Vera demokratio: popolo estas mastro de sia lando

Henggang Publikigita: 2021-10-21 16:01:04
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kiel estas difinita demokratio? Kio faras politikan sistemon demokratan aŭ ne? Ĉu la politika sistemo de Ĉinio estas demokrata? Prezidanto Xi Jinping respondis ĉi tiujn demandojn en centra konferenco pri popolaj kongresoj pli frue ĉi-monate. Liaj respondoj donas sciojn pri tio, kiel demokratio funkcias en la lando.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, rimarkis, ke en demokrata politika sistemo, homoj devas regi naciajn, sociajn, ekonomiajn kaj kulturajn aferojn laŭ leĝo, diversaj sektoroj de la socio devas efike partopreni en naciaj politikaj aferoj, kaj ŝtata decido devas esti racia kaj demokrata.

Li asertis, "demokratio ne estas ornamaĵo por ornamado; ĝi estas uzata por solvi problemojn, kiujn popolo volas solvi".

La apliko de demokratiaj principoj en Ĉinio sekvas la metodon, kiun Xi nomis "tutproceza popola demokratio". La koncepto estis prezentita antaŭ ĉirkaŭ du jaroj, dum vizito de Xi al civila centro en Ŝanhajo.

Komence de tiu jaro, Xi vizitis loĝantojn de tradicia loĝkomunumo "hutong" en centra Pekino kaj aliĝis al ilia "kunvena salono", kiu provizas loĝantojn per platformo por diskuti kaj debati pri publikaj aferoj. La diskutoj de loĝantoj temis pri la renovigo kaj konservado de la tradiciaj arkitekturo kaj heredaĵoj.

Xi rimarkis dum sia parolado kun la loĝantoj, "kiam la loĝantoj ĝuos la rajton pridiskuti kaj decidi siajn aferojn, ili havos pli fortan senton de aparteno kaj mastrado, kaj komunuma regado kaj servo estos pli precizaj kaj zorgemaj".

Ĉu lando estas demokrata aŭ ne? Tio dependas de tio, ĉu ĝiaj popolanoj vere estas la mastroj de la lando. Xi diris tion en la oktobra konferenco.

“Se la popolanoj estas vekitaj nur por voĉdono, sed baldaŭ eniras dormantan periodon, se ili ricevas kanton kaj dancon dum elektado, sed ne havas voĉon post la elekto, aŭ se ili estas favorataj dum kolportado, sed restas malvarmaj post la elekto, tia demokratio ne estas vera demokratio”, li aldonis.

Dividu