Sendependa novigado de teknologio en Ĉinio ne minacas aliajn

Henggang Publikigita: 2022-03-15 20:19:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kelkaj okcidentaj mediatoj mislegis klopodojn de Ĉinio por esti sendependa lando en teknologia novigado, asertante, ke la celo instigas timon, ke la mondo povas malklariĝi aŭ dividi en merkatojn kun nekongruaj normoj kaj produktoj. Tiaj zorgoj estas tute nepravigeblaj kaj nenecesaj.

Tio estas esprimo de de hegemonio, ke ili traktis sendependan scienc-teknologian novigon de Ĉinio kiel minacon. Usono ne ĉesigas la intencon kalumnii la alt-teknologian disvolviĝon kaj uzas ĉiajn pretekstojn por sankcii kaj subpremi ĉinajn entreprenojn.

Usono ne nur malpermesis produktojn de ĉina teknologia kompanio Huawei de siaj propraj retoj, sed ankaŭ premis aliajn landojn por fari same. Ĝi ankaŭ baris siajn kompaniojn de provizado de programoj kaj komponantoj al ĉinaj teknologiaj kompanioj.

Subpremo povas ne malhelpi la disvolviĝon de ĉinaj alt-teknikaj entreprenoj nek subteni la monopolon de Usono.

Ĉinio lernis de spertoj, ke ĝi ne povas peti, aĉeti aŭ petegi de aliaj landoj kernajn teknologiojn en ŝlosilaj kampoj. Ĝi akcelas superi sin mem kaj servi por altkvalita kresko sen ia ajn intenco por bati aliajn.

Mem-dependeco ebligis al Ĉinio starigi firme inter la mondaj nacioj, kaj la novigado estas la sola vojo kondukanta ĝin al novaj atingoj en scienco kaj teknologio.

Ĉinio aliĝas al la strategio de disvolviĝo per novigado kaj prenas memfidon en scienco kaj teknologio kiel la strategia subteno por nacia disvolviĝo. Mem-dependeco kaj mem-plibonigo en scienco kaj teknologio estas neeviteblaj postuloj por la lando por realigi progresintan industrian strukturon kaj ŝlosila por konstrui novan evoluigan skemon.

Ĉar la mondo spertas pandemion kaj aliajn ŝanĝiĝojn nevidatajn en jarcento, la ĉina ekonomio atestis bonan komencon dum la periodo de la 14-a Kvinjara Plano(2021-2025). Ĉi tio profitas de la kresko de la nacia scienca-teknilogia progreso.

La scienca-teknologia novigado plu estos potenca motoro por la konstanta kaj daŭripova disvolviĝo de la ĉina ekonomio, kiu moviĝas de rapida kresko al altkvalita disvolviĝo.

De la makro-perspektivo, unu lando povas daŭre plibonigi sian pozicion en la internacia industria divido per antaŭenigo de sendependa novigo. Ĉi-lasta ankaŭ povas boteti ekonomian efikecon.

De la mikro-vido, entreprenoj povas forigi dependecon de malalta konkurencivo plibonigante sendependan novigon kaj iom post iom kultivi sian kernan konkurencivon.

La totala elspezo de la lando pri esplorado kaj disvolvo pri novigo kalkuriĝis al ĉirkaŭ 2,79 miliardoj da juanoj (ĉirkaŭ 441,13 miliardoj da usonaj dolaroj) pasintjare, je 14,2% kompare kun tiu en la pasinta jaro, laŭ raporto publikigita de la Nacia Statistika Buroo. Entreprenoj elspezis ĉirkaŭ 76% de la totala investo. La absoluta plimulto de la esplorado kaj disvolva investo iris al entreprenoj.

Estas necese atentita, ke la sendependa vojo de scienca novigado ne devas ekskludi internacian kunlaboron.

500-metra apertura sfera radio-teleskopo estis disponebla por sciencistoj tutmonde ekde la 1a de aprilo 2021. Ĝi montras la decidon de Ĉinio pliigi sian malfermon en internacia kunlaboro.

La lando kunlaboris kun multaj landoj en esplorado, disvolviĝo kaj produktado de vakcinoj de la nova kronviruso.

Krome, pli vasta kunlaboro en astronaŭta selektado kaj trejnado, komunaj flugoj, kaj aliaj kampoj okazas inter Ĉinio kaj eksterlandaj landoj, laŭ la blanka libro publikigita la 28an de januaro, titolita "Ĉina Spaca Programo: Perspektivo de 2021".

Sendube Ĉinio faris rimarkindajn kontribuojn al la scienca-teknologia novigado de la homaro. La lando plene konscias, ke sendependa novigo devas okazi en malferma medio.

Dividu