Ĉinio - fervora advokato de paco kaj kunlaboro

Henggang Publikigita: 2022-03-18 16:14:37
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la rapide ŝanĝiĝanta mondo plena de diversaj riskoj kaj minacoj, Ĉinio ĉiam estas firma defendanto de paco kaj kunlaboro.

En 2022 la mondo frontas al defioj kiaj profundaj transformoj malofte viditaj en jarcento, ripetaj ondoj de la pandemio de nova kronviruso, kaj pli kompleksa kaj severa internacia situacio komplikita de ukraina krizo.

Kontraŭ tiaj obstakloj, Ĉinio persisteme ludas la rolon de konstruanto de la monda paco, kontribuanto al tutmonda disvolviĝo kaj protektanto de la internacia ordo, starante en solidareco kun la resto de la mondo al brila estonteco.

En periodo de turbulado kaj transformiĝo de la tuta mondo, Ĉinio ĉiam servas kiel la fortikigo de konservado de stabileco kaj pozitiva energio, formas sian propran pozicion kaj politikon bazitan sur la meritoj de la materio mem kaj staras flanken de justeco, provizante ĉinajn solvojn al diversaj varmaj kaj dornaj problemoj de la mondo kaj pruvante sian respondecon kiel grava lando en la mondo.

Sed la mondo devas atenti la fakton, ke specifa lando, profunde fortigita en hegemonia paranojo kaj la pensmaniero de la Malvarma Milito , estas klinita por krei dividadon kaj konflikton, kaj tiel alportis pli da necerteco al la tumulta mondo.

Ĉinio firme batalas kontraŭ hegemonismo kaj bloko-politiko, persistas en la vojo de paca disvolviĝo kaj ĉiam parolas por la evoluantaj landoj. Ĉinio kontribuis pli da packonservantoj ol iu ajn alia konstanta membro de la Sekureca Konsilio de Unuiĝintaj Nacioj kaj estas la dua plej granda financa kontribuanto al pacaj operacioj de UN, gajnante aprobon kaj respekton de la mondo.

Ĉar la pandemio severe malhelpis disvolviĝon de la mondo, rezultigante tiajn problemojn kiel malfortan tutmondan renormaliĝon, erodita redukto de malriĉeco kaj plilarĝiganta la interpacon inter la Nordo kaj Sudo Ĉinio klopodas por esti potenco por tutmonda disvolviĝo.

De la Forumo Boao por Azio al la Monda Ekonomia Forumo, de la Ĉina Internacia Foiro por Komerco pri Servoj al la Ĉina Internacia Importa Ekspozicio, Ĉinio malfermas ĉiam pli larĝe sian pordon al la mondo kaj dividas ĝiajn atingojn kun aliaj landoj.

Ĉinio estas ankaŭ fervora subtenanto de la ekonomia tutmondiĝo kaj la sistemo de multflanka komerco, kiuj estas ekzemploj en faciligo de la ekvalido de la regiona ampleksa ekonomia partnereco kaj ĝiaj aplikoj por aliĝi al la ampleksa kaj progresema interkonsento por trans-pacifika partnereco kaj la interkonsento pri cifereca ekonomia partnereco.

Laborante kune kun la resto de la internacia komunumo, Ĉinio pene faras la Zonon kaj Vojon "zono de disvolviĝo" en profito de la mondo kaj "vojo al feliĉo" por homoj de ĉiuj landoj.

Kiel tutmonda publika bono provizita de Ĉinio, la Tutmonda Disvolva Iniciato eltiris vojmapon por mallarĝigi la Nord-Sudan interspacon kaj trakti evoluigan malekvilibron, kaj tiel impulsis plenumon de la Tagordode Daŭripova Disvolviĝo antaŭ 2030.

Dume, Ĉinio ludas pioniran rolon en plibonigo de tutmonda regado. Ĉinio protektas veran multflankismon, protektas la internacian sistemon centritan de UN kaj laboras por fari la tutmondan regadon pli justan.

Sub la kontinua disvolviĝo de la mekanismo de BRICS kaj la Ŝanhaja Kunlabora Organizo, Ĉinio kredas, ke la sistemo de tutmonda regado devas esti pli ekvilibrigata, reflektante la interesojn kaj dezirojn de la plimultaj landoj en la mondo.

Sub la premo de tutmondaj defioj, la homaro povas ĝui pli bonan estontecon nur per plifortigo de solidareco kaj kunlaboro. Ĉinio prezentis al la mondo stiligitan, sekuran kaj grandiozan konkurson de Vintraj Olimpikoj, kiu ĵetis lumon sur la vojo por la homaro por komune forĝi en la estonteco.

De batalo kontraŭ la pandemio ĝis pritrakto pri klimatŝanĝo, de la batalo kontraŭ terorismo ĝis protekto de la cifereca sekureco, Ĉinio kaj la resto de la mondo laboris kune por venki malfacilojn, malfermante novan ĉapitron en konstruado de la komunumo de komuna estonteco de la homaro.

Tenante altan normon de paco, disvolviĝo kaj kungajna kunlaboro, Ĉinio daŭre akcelas konstruadon de novtipaj internaciaj rilatoj kaj laboras kune kun ĉiuj progresemaj fortoj en la mondo por komuna disvolviĝo kaj komuna estonteco.

Dividu