Kresko de ĉina ekonomio estas grava forto por gvidi renormaliĝon de monda ekonomio

Henggang Publikigita: 2022-01-27 19:32:02
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Unu jarojn antaŭe, kiam Ĉinio fariĝis la unika de ĉefaj ekonomioj tra la mondo, kiu efektivigis kreskon. Pri tio brita mediato Bloomberg diris en sia artikolo, ke Ĉinio probable helpos al renormaliĝo de la monda ekonomio. Ĉina prezidanto Xi Jinping lastatempe diris en sia parolado al la virtuala konveno de la Monda Ekonomia Forumo, ke la ĝenerala tendenco de kresko de la ĉina ekonomio estas bona. Lastan jaron, la malneta enlanda produkto de Ĉinio kreskis je ĉirkaŭ 8%, plenumante la duoblajn celojn de pli alta kresko kaj relative pli malalta inflacio. La superatendita kresko ne desapontas la mondon. Ĝi ne nur montris fortecon kaj fortikecon de la ĉina ekonomio antaŭ multoblaj defioj kaj injektis konfidon al disvolviĝo en la estonteco, kaj plu ludas gvidan rolon en renormaliĝo de la monda ekonomio.

Kiel la dua plej granda ekonomio en la mondo, Ĉinio alportas ne nur fidon al la tuta mondo, sed ankaŭ certecon. En 2021, la kresko de la ĉina ekonomio estis proksimume 25% de tiu de la mondo. Tio estas granda kontribuo por la mondo en komplika situacio kaj estas alte atentita de la internacia socio. En la situacio, ke la pandemio plu disvastiĝas en la tuta mondo, la renormaliĝo de monda ekonomio malrapide iras kaj la internaciaj investantoj ne havas sufiĉan fidon pri la estonteco, Ĉinio plenumis uzadon de eksteraj kapitaloj kun la nombro de 114,94 miliardoj da juanoj en 2021, krestante je 14,9% kompare kun tiu en la pasinta jaro. La ĉina ekonomio prezentis sufiĉe fortan nefleksigeblecon.

La kontinua kaj stabila kresko de la ĉina ekonomio allogas la internacian socion. Ĉina ekonomio estas granda maro sed ne malgranda lago. Depost eksplodo de la pandemio, Ĉinio la unua atingis pozitivan kreskon inter la ĉefaj ekonomioj de la mondo, kaj iris al la mejlŝtono de malneta enlanda produkto kun la nombro de pli ol unu duiliono da juanoj en 2020. En la pasinta jaro, la nombro kreskis ĝis 1,14 duilionoj da juanoj, pliiĝante je 8,1% ol tiu en la pasinta jaro. La kresko de la ĉina ekonomio fariĝas nemankigebla motoro kaj stabiligilo de disvolviĝo de la monda ekonomio.

La internacia komunumo donis altan atenton al la ĉina ekonomio pro ankaŭ efektiva kaj potenciala forto. Rapida ellaso de la nova kineta energio estas grava kanalo por antaŭenigo de transformiĝo de manieroj kaj altigo de kvalito kaj efiko de ĉina ekonomio. En 2021 la totalo de surreta detalado de la lando atingis 13,09 duilionojn da juanoj, kreskante je 14,1% ol la antaŭa jaro. La potencialo de konsumado de la merkato plu kreskas. La aldona valoro de la altteknika industrio kaj ekipa industrio kreskis je 18,2% kaj 12,9% respektive en 2021 kompare kun tiuj en la antaŭa jaro. La disvolviĝo de altteknika industrio montras bonan tendencon kaj la nova kineta energio rapide kreskas.

La malferma disvolviĝo donas fidon al la internacia komunumo. Malferma disvolviĝo estas granda apogo de nacia prosperiĝo kaj malfermo estas fundamenta politiko de Ĉinio. Lastatempe Ĉinio publikigis Negativan Liston pri Aliĝo de Ekstera Investo, kio reflektis decidon kaj konfidon de Ĉinio pri malfermo. En la pasinta jaro, la lando sukcese okzigis Internacian Ekspozicion pri Importo, Ekspozicion pri Serva Komerco, Foiron pri Importo kaj Eksporto en Kantono kaj Internacian Ekspozicion pri Konsumado, kiuj gajnis aprezojn de la ekstera mondo.

La kresko kun rapido de 8,1% refoje montris, ke kun la avantaĝoj de politiko, homfortoj, kompleta industria akordigo kaj supergranda skalo de merkato, ĉina ekonomio povas venki defiojn kaj riskojn en antaŭenigo kaj iri stabile kaj sane en altkvalita disvolviĝo. En 2022 la stabila kaj kontinua kresko de la ĉina ekonomio injektos fortan kinetan energion al la monda ekonomia kresko.

Dividu