Ĉiu komploto por uzi Xinjiang kontraŭ Ĉinio fatale fiaskos

Henggang Publikigita: 2022-06-02 18:55:29
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ne estas sekreto, ke Usono demonigas Xinjiang por bremsi la disvolviĝon de Ĉinio, kaj ne estas dubo, ke ĉiuj tiaj intrigoj finiĝos kiel ridindaj historioj.

Ĉi tiuj intrigoj estas bazitaj sur mensogoj. La Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono de Ĉinio akiris rimarkindajn atingojn en protektado kaj akcelo de homaj rajtoj, kiuj estas bone dokumentitaj kaj ĝuataj de la popolo de ĉiuj etnoj en la regiono, kaj vaste agnoskitaj de la internacia komunumo.

Por unu simpla ekzemplo, kiam la ujgura loĝantaro en Xinjiang pliiĝas kaj vivas pli longdaŭra kaj pli bona ol antaŭe, kaj asertoj pri "genocido" estas kalumnio kontraŭ la politiko de Ĉinio en Xinjiang.

Por la mondo estas ĉiam pli klare, ke Usono estas la plej granda mistraktanto de homaj rajtoj en la mondo. En la pasinteco, ĝi faris genocidon kontraŭ la indiĝenaj amerikanoj kaj sklavigitaj afrikanoj. Hodiaŭ, ĝi permesas pafan perforton kaj la pandemion KOVIM-19 mortigi sennombron da vivoj sur sia tero, kaj ĝiajn militajn maŝinojn mortigi sennombron da civiluloj en aliaj landoj.

Ironie, Usono faris sian kalumnian kampanjon kontraŭ Xinjiang sub la preteksto de zorgemo pri la islamanoj en Ĉinio. Do same kiel multaj klar-okulaj observantoj atentigas, ke la vera zorgo de la Vaŝingtono estas ĝia hegemonio.

Konsiderante absurdaĵon, hipokritecon kaj aŭdacon de ĉi tiuj kontraŭ-ĉinaj planoj per demando pri Xinjiang, iu ajn kun prudenta menso nur sentas dolora pri aliĝo al la maĥinacioj de Vaŝingtono.

La Ĉina Popola Respubliko montris al la mondo, ke ĝi havas la volon, saĝon kaj kapablon venki super iu ajn komploto por malhelpi ĝian pacan disvolviĝon.

El pli longa historia perspektivo, Ĉinio staras ĉe la justa flanko de la historio. Ĝi estas vere engaĝita por antaŭenigi pacon kaj disvolviĝon, protekti homajn rajtojn, plibonigi la bonfarton de la popolo kaj krei pli bonan estontecon por la mondo.

Ekzemple, tute kontraste kun la militema Usono, la Ĉina Popola Respubliko neniam komencis militon ekde sia fondiĝo en 1949. Ankaŭ tre kontraste kun la tragedio de KOVIM-19 en Usono, la respondo de Ĉinio pruvis, ke la ĉina registaro faris sian paroladon pri metado de la popolo kaj iliaj vivoj super ĉio.

La granda rejuniĝo de la ĉina nacio estas neevitebla en la historio. Ĉinio klarigis, ke ĝi ne celas hegemonion, nek anstataŭigi Usonon. Ĝia tutmonda vizio estas konstrui la komunumon kun komuna estonteco de la homaro.

Esence, la paca disvolviĝo de Ĉinio kontentigas la bezonojn de la ĉina popolo kaj la atendojn de la internacia komunumo. Iu ajn provo malhelpi la procezon estos disbatita de la tajdo de la tempoj.

Por Vaŝingtono kaj la malmultaj aliaj, kiuj konspiras enhavi la disvolviĝon de Ĉinio per uzado de demando en Xijiang, ju pli frue ili vekas kaj turnas direkton, des pli bone por la mondo kaj por si mem.

Dividu