Kial usona demokratio ne plu povas trompi la mondon?

Henggang Publikigita: 2021-12-09 15:54:05
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La tiel nomata "demokratia konferenco", iniciatita de Usono, venas en mallerta momento, ĉar multaj homoj tra la mondo ŝajnas fari la saman demandon: ĉu Usono havas funkciantan demokration?

Freŝa enketo de la esplora centro Pew rivelis ekstreme malgajan vidon pri la usona demokratio inter homoj en okcidentaj landoj, ĉar "tre malmultaj membroj" opinias, ke ĝi "starigas bonan ekzemplon" por la aliaj. Alia enketo de la centro pri esploro de publikaj aferoj NORC sub The Associated Press montris, ke preskaŭ duono de usonaj civitanoj opinias, ke demokratio ne funkcias ĝuste en la lando.

Evidente, la memnomita "lumo de demokratio" malheliĝas antaŭ la okuloj de la mondo. La kreskanta seniluziiĝo pri la usona politika sistemo estas la fina rezulto de serio da eventoj rigardataj kiel plena malhonoro por la usona demokratio -- la mortiga ribelo ĉe la Kapitolo, la vastaj protestoj pri aferoj de negraj vivoj kaj la humiliga retiriĝo el Afganio.

La misfunkciado de usona demokratio estas, unue kaj ĉefe, reflektita en malsukceso de regado. En tre polarigita politiko, la demokratoj kaj la respublikanoj restas dividitaj pri preskaŭ ĉiuj aferoj de publika intereso, regado de pafo, servo pri sano kaj eĉ pri respondo al pandemio, igante regadon ekstreme mallertan kaj neefikan.

Ĉar politikistoj senfine kverelas kaj batalas, la ordinaraj usonanoj evidente devas suferi la sekvojn. "Paralizita demokratio ne povas protekti nin," diris The Washington Post en sia opinio en aprilo, komentante la senbridan perforton de la lando. Dume, socia malegaleco, sistema rasisma diskriminacio, grandiĝanta distanco inter riĉuloj kaj malriĉuloj kaj kreskanta popolismo seriozigis la krizon de la usona demokratio kaj disŝiris la landon plu.

La usona demokratia sistemo ankaŭ estas fatale misa, ĉar ĝi neniam vere reprezentas la fundamentajn interesojn de la popolo, kaj neniam estis vere direktita de la balotantoj. Anstataŭe, la usona politiko jam degeneris en pura ludo de mono. La totala kosto de la usona elekto en 2020 estis taksita je grandegaj 14 miliardoj da usonaj dolaroj, kiu estas pli granda ol la sumo elspezita dum la lastaj du elektcikloj.

En la dolara demokratio de Usono, tiuj superriĉuloj kaj diversaj privilegiitaj elitoj regas de malantaŭe kaj tiras la ŝnurojn. Politikistoj estas nur anstataŭantoj kaj plenumas la ofertojn de siaj mastroj. “Demokratio estas en krizo... civitanoj perdis la kapablon en politika influo ĉar ekzistas tro da ŝparvojoj, kiuj permesas al potencaj aktoroj fari politikajn decidojn ekster la publiko", skribis Cristina Lafont, profesoro pri filozofio de Northwestern University (Nordokcidenta Universitato), septembre en artikolo en hispana ĵurnalo El Pais. Fermante la okulojn al sia propra kaosa politika sistemo, Usono ankoraŭ obsedas trudi sian tiel nomatan demokration al aliaj por tutmonda hegemonio. Tamen tio rezultas, ke Vaŝingtono eksportis nur al aliaj partoj de la mondo senfinajn detruojn kaj mortojn. Ĉiuj tiuj tragikaj eventoj montras la klaran fakton, ke la usona demokratio ne nur malfunkcias, kaj hejme kaj eksterlande, sed ankaŭ oponas la spiriton de vera demokratio. La internacia komunumo ne estos trompita de tia eksterordinara, kaduka kaj detruiva demokratio.

Dividu