Importa ekspozicio de Ĉinio alportas pli brilan estontecon al mondo

Henggang Publikigita: 2021-11-12 11:27:43
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La kvara Ĉina Internacia Importa Ekspozicio (ĈIIE) fermiĝis en la ĉina marborda urbo Ŝanhajo en la 10a de novembro. La evento gajnis tutmondan popularecon kaj donis fruktodonajn rezultojn.

Kiel signo de la pordmalfermiĝo kaj internacia kunlaboro de Ĉinio, la ekspozicio, kiu okazis ĉiujare ekde 2018, antaŭenigis tutmondan disvolviĝon kaj prosperon, kaj kontribuis per pli brila estonteco al Ĉinio kaj la mondo.

Pro kolektiĝo de komercaj ŝancoj de la tuta mondo, kiuj fariĝis pli valoraj ekde ekspodo de la pandemio, la ĈIIE jam fariĝis unu alta platformo al partoprenantoj por montri siajn produktojn, serĉi partnerojn kaj esplori novajn merkatojn.

Ĉi-jare, la totala ekspozicia areo estis pligrandigita ĝis 366 000 kvadrataj metroj, kaj kreskis ĝis preskaŭ 3 000 entreprenoj el 127 landoj kaj regionoj. Laŭ oficialaj datumoj, pli ol 80% de 500 pintaj entreprenoj de la mondo kaj gvidaj industriaj kompanioj de la pasintjara ĈIIE revenas por ĉi tiu sesio. Ĉijara ekspozicio vidis ĉirkaŭ 70,72 miliardojn da usonaj dolaroj de kontraktoj atingitaj por celitaj aĉetoj de varoj kaj servoj kaj la nombro de vizitantoj al la virtuala ekspozicio superis 58 milionojn.

Dume, malfermiteco kaj inkluziveco estas apartaj trajtoj de la ĈIIE. Ekde sia debuto, ĝi estis refrenkoruso de la tuta mondo anstataŭ la sola spektaklo de Ĉinio.

Kaj avangardaj teknologioj el evoluintaj landoj kaj agrikulturaj varoj produktitaj de evoluanta mondo estas bonvenaj en la ekspozicio. Kaj grandnomaj translandaj, malgrandaj kaj novaj entreprenoj povas rikolti avantaĝojn dum partoprenado en la evento.

Ĉi-jare, pli da landoj de la Zono kaj Vojo, landoj de la Centra kaj Orienta Eŭropo kaj la plej subevoluintaj landoj, kaj ankaŭ pli granda nombro da malgrandaj kaj mezaj entreprenoj partoprenis en la ekspozicio. Preskaŭ 90 entreprenoj el 33 plej subevoluintaj landoj partoprenis en la ekspozicio.

Ĉi-jare afganaj pinonuksoj havis riĉan rikoltadon, sed la lando ne trovis bonan elirejon por vendado pro influo de la pandemio. Ĝuste Ĉinio ekskluzive malfermis “aeran koridoron de pinonuksoj” por afganaj kamparanoj, la 45 tunoj da afganaj pinonuksoj atingis Ŝanhajon per ĉartita aviadilo antaŭ inaŭguro de la ekspozicio. Vespere de la 6a de novembro, en la speciala elsendejo de Ĉina Komunikila Grupo por la ĈIIE, 120 mil tinoj da pinonuksoj estis entute elvenditaj en nur kelkaj minutoj.

Ĉi tiuj faktoj forte atestis decidon de Ĉinio pli larĝe malfermi sian pordon, eĉ alfrontante la furiozajn kontraŭventojn de kontraŭintegriĝo de la mondo. Ĉinio ĉiam staras ĉe la ĝusta flanko de la historio kaj la flanko de la progreso de la homaro, kaj klopodas por akceli integriĝon, la mondanekonomion pli malferman, inkluzivan, ekvilibran kaj utilan por ĉiuj.

De serĉado de kreivaj manieroj kreskigi eksteran komercon, ĝis plibonigo de sia komerca medio kaj serĉado de pli profunda duflanka, multflanka kaj regiona kunlaboro, Ĉinio ĉiam praktikas sian paroladon en dividado de siaj disvolvaj ŝancoj kaj konstruado de malferma tutmonda ekonomio.

Alie, la ĈIIE ludis decidan rolon en antaŭenigo de tutmonda novigo kaj anstataŭigis malnovajn kreskajn ŝoforojn por monda disvolviĝo per novaj. Krom helpi la partoprenantojn kompreni tendencon pri freŝa novigo per novaj produktoj, la ekspozicio ankaŭ montris grandan postulon de Ĉinio je altkvalitaj varoj.

Kun loĝantaro de 1,4 miliardoj kaj mezenspeza grupo, kies nombro superis 400 milionojn, Ĉinio estas la plej giganta merkato kun brila estonteco en la mondo. Totala importado en Ĉinion estas taksita superi 22 duilionojn da usonaj dolaroj en la venonta jardeko.

Dum la lando sekvas novan disvolvan modelon kaj provas atingi karbonpinton kaj neŭtrigajn celojn, la giganta aĉetpovo de ĝia granda merkato fariĝis movforto por tio, ke tutmondaj kompanioj plu novigu por kontentigi la altnivelajn bezonojn el ĉinaj klientoj.

Dividu