Elasteco de ĉina ekonomio

Henggang Publikigita: 2022-04-29 16:40:21
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina ekonomio kreskis je 4,8% en la unua trimestro kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, superante atendon de la merkato kaj prenante 4-procentan pliiĝon ol tiu de la kvara kvarono de la pasinta jaro.

Tio estas bona novaĵo dum serioza situacio de la mondo, kaj multlokaj sporadaj eksplodoj de la pandemio en la lando ekde la komenco de ĉi tiu jaro iom vundis la konfidon de la dua plej granda ekonomio de la mondo. Tial nun estas la oportuno por memori reston de signifika avantaĝo de la ĉina ekonomio.

En la unua trimestro, kiel la plej granda forto malantaŭ la ekonomia ekspansio, la kresko de elspezo el fina konsumo konsistigis 69,4% de la ĝenerala ekspansio de tuta malneta enlanda produkto. Vendado de novenergiaj veturiloj kaj inteligentaj hejm-aparatoj kreskis signifike.

Sekve de ĝia daŭra renormaliĝo, Ĉinio jam adoptis serion da politikoj por stimuli la konsumadon. La tendenco de novaj ŝablonoj kaj modeloj, kiel la profunda integriĝo de interreta (virtuala) kaj fizika vendado kaj pli altnivela vendado en la kampara merkato, iras bone por estonta konsumado.


En tiu ĉi jaro unu ĉefa trajto de la ekonomiaj politikoj de la ĉina registaro estas akcelo de investo al infrastrukturo. En la unua trimestro, infrastruktura investo kreskis je 8,5% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro. Ĉinio promesis modere aktivan aliron al antaŭenigo de infrastruktura investo akordiĝa kun la ĉefa strategio de la lando kaj la 14a Kvinjara Plano.

Iuj signoj montris, ke la industriaj ĝisdatigoj kolektas impeton en ĉiu momento. En la unua trimestro, la aldona valoro de la alt-teknologia fabrika industrio pliiĝis je 14,2% kompare kun tiu en la sama periodo de la pasinta jaro, kaj inter ili la ekipaĵa fabrikado kreskis je 8,1%.

Ankaŭ Verda kaj inteligenta transformo de Ĉinio akiris fruktojn. En la unua trimestro, la produktado de novenergiaj veturiloj kaj sun-piloj respektive pliiĝis je 140,8% kaj 24,3% kompare kun tiuj en la antaŭa jaro. La rapida disvolviĝo de la reto 5G, informadiko kaj artefarita inteligenta teknologio jam estis akcelita, kondukante novajn antaŭajn frontojn en nova industria kresko.

La grandigita malfermo de Ĉinio kun la resto de la mondo daŭre donas dividendojn. En la unua trimestro, ĝia eksport-importa totala sumo ekspansiiĝis je 10,7% kompare kun tiu en la sama periodo de la antaŭa jaro, kio estas grandega atingo sur la alta bazo de la antaŭa jaro. Tio reflektas la elastecon de la ekstera komerco de Ĉinio. Malgraŭ la kompleksa kaj severa situacio de la mondo, la monda ekonomio ĝenerale renormaliĝas, pro tio la postulo pri la eksportado de Ĉinio pliiĝos.

Alfrontante la kompleksan situacion, diversaj regionoj kaj faktoroj en Ĉinio prezentis sintezajn politikojn por stabiligi la ekonomion kaj pliigi helpon al la fizikaj ekonomioj. La ĉina registaro promesis pli da travidebleco kaj antaŭvidebleco en politiko-farado, pli da politikoj por akceli kreskon. Entute, Ĉinio sendas klarajn signalojn por stabiligi ekonomian kreskon dum ĝi prenas efikan regadon kaj preventon de disvastiĝo de la epidemio.

Dividu