Ĉinio prioritatigas stabiligon de industria kaj proviza ĉenoj por revigligi industrian ekonomion

Henggang Publikigita: 2022-06-11 18:59:47
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉinio faros la senbaran kaj stabilan funkciadon de siaj industria kaj provizaj ĉenoj kiel ĉefan prioritaton, ĉar ĝi celas revigligi sian industrian ekonomion post eksplodo de KOVIM-19 en la lastaj monatoj.

La Ministerio de Industrio kaj Informa Teknologio (MIIT) diris en lastatempa konferenco pri subteno de la industria ekonomio, ke la industria sektoro estas la spino kaj motoro por kresko de la ĉina ekonomio. Ĝi promesis pli da klopodoj en politika efektivigo por certigi akcepteblan ekspansion en la industria sektoro en la dua trimestro de la jaro.

La oficialaj datumoj lastatempe montris pli malrapidan kreskon de la profitoj de la ĉefaj industriaj firmaoj de Ĉinio. La entreprenoj kun ĉiujara ĉefa komerca enspezo de almenaŭ 20 milionoj da juanoj (ĉirkaŭ 2,98 milionoj da usonaj dolaroj), vidis siajn profitojn en la unuaj kvar monatoj de 2022 pligrandiĝi 3,5% ol la pasinta jaro, akra kontrasto kun la 8,5% da kresko en la unuaj tri monatoj.

La ĉina industria ekonomio neeviteble estis trafita dum la lastaj tri monatoj, ĉar la varianto Omicron devigis fabrikojn en metropoloj kiel Ŝanhajo kaj Shenzhen, kaj la peza industria regiono de la provinco Jilin ĉesigi la produktadon. De altteknologiaj duonkonduktaĵoj, aŭtopartoj, kaj elektroniko ĝis tekstilaj kaj vestaj industrioj, aktivecoj de fabrikado estis interrompitaj sur malsamaj kampoj. Ankaŭ la problemo pri loĝistiko aperis dum la periodo.

Ĉinio rapide prenis agojn por mildigi transporton kaj loĝistikon kaj adoptis amason da rimedoj, ekzemple la aliro de "blanka listo" , por helpi entreprenojn en virus-trafitaj regionoj rekomenci produktadon kaj garantii la provizon de esencaj partoj, ekipaĵoj kaj produktoj.

Produktanta filio de la firmao Shanghai Challenge Textile vidis proksimume 1 350 el siaj dungitoj reveni al laboro, ĉar ĝi estis inkludita en la urba "blanka listo" de la unua aro de 666 firmaoj por subteni firmaojn por rekomenco de produktado sub regado super KOVIM-19 en aprilo.

Yang Shibin, prezidanto de la kompanio, diris, "post kiam ni rekomencis produktadon, la loka registaro donis al ni grandan subtenon por trakti labormankon kaj krudmaterialan transportadon."

Yang diris, ke la produkta kvanto de la kompanio jam superis la nivelon du monatojn antaŭen antaŭ kiam Ŝanhajo suferis trafon de la viruso. Kaj la mendoj antaŭe prokrastitaj pro la epidemio estis baze reakiritaj.

Lenovo, la giganto de persona komputilo, ankaŭ alfrontis defiojn en produktado. Yang Yuanqing, prezidanto kaj ĉefa administranto de la grupo Lenovo, diris, "La epidemio tuŝis niajn fabrikojn en Shenzhen en la unua trimestro de la jaro, sed linioj de produktado en la urboj Hefei kaj Wuhan daŭrigis normalajn operaciojn, kio kompensis la perdon."

La MIIT promesis kunordigi preventon kaj regadon de viruso kun industria produkto, helpante la entreprenojn stabiligi produkton meze de la epidemio kaj plibonigi la "fermitajn" mastrumajn planojn.

Xiao Yaqing, ministro pri industrio kaj informa teknologio, diris, "Ni devas fari la senbaran kaj stabilan funkciadon de la industria kaj proviza ĉenoj kiel ĉefan prioritaton por revivigi la industrian ekonomion." Li emfazis, ke la ministerio certigos la stabilajn operaciojn de la ĉenoj en ŝlosilaj entreprenoj, industrioj kaj regionoj.

Krom gvidaj kompanioj en la industriaj kampoj, la MIIT promesis akceli subtenon por ankaŭ malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj.

La provinco Sichuan organizis 10 laborgrupojn pri stabiligo de industria ĉeno en fabrikado de elektronikaĵoj kaj ekipaĵoj. En Henan-provinco, la loka registaro helpis 40 "malgrandajn gigantajn firmaojn" akiri krediton por financado per karakterizigo de iliaj profesiigo, rafinado, specifeco kaj novigo.

Liang Zhifeng, oficisto de la MIIT, diris, "La ministerio organizis servajn platformojn por malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj viziti la entreprenojn, industriajn parkojn kaj aretojn kaj trakti illajn malfacilaĵojn kaj postulojn.”

La MIIT ankaŭ ekspluatos la potencialon de ciferecigo kaj verda ĝisdatigo por akceli la industrian ekonomion. Ĝi komencos la infrastrukturajn projektojn de 5G kaj industria interreto antaŭ la tagordo, akcelos energiŝparan kaj karbon-reduktan transformon en ŝlosilaj kampoj, kaj lanĉos novan raŭndon de aktivadoj pri novenergiaj veturiloj en kamparaj lokoj, laŭ la konferenco per videoligo.

Dividu