protekto kaj restarigo, vigle efektivigi preventon kaj regadon de poluado; akceli la transformadon de modeloj de ekonomia disvolviĝo, kaj pledi por verda kaj malaltkarbona maniero de produktado kaj vivo.

Hodiaŭ,la tendenco de ekologia difekto de Ĉinio esence estis subpremita, la natura ekosistemo ĝenerale stariĝis kaj pliboniĝis, kaj la konservado de biodiverseco atingis rimarkindajn rezultojn. Laŭ la blanka libro, 90% de la teraj ekosistemoj de Ĉinio kaj 71% de grave protektitaj naciaj sovaĝaj bestaj kaj plantaj specioj estas efike protektitaj, kaj la populacio de endanĝerigitaj specioj kiel granda pando, kresta ibiso kaj azia elefanto kreskas. La areo de arbaro en Ĉinio kaj arbara akumulado konservis duoblan kreskon dum 30 sinsekvaj jaroj. De 2000 ĝis 2017, ĉirkaŭ 25% de la nova verda areo en la mondo venis el Ĉinio, kaj la kontribuo de Ĉinio al tutmondaj verdiga kresko okupis la unuan lokon de la mondo.

Samtempe, kiel unu el la unuaj partioj, kiuj subskribis kaj ratifis la Konvencion de la Unuiĝintaj Nacioj pri Biologia Diverseco, Ĉinio aktive efektivigas la konvencion kaj ĝiajn protokolojn, antaŭenigas la sinergion de rilataj konvencioj kaj ludas gravan rolon en la tutmonda konservado kaj regado de biodiverseco. Krome, Ĉinio atentas ankaŭ ampleksajn kunlaboron kaj interŝanĝojn, kaj uzas mekanismojn pri multflanka kunlaboro kiel la "Zono kaj Vojo" kaj "Suda-Suda Kunlaboro" por doni subtenon por protekto de biodiverseco en evolulandoj, kaj klopodi por konstrui komunumon de la vivo sur la tero.

Nun la pereo de specioj en la tuta mondo senĉese rapidiĝas, kaj la perdo de biodiverseco kaj la degenero de ekosistemoj prezentas gravan riskon al ekzistado kaj disvolviĝo de la homaro. Tio refoje reflektis, ke la tuta homaro estas strikta komunumo kun la komuna estonteco. Kiel organizanto de la 15a kunveno de la Konfereco de la Partioj al la Konvencio pri Biologia Diverseco, Ĉinio urĝos ĉiujn partiojn resumi spertojn kaj starigi ambiciajn kaj pragmatajn celojn pri tutmonda konservado de biodiverseco por la venontaj dek jaroj kaj doni novan forton al tutmonda regado pri biodiverseco.

Dividu