Ĉinio iras sian propran vojon de disvolviĝo de homaj rajtoj

Henggang Publikigita: 2022-05-29 17:12:42
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Respekto kaj protekto al homaj rajtoj estas bazaj principoj de moderna civilizacio, kaj ili estas la neŝanceleblaj celoj de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ).

La gvidantaro de la KPĈ konsideras protekton de homaj rajtoj kiel gravan taskon en ŝtata regado kaj gvidis Ĉinion iri sur la vojon de disvolviĝo de homaj rajtoj konforman al la kondiĉoj de la lando.

Koncerne al la rajtoj pri vivtenado kaj disvolvo kiel primaraj bazaj homaj rajtoj, Ĉinio kunordigis la plibonigon de rajtoj rilate al la ekonomio, politiko, socio, kulturo kaj medio, tiel antaŭenigante la disvolviĝon de homaj rajtoj.

Dum la pasinta jardeko, senprecedenca progreso estis farita en la afero pri homaj rajtoj en Ĉinio – absoluta malriĉeco estis forigita; la epidemio de KOVIM-19 estis efike traktita por protekti la vivon kaj sanon de homoj laŭ la maksimuma ebleco; la plej granda sistemo de socia sekureco kaj prisana servo en la mondo estis konstruita; kaj la tutproceza popola demokratio estis konstante progresinta.

La sento de gajno, feliĉo kaj sekureco de la ĉina popolo nun estas sur multe pli alta nivelo.

Ĉinio faris ankaŭ rimarkindajn kontribuojn al tutmonda regado pri homaj rajtoj.

Ĝi faris ampleksan kunlaboron pri homaj rajtoj, serioze plenumis siajn internaciajn devojn pri homaj rajtoj, aktive partoprenis en la mondaj aferoj pri homaj rajtoj kaj antaŭenigis la konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco por la homaro.

Dum la procezo, Ĉinio antaŭenigis la komunajn valorojn de la homaro, kaj surŝultrigis siajn respondecojn kiel grava lando.

Ĉiu lando havas mankon plibonigeblan rilate al protektado de homaj rajtoj. Ne ekzistas universale aplikebla modelo, kaj la homaj rajtoj povas progresi nur en la kunteksto de naciaj kondiĉoj kaj bezonoj de la popolo. Ĉinio firme tenos sian principon centrigitan de la popolo, kaj klopodos por plenumi la kreskantajn atendojn de la popolo pri protekto de homaj rajtoj.

Kaj la lando certe donos pli grandan kontribuon al nova ĉapitro en antaŭenigo de la tutmonda afero pri homaj rajtoj.

Dividu