Transborda elektronika komerco -- nova scenejo por ĉinaj kompanioj dum pandemio

Henggang Publikigita: 2022-06-11 19:05:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Viro laboras ĉe fabriko de la firmao Fuego Power en Chongqing, sudokcidenta Ĉinio, en la 27a de majo 2022. (Xinhua/Tang Yi)

En fabriko en la municipo Chongqing de sudokcidenta Ĉinio, aro da trakampaj motorcikloj, faritaj de la firmao Chongqing Fuego Power, estas eksportitaj al cellokoj.

Dum pli ol sep jaroj okupiĝis pri internacia komerco, la kompanio vastigis sian eksterlandan merkaton ĉefe per partoprenado en internaciaj ekspozicioj.

Tamen pro interrompoj de ekspozicioj en la tuta mondo kaŭzitaj de la pandemio de KOVIM-19, transborda elektronika komerco liveris novan eblecon al la fabrikantoj plu disvolvi internacian komercon.

En la pasinta jaro, translanda elektronika komerco generis eksportan valoron de 90 000 usonaj dolaroj por la kompanio.

Zhang Yimin, prezidanto de la firmao, diris, "Kvankam nia translanda elektronika komerco ĵus komenciĝis kaj nun ne donis multan profiton, ni kredas, ke ĝi havas grandan potencialon kaj kreskos en la estonteco."

Translanda elektronika komerco, kun interreta merkatigo, interretaj transakcioj kaj nekontakta pago, kreskis en Ĉinio dum la pasintaj jaroj, aparte dum la lastaj du jaroj, kiam la pandemio malhelpis komercan vojaĝon kaj vizaĝ-al-vizaĝan kontakton.

Datumoj de la Ĝenerala Administracio de Doganoj (ĜAC) montris, ke la importo kaj eksporto per transborda komerco kreskis je 0,5% en la unua trimestro de ĉi tiu jaro kompare kun tiu en la pasinta jaro kaj atingis 434,5 miliardojn da juanoj (ĉirkaŭ 64,76 miliardoj da usonaj dolaroj) , kun eksporto kreskanta je 2,6% kaj atingis 310,4 miliardojn da juanoj.

"En la lastaj jaroj, kiel nova formo de eksterlanda komerco, translanda e-komerco montris fortan disvolvan vivecon," proparolanto de GAC Li Kuiwen diris en gazetara konferenco en aprilo.

En la provinco Anhui de meza Ĉinio, proksimume 1 200 km. orienten de Chongqing, la translanda e-komerco akiris brilan momenton danke al faktoroj inkluzive de pli mildaj loĝistikaj kanaloj kaj pli konvenaj doganaj politikoj.

Ĉe industria parko pri transborda elektronika komerco en Hefei, ĉefurbo de la provinco Anhui, laborantoj de komerca kompanio Shangyan okupiĝis pri ŝarĝo de vestoj destinitaj por nordamerikaj merkatoj en kamionojn post kvalita inspektado.

Jiang Yebing, ĝenerala direktoro de Shangyan, diris, "Malgraŭ la kontraŭvento pro la pandemio, nia vendado per translanda elektronika komerco daŭre kreskis en la lastaj jaroj."

Krom novaj personoj de translanda elektronika komerco, iuj entreprenoj kun jaroj da sperto en la sektoro ankaŭ kaptas novajn ŝancojn por malfermi pliajn merkatojn.

Provizante personecigitajn partojn de aŭtoj al pli ol 4 milionoj da konsumantoj en pli ol 170 landoj kaj regionoj, la firmao Chongqing Guogui Racing Technology aliĝis al la transborda elektronika komerco ekde sia fondiĝo en 2006.

Yao Yi, vicdirektoro de Guogui, diris, "En 2021, nia komerca sumo sur platformo de translanda elektronika komerco superis 800 milionojn da juanoj, kiuj okupis preskaŭ 80% de nia tuta komerca kvanto kaj kreskis je 30% kompare kun tiu en la antaŭa jaro."

Yao aldonis, ke por kontentigi la postulon de la kreskanta translanda elektronika komerco, 40% de la dungitoj de la kompanio partoprenis laboron rilatan al translanda elektronika komerco.

Dume, favora politika medio por translanda elektronika komerco ankaŭ kondukis kontinuan kreskon de la nombro de translandaj elektronikaj komercaj kompanioj en la lando.

Ĝis nun, Ĉinio vidis la starigon de pli ol 30 000 entreprenoj rilataj al translanda elektronika komerco, kun la skalo kreskanta jaron post jaro.

Fu Linghui, proparolanto de la Nacia Oficejo pri Statistikoj, diris, "Ĉinio aktive disvolvis translandan elektronikan komercon kaj aliajn novajn formojn de eksterlanda komerco por antaŭenigi daŭran kreskon de eksterlanda komerco."

Fu asertis, ke malgraŭ la kompleksa kaj necerta internacia medio, la forta rezisto de Ĉinio kaj granda potencialo en eksterlanda komerco restos ne tuŝita kaj la eksterlanda komerco de la lando konservos stabilan disvolviĝon.

Laborantoj laboras en fabriko en la Chongqing, sudokcidenta Ĉinio, la 27an de majo 2022. (Xinhua/Tang Yi)

Dividu