BRICS -- Pavimi vojojn, ne konstrui murojn

Henggang Publikigita: 2022-06-25 17:17:32
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Iuj okcidentaj observantoj devas rezisti la tenton vidi la kreskon de BRICS-landoj el la perspektivo de geopolitika ludo.

BRICS estas akronimo de la grupo de emerĝantaj merkatoj, kiu inkluzivas Brazilon, Rusion, Hindion, Ĉinion kaj Sud-Afrikon. La BRICS-landoj okupas ĉirkaŭ kvaronon de la monda ekonomio kaj pli ol 40% de la tutmonda populacio. Tenante la atendojn pri disvolviĝo de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj, la mekanismo pri kunlaboro de BRICS-landoj celas ne iun ajn, nek venki kaj anstataŭigi iun ajn.

Male, ĝi rezistas la pensmanieron de la Malvarma Milito kaj blokan konfrontiĝon kaj injektas stabilecon en internaciajn rilatojn kiam turbulaj ŝanĝoj abundas.

Ĉu ĝi celas konstrui murojn aŭ pavimi vojojn? Estas demando, kiun ĉiu internacia organizo aŭ kunlabora mekanismo devas respondi.

La unueco kaj memstrebo de la BRICS-landoj ne devas esti tradukitaj en konstruado de "malgranda korto kaj alta muro" kaj kreado de tiel nomata "paralela sistemo" por disigi la mondon, sed pavimado de vojoj por disvolviĝo, sekureco, egaleco kaj justeco.

BRICS-kunlaboro celas pavimi vojojn al disvolviĝo. Monda ekonomia renormaliĝo alfrontas multoblajn defiojn dum pandemio kaj gravaj ŝanĝiĝoj ambaŭ neviditaj en jarcento. Kiel evoluantaj landoj, BRICS-membroj tre konscias la gravecon subteni kreskon kaj disvolviĝon kaj plibonigi la vivrimedojn de la popoloj. Kiel emerĝantaj merkatoj kun tutmonda influo, BRICS-membroj fariĝis gravaj motoroj de tutmonda ekonomia kresko.

BRICS-landoj funkcias kiel speciala trupo, kiu faras aferojn anstataŭ babil-butiko. Sub la temo " Forĝado de Altkvalita BRICS-Partnereco, Bonvenigo de Nova Epoko por Tutmonda Evoluado", la 14a pintkunveno de BRICS-landoj helpas al profundigo de BRICS-kunlaboro kaj liveras konkretajn rezultojn.

BRICS-kunlaboro celas pavimi vojojn al sekureco. BRICS-landoj fariĝis gravaj kolonoj de tutmonda stabileco konsiderante siajn ekonomian grandecon, terareon kaj populacion. Kunlaborante por trakti sekurecajn minacojn kaj defiojn, BRICS-landoj praktikas veran multflankismon.

BRICS-kunlaboro celas pavimi vojojn ankaŭ al egaleco kaj justeco. Ne ekzistas membro, kiu provas trudi siajn proprajn kondiĉojn al aliaj ene de BRICS. Sub la mekanismo, kungajna stadio estas kreita por repuŝi "malgrandajn cirklojn", kiuj serĉas blokan konfrontiĝon. Evoluantaj landoj estas provizitaj per platformo por kunlaboro kaj evoluo, kaj tutmonda regado kaj internacia ordo moviĝas al egaleco kaj justeco.

Kiam la mondo ankoraŭ alfrontas interplektitajn defiojn de la novkronvirusa pandemio kaj regionajn konfliktojn, la mekanismo de BRICS montras neniun signon de "fendado" aŭ "malfortiĝanta koloro", sed liberigas pli da vigleco.

La kresko de BRICS-landoj venas de ekonomia tutmondiĝo. Tiuj ĉi landoj komprenas, ke nur malfermo povas konduki ilin al progreso, kaj nur inkluziveco povas igi la progreson daŭripova.

La disvolvo de emerĝantaj merkatoj kaj evoluantaj landoj ne celas ŝteli ies pecon de la kuko sed prefere esperas pligrandigi la kukon de la tutmonda ekonomio.

Dividu