Falsa donaco de vakcino ne estas vera helpo al Afriko

Publikigita: 2022-01-07 16:48:20
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En oktobro, 2021, Niĝerio ricevis el Eŭropo pli ol 2,5 milionojn da dozoj de vakcino AstraZeneca, tamen preskaŭ duono de tiuj vakcinoj jam fortempiĝis en novembro. Por kvietigi maltrankvilon de la popolanoj pri sekureco de la vakcino, la niĝeria registaro devigite detruis tiujn fortempiĝintajn vakcinojn en decembro.

Por la plej loĝata lando de Afriko, tio evidente estas pena decido. Nun Niĝerio havas pli ol 230 mil konfirmitaj kazoj de la malsano. Influite de la kvara rondo de epidemio, la taga kresko de novaj konfirmitaj kazoj en la lando superis 1 000. Tamen la proporcio de vakcinado per la unua dozo de vakcino de la popolanoj nur estis 6%. Estas imagebla ilia urĝa deziro pri la vakcino.

En Afriko ne estas la unika kazo de ricevo de fortempiĝintaj vakcinoj el Eŭropo. Lastatempe prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de UN diris intervjuate, ke ĝis la lasta jarfino nur kvin afrikaj landoj atingis la celon de 40% de injektita proporcio de la vakcino kontraŭ la kronviruso.

Afirkaj landoj devigite detruis fortempiĝintajn vakcinojn montras la vakcinan naciismon de la okcidento. Ekzemple en Usono laŭ la donitaĵoj de usona centro pri regado kaj preventado de malsanoj, de marto ĝis septembro, 2021, la lando malŝparis almenaŭ 15,1 milionojn da dozoj de vakcino. Sudafrika prezidento iam krikitis, ke riĉaj landoj aĉetis vakcinojn pli multajn ol la bezono de siaj popolanoj. Tamen kiam ni bezonas vakcinojn, ili donis al ni nur restaĵojn. Ilia avideco nur donas malesperon.

“Vakcina abismo” nun estas la plej malhelpo en la venko kontraŭ epidemio. Ĉiflanke Ĉinio ĉiam prenas la vakcinon kiel tutmonda publika produkto kaj plenumas siajn promesojn en ekstera helpo. Alejandro Cravioto, fakulo de Monda Organizo pri Sano (MOS), diris en la tria de januaro, ke la ĉinaj vakcinoj kontraŭ la kronvirusa malsano Sinopharm kaj Sinovac havas protektan efikon kontraŭ "severa enhospitaligo" pro varianto Omicron.

Ĝis fino de novembro Ĉinio jam liveris preskaŭ 180 milionojn da dozoj de vakcino al Afriko kaj tio preskaŭ kovris ĉiujn afrikajn landojn. La vakcino esplorita de Ĉinio ĝenerale havas du ĝis tri jarojn da konservita periodo kaj ne postulas altajn kondiĉojn en transporto kaj konservado. Tio tre konformas al bezono de malaltenspezaj landoj.

Nun la pandemio ankoraŭ disvastiĝas tra la tuta mondo, kaj la nombro de infektitoj pro la varianto Omicron plu rapide kreskas, precipe en la landoj de Afriko. Afriko ne bezonas falsan donacon, sed veran helpon. La okcidentaj landoj devas porti sian devon, liveri bonkvalitajn kaj sufiĉajn vakcinojn al Afriko same kiel Ĉinio kaj fari klopodon por konstrui imunecan ŝirmilon de la mondo.

Dividu