Ĉinio kapablas ekvilibrigi klimatajn ambiciojn kaj ekonomian disvolviĝon

Henggang Publikigita: 2021-11-05 17:25:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Unu jaron post sia promeso pri atingo de karbona neŭtrigo ĝis 2060, Ĉinio pruvis sian neŝanceĝeblan devontigon honori siajn vortojn per konkretaj agoj.

Ĉinio, strebanta al pli verda mondo, estas atendita realigi karbonan neŭtrigon kaj pinton de karbona emisiado en la plej mallonga periodo en tutmonda historio. La plej nova pruvo venis kiam Ĉinio publikigis gvidan dokumenton pri laboro de la lando por atingi celojn de pinto de karbona emisiado kaj karbonan neŭtrigon sub la nova evolua filozofio, prezentante ŝlosilajn specifajn celojn kaj rimedojn por la venontaj jardekoj.

La ŝlosila dokumento, kune publikigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio en la 24a de oktobro, ripetis la promeson de Ĉinio pri klimato.

La dua plej granda ekonomio de la mondo celas ekvilibrigi sian klimatajn ambiciojn kaj ekonomian disvolviĝon. Sur la vojo al malaltkarbona ekonomio de Ĉinio, la afero fariĝas pli klara: ĝia ambicio de netaj nul-emisioj ne devas okazi sub kosto de akra malrapidiĝo de ekonomio kiel iuj eksterlandaj mediatoj konjektas.

Ĉinio havas pli fortan ekonomian instigon redukti karbon-emision, precipe per evoluado kaj investado en novaj energioj kaj transportaj sektoroj, ĉar la mondo kune traktas klimatajn minacojn.

La amasa transformo de la ĉina ekonomio al malalta karbono vidos nove aldonitajn laborpostenojn, koncernan teknologian kaj novigan progreson kaj la konkurencon de enlandaj entreprenoj.

Laŭ la lastatempe eldonita dokumento, ĝis 2060, Ĉinio plene starigos puran, malaltkarbonan, sekuran kaj efikan energio-sistemon, kun energia efikeco de alta nivelo en la mondo.

Kiel tutmonda gvidanto en sun-, vent- kaj akv-energia produktado laŭ akumulaj instalitaj kapacitoj, Ĉinio estis bone rekonita pro siaj teknologioj de pura energio en la mondo. La verda transformo de Ĉinio ne nur ekipos siajn proprajn enlandajn kompaniojn per ĉefaj teknologioj, sed ankaŭ alportos ŝancojn por investantoj de la tuta mondo.

La statistikoj parolas por si mem. Firmaoj el Ĉinio partoprenis en 416 akv-energiaj projektoj de internacia kunlaboro ĝis 2020, inkluzive de 11 nove subskribitaj en 2020. En tiu jaro, la ventoturbinaj unuoj de Ĉinio estis eksportitaj al 22 landoj kun komerca sumo de 1,1 miliardoj da usonaj dolaroj,pli ol 20% kompare kun tiu en la antaŭa jaro. El la 10 plej bonaj fabrikistoj de ventomueliloj de la mondo, sep estas el Ĉinio, laŭ raporto pri internacia kunlaboro de Ĉinio en renovigebla energio.

Ĉinio establis fortan pozicion en la industrio de sunenergio rilate al instalita kapablo, fabrikado de sunaj paneloj kaj teknologia eksporto.

Ĉi tiuj tri sektoroj de pura energio estas atenditaj esti novaj ekonomiaj kreskpunktoj, dum la mondo transiras al pura kaj renovigebla energio.

Alia nova kolono de la ekonomia kresko de Ĉinio dum ĝi tranĉas karbon-emision estas elektro de veturiloj. Vendado de novenergiaj veturiloj en Ĉinio pliiĝis je 10,9% ĉiujare, kun la kvanto de 1,37 milionoj en 2020, sub klopodoj de la registaro por instigi ilian uzadon kaj malpezigi premon sur la medio. Novaj ludantoj amasiĝas en ĉi tiun industrio por postuli parton de la merkato. La kreskanta popularo de novenergiaj veturiloj poste akcelas la konstruadon de baterio-ŝargaj stacioj kaj interŝanĝaj stacioj tra la lando.

Krom serĉado de pli puraj energioj, la lando ankaŭ retiras malmodernajn instalaĵojn kaj entreprenojn de altenergia konsumado por tranĉi emisiadon ĉe la fonto. Tio povos doni tujan efikon al iuj lokaj ekonomioj, sed industria novigo kaj nul-karbonigo povas peli la ekonomian kreskon de Ĉinio kaj fari ĝin pli sanan kaj daŭrigeblan en pli longa perspektivo.

La celoj pri pintiĝo kaj neŭtrigo de karbona emisiado ofertas grandegan oportunon al Ĉinio daŭrigi altkvalitan disvolviĝon. Ĉinio ne bezonas oferi ekonomian kreskon dum efektivigo de politikoj pri klimata agado. Estas tute male ke ĝi povas atingi avantaĝojn kaj ekonomiajn kaj mediajn dum sia verda tranformado.

Dividu