Solidareco kaj kunlaboro estas ĝusta respondo al konstruado de post-pandemia mondo

Henggang Publikigita: 2022-01-30 10:41:53
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Grandaj ŝanĝoj neviditaj en jarcento de la tuta mondo kaj la pandemio sendis la homaron al vojkruciĝo. Por batalo kontraŭ la pandemio kaj konstruado de post-pandemia mondo, la elekto, ĉu surrajdi aŭ rezisti tendencon, devas esti farita de la homaro.

La respondo al la elekto estas evidenta. Solidara traktado pri la pandemio kaj aliĝo al vera multflankeco kun la historia tendenco de ekonomia tutmondiĝo sendube estas ĝusta vojo pli ol neraciaj agoj kiaj starigo de muroj, fermiĝo aŭ malobservo de internacia ordo.

Kiel aspektoj en la batalo kontraŭ la pandemio, la komunaj malamikoj de la homaro, senbazaj akuzoj aŭ reciprokaj kulpigoj, nur kaŭzis prokrastojn de la respondo kaj disigon de la atento.

Racia respondo devas esti aktiva kunlaboro pri esploro kaj disvolviĝo de medikamentoj kontraŭ epidemio kaj ankaŭ komunaj klopodoj en egala alirigeblo de vakcinoj por homoj tra la mondo kiel eble plej frue.

La sama principo validiĝas por savi la mondan ekonomion el krizo al resaniĝo. Fortigante la kunordigon de makro-politiko, ĉiuj landoj devus esplori novajn movfortojn de ekonomia kresko, novajn reĝimojn de socia vigleco, kaj novajn vojojn de homaj interŝanĝoj por faciligi translandan komercon kaj konservi sekurecon kaj glatecon de industriaj kaj provizaj ĉenoj en la kunteksto por la respondo al la pandemio.

La pandemio jam interrompis la komunan fundamenton de disvolviĝo de la homaro, kaŭzante pli elstarajn problemojn kiajn pliigon de norda-suda interspaco, pligraviganta malriĉecon, malstabilecon en evoluantaj landoj, kaj eĉ malfacilaĵojn de vivtenoj de homoj en multaj subevoluintaj ekonomioj.

Konfrontiĝo gvidata de la pensmaniero pri Malvarma Milito, protektismo aŭ unuflankeco ne solvas problemojn. Tiuj nur vokos konsekvencajn katastrofojn kaj finfine vundos ĝiajn proprajn interesojn.

La ĝusta vojo por la estonteco de la homaro estas paca disvolviĝo kaj kungajna kunlaboro. Ni devas sekvi la tendencon de la historio, labori por stabila internacia ordo, akceli komunajn valorojn de la homaro, kaj konstrui komunumon kun komuna estonteco de la homaro.

Dividu