Transborda elektronika komerco de Ĉinio akiras kreskon kaj plifortigas konsumadon

Henggang Publikigita: 2022-05-13 19:57:25
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La transborda elektronika komerco de Ĉinio akiris impeton meze de la kronvirusa epidemio, liverante pli larĝajn merkatajn ŝancojn kaj kondukante kreskon de enlanda konsumado.

La merkata skalo de transborda elektronika komerco en Ĉinio superis 14,6 duilionojn da juanoj (ĉirkaŭ 2,25 duilionoj da usonaj dolaroj) en 2021, kun jara rapido de la merkata kresko je proksimume 18% en la lastaj kvin jaroj, laŭ raporto publikigita de la tutmonda konsultfirmao Ernest & Young.

La datumoj de la raporto montris, ke ankaŭ la enpenetro de transborda elektronika komerco altiĝis, kaj la indico atingis 40% lastan jaron.

"La merkato de transborda elektronika komerco de Ĉinio restas sur rapida vojo ekde 2015," diris la raporto, donante merition al la subtenaj politikoj de la lando.

Ĉinio komencis starigi provejon de transborda eletronika komerco jam en 2015 en Hangzhou, Zhejiang-provinco, por provi la novan formon de komerco kaj ciferecigi ĝiajn komercajn kanalojn.

En februaro, la lando publikigis sian sesan aron da 27 provejoj kaj la totala nombro jam atingis 132.

La Komerca Ministerio de Ĉinio diris, ke transborda elektronika komerco de Ĉinio atingis kunordigan disvolviĝon en diversaj regionoj.

La provejoj kovris preskaŭ ĉiujn provinconivelajn regionojn en Ĉinio de ĉemarborda produktcentro de Guangdong ĝis enlanda terhavenourbo de Alashankou en la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de nordokcidenta Ĉinio.

La Komerca Ministerio diris, ke la importo kaj eksporto pri transborda elektronika komerco de Ĉinio grimpis kun jara kresko de 15% ĝis 1,98 duilionoj da juanoj en 2021. En la unua trimestro de la kuranta jaro, la skalo de transborda elektronika komerco atingis 434,5 miliardojn da juanoj.

Transborda elektronika komerco ankaŭ kompensis perdon kaŭzitan de la pandemio, ĉar pli da konsumantoj ŝanĝis fizikan aĉeton al interreta aĉetado por eviti vizaĝ-al-vizaĝan kontakton, laŭ la raporto de Ernest & Young.

La aktiveco de ĉinaj konsumantoj malfortiĝis en marto ĉar revigliĝo de la epidemio malhelpis manĝadon kaj eksterretajn agadojn. Tamen, interreta vendado funkciis bone, kun la kresko de 6,6% en l aunuaj tri monatoj de 2022 kompare kun tiu en la lasta jaro, la kvanto atingis ĉirkaŭ 3,01 duilionojn da juanoj en la periodo de januaro ĝis marto.

Esplora raporto pri importo de la transborda elektronika komerco en Ĉinio 2020-2021, publikigita de iiMedia Research, montris, ke 67,1% de enketitoj diris, ke ili aĉetis produktojn sur transbordaj elektronikaj komercaj platformoj.

IiMedia Research diris, ke kun plia malfermo de Ĉinio, laŭgrada plibonigo de la transborda elektronika komerca sistemo kaj plialtiĝo de enspezo de la loĝantoj, la postulo de loĝantoj pri importitaj varoj daŭre altiĝos kaj plimultiĝos la konsumado.

Dividu