Ĉinio kapablas kunordigi regadon super KOVIM-19 kun ekonomia kaj socia disvolviĝo

Henggang Publikigita: 2022-06-25 17:19:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Kunordigante preventadon kaj regadon super la epidemio kun ekonomia kaj socia disvolviĝo, Ĉinio akiris pli da fido kaj spertoj, kaj ĝi jam donis grandan pagon al la laboro.

La origino de la fido de Ĉinio venas el ĝia science solida, celita kaj efika efektivigo de la politiko de dinamika nuligo de KOVIM-19. Kvankam malgrandaj fluktuoj en certaj lokoj daŭras, la ĝenerala situacio de la prevento kaj regado de la pandemio en la lando restas stabila danke al la komunaj klopodoj de ĉiuj implikitaj partioj.

La situacio de regado de KOVIM-19 en la ĉina ĉefurbo Pekino pliboniĝis post kiam la urbo fortranĉis la transmisigan ĉenon de infekta aro ligita al drinkejo. Ĉiuj metrostacioj en Pekino, kiuj estis fermitaj pro preventado kaj regado de KOVIM-19, dimanĉe rekomencis funkciadon.

La metropolo Ŝanhajo nur raportis sporadajn loke transdonitajn konfirmitajn kazojn de KOVIM-19 en la lastaj semajnoj, post kiam ĝia lasta revigliĝo de KOVIM-19 estis regita.

La fido de Ĉinio ankaŭ venas de amaso da pozitivaj signaloj de la ekonomia kaj socia funkciado de la lando. La plej novaj oficialaj datumoj montras plialtiĝon de ŝlosilaj ekonomiaj indicoj en majo kaj junio, post kiam la registaro lanĉis intensajn kresk-celitajn politikojn kaj la ĝenerala administrado de la epidemia situacio pliboniĝis.

Enlanda konsumo, grava mova forto por la ekonomia kresko de la lando, vidis signojn de reakiro, kun jare detala vendomalkresko mallarĝiĝanta de 11,1% en aprilo ĝis 6,7% en majo. Dum la granda interreta butikumada evento okazigita antaŭ la 18an de junio, la valoro de mendoj ĉe la platformo JD.com altiĝis je 10,3% kompare kun tiu en la pasinta jaro.

La ekstera komerco de Ĉinio ankaŭ refortiĝis. La totalo de importo kaj eksporto pliiĝis je 9,6% en majo kompare kun tiu en la pasinta jaro. Kompare kun aprilo, la komerco de varoj altiĝis je preskaŭ 20% kompare kun la pasinta monato en la Delto de la Rivero Jangzio, kie troviĝas Ŝanhajo.

Renormaliĝas ankaŭ la produkta kapablo de Ĉinio, la indiko de stabiligantaj operacioj de industriaj kaj provizaj ĉenoj post efikaj iniciatoj kaj celita politika subteno kontraŭ la pandemio.

La batalo kontraŭ la viruso daŭras. Ĝis kiam la finbatalo estos venkita, Ĉinio daŭre klopodos por kunordigi regadon super KOVIM-19 kun ekonomia kaj socia disvolviĝo.

Dividu