Kial Ĉinio firme persistas en politiko de dinamika nuligo de nova kronviruso

Henggang Publikigita: 2022-05-07 17:28:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Medicina laboranto prenas specimenon de loĝanto por ekzameno de nuklea acido en Distrikto Daxing, Pekino, la ĉefurbo de Ĉinio, la 30an de aprilo 2022. Multaj distriktoj de Pekino lanĉis la trian rundon de testado de nuklea acido meze de klopodoj por konduti la lastatempan revigliĝon de kronvirusaj kazoj en la urbo. (Xinhua/Peng Ziyang)

En la lando kun proksimume 1,4 miliardoj da loĝantoj, ia ajn problemo pri publika sano estas grave prizorgata, kaj la kronvirusa epidemio ne estas escepto.

De la komenco de la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio en provinco Hubei antaŭ pli ol du jaroj ĝis la plua batalo kontraŭ la tre kontaĝa varianto Omicron, Ĉinio ĉiam aliĝis al strikta aliro por ekstermi infektojn.

La kontraŭ-epidemia sperto de Ĉinio pruvis, ke ĝia "politiko de dinamika nuligo de kazoj " estas ne nur la plej bona elekto, sed ankaŭ la bazlinio, kiu devas esti konservita por la nuna epidemia prevento kaj regado de la lando.

Tamen, la efikaj klopodoj de la lando inkluzive de provizoraj blokadoj, mallongaj fermoj de fabrikoj kaj vendejoj kaj suspendo de eksterretaj klasoj en lernejoj, estis plurfoje pridubitaj de kelkaj okcidentaj mediatoj kiel tro striktaj rimedoj.

Kvankam tio estas nekontestebla fakto, ke ĉesigo de normala produktado povas esti multekosta, tio estas ankaŭ vero, ke la viruso mortigas homojn.

En la mondo, la viruso kaŭzis morton de pli ol 6 milionoj. En la akra kontrasto, la nombro de mortoj en la ĉina ĉeftero estis proksimume 5 000.

Sekvante la aliron de dinamika nuligo de kazoj, Ĉinio sukcesis protekti la vivon kaj bonfarton de la popolo kaj plejgrande minimumigis la negativan efikon de la epidemio al ekonomia kaj socia disvolviĝo.

Kun grandega loĝantaro, Ĉinio daŭre alfrontas malekvilibron de sia regiona disvolviĝo, kaj ankaŭ malabundecon kaj neegalan asignadon de medicinaj rimedoj. Krome, la vakcinado por maljunuloj kaj infanoj ne estas sufiĉe altaj.

En Ĉinio, la nombro de loĝantoj en aĝo de pli ol 60, nome la grupo tre sentema al la kronviruso, estas ĉirkaŭ 267 milionoj. Estas eĉ neimageble, kiom da vivoj mortus, se Ĉinio ne prenas drastajn klopodojn por batali kontraŭ la nova kronviruso.

La striktaj kontraŭ-epidemiaj rimedoj neeviteble kondukas al mallongtempa perspektiva ekonomia doloro, sed dinamika nuligo estas ĝenerale kontraŭ-epidemia politiko, kiu certigas la ekonomian disvolviĝon.

En la unua trimestro de 2022, la malneta enlanda produkto de Ĉinio pliiĝis je 4,8% kompare kun tiu en la pasinta jaro. Kontraŭ la situacio de tutmonda inflacio, la enlandaj prezoj restas stabilaj. La valoro de varkomerco en la periodo altiĝis je 10,7%. La ĉefaj industriaj firmaoj de Ĉinio vidis siajn profitojn pliiĝi je 8,5% kompare kun tiu en la lasta jaro.

Kiel la rezulto, ne estas malfacile konkludi, ke la politiko de dinamika nuligo de kazoj de Ĉinio kompletigas kaj plifortigas la normalan funkciadon de la ekonomio kaj socio. La politiko konstruis fortan sekurecan reton por 1,4 miliardoj da ĉinoj.

Dividu