La unua vojaĝo de Biden al Mez-Oriento falis al malsukceso

Henggang Publikigita: 2022-07-22 19:40:40
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

En la 16a de tiu ĉi monato Usona prezidento Joe Biden komencis sian unuan vojaĝon al la Mez-Oriento post enoficiĝo kun maldika respondo de regionaj landoj. Tio denove pruvis, ke la mem-absorbita serĉado de unuflanka regado estas maloportuna.

Kvankam Biden serĉis "novan ĉapitron" de usona implikiĝo en la regiono, la retoriko estis ombrita de la fakto, ke Vaŝingtono konsideras la landojn en la Mez-Oriento kiel ĝiajn ilojn kaj pretas misuzi aŭ forlasi ilin laŭ sia volo.

Malgraŭ la alta profilo, la vizito de Biden al la Mez-Oriento fakte esence serĉis politikajn gajnojn kaj konservis la influon de Usono tie.

Dum sia vizito, Biden kiel eble plej forte puŝis Saudi-Arabion kaj aliajn golfajn landojn por pumpi pli da nafto , kio celas mildigi inflaciajn premojn en Usono. Li provis ankaŭ inciti plurajn regionajn landojn kontraŭ Irano kaj Rusio, kaj vendi la ideon de la milita bloko kontraŭ Irano, kiu estas nomata de multaj personoj kiel la mezorienta versio de la NATO.

Kiom ajn la usona flanko kaŝiĝis kaj faris stimulon, la landoj de la regiono respondis tepide. Biden ne sukcesis en sia oferto por formi regionan militan aliancon kontraŭ Irano nek konvinkis Saudi-Arabion tuj agi por altigvi sian naftan produktan kvanton.

Kial? La fundamenta kialo estas, ke la hegemonia penso kaj alfronta alproksimiĝo de Vaŝingtono kontraŭas la aspirojn de la regiono por disvolviĝo, kunlaboro kaj paco.

La mondo nun alfrontas gravajn defiojn kaŭzitajn de KOVIM-19 kaj geopolitiko. La internacia komunumo devas fokusiĝi en revivigo de la monda ekonomio, garantio de manĝaĵa sekureco kaj gardo de publika sano. Vaŝingtono iras kontraŭ la komuna aspiro de la tuta mondo, provante uzi Mezorienton kiel scenejon por geopolitikaj ludoj inter gravaj potencoj.

La sinteno de Biden pri pseŭdo-neŭtraleco en la israela-palestina demando estis denove elmontrita dum la vizito, pro tio palestinanoj iris sur strato por esprimi proteston. La usona ĵurnalo The Washington Post lastatempe diris en la komento, ke Usono "ignorante la brilan streĉiĝon, perforton kaj maljustecon, kiuj regas la israelan kaj palestinan realon, plu daŭrigos la difekton de la statuso inter la partioj".

Multajn jarojn, Usono ne volis enmiksiĝi en la aferoj de la Mez-Oriento, faris militon kaj trudis unuflankajn sankciojn sur la regiono, kaŭzante amasajn mortojn de lokanoj kaj movojn de rifuĝintoj. Ĝia vera vizaĝo kiel "produktanto de problemoj" fariĝis pli klara al la popolo de la Mez-Oriento.

Okaze de kreskantaj malfaciloj de la mondo kaj post jardekoj de milito kaj malpaco, tio, kion la popolo en la Mez-Oriento vere volas, estas paco, sekureco kaj disvolviĝo. Ŝajne Usono povas alporti iun alian krom tiuj.

Dividu