Cifereca ekonomio de Ĉinio antaŭeniris

Henggang Publikigita: 2022-07-29 10:13:58
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La proporcio de la cifereca ekonomio en malneta enlanda produkto de Ĉinio altiĝis de 21,6% al 39,8% en la pasinta jardeko, kun ĝia skalo kreskanta de 11 bilionoj da juanoj en 2012 ĝis pli ol 45 bilionoj da juanoj en 2021, laŭ la Ministerio pri Industrio kaj Informa Teknologio.

Ĉar cifereca teknologio plu helpas al industria transformiĝo kaj altgradiĝo, la cifereca ekonomio fariĝis elstaraĵo de la ekonomia disvolviĝo kaj internacia kunlaboro de Ĉinio.

Konstruado de cifereca Ĉinio

Ĉinio rigardas la ciferecan ekonomion kiel parton de la nacia strategio ekde 2012. La disvolviĝo de cifereca ekonomio estas emfazita en ĝia 14-a Kvinjara Plano (2021-2025), kiu celas konstrui Ĉinion cifereca lando kaj altigi la aldonan valoron de kernaj Industrioj de cifereca ekonomio en ĝia malneta enlanda produkto ĝis 10% antaŭ 2025.

La Plano pri Cifereca Vilaĝo estas grava paŝo al la kampara modernigo kaj celoj de daŭripova disvolviĝo de Ĉinio. Rusa novaĵagentejo RIA Novosti raportis, ke la interreta komerco en la kamparaj regionoj de Ĉinio helpis akceli urban kaj kamparan konsumon kaj injekti novan impeton al la loka ekonomia disvolviĝo.

Notícias Agrícolas, la retejo de Brazilo, diris en sia raporto, ke Inteligenta terkultivado estas rigardata kiel la plej elstara de la moderna agrikulturo de Ĉinio,, aldonante, ke la interretaj kompanioj kun teknikaj avantaĝoj en la kampoj de grandaj datumoj, nuba komputado kaj cifereca pago fariĝis ĉefaj fortoj por antaŭenigi la agrikulturan transformiĝon.

El Pass de Hispanio diris, ke la cifereca ekonomio ankaŭ pliigis milojn da postenoj. De videoliga registro ĝis elektra komerco en platformoj, novaj interretaj profesioj aperis en Ĉinio kaj kreis pli ol 100 milionojn da laborpostenoj.

Rapida kresko dum pandemio

Laŭ la Monda Banko, la pandemio KOVIM-19 stimulis kreskon de ciferecaj pagoj de financaj servoj de la tuta mondo.

Dum la pasintaj dek jaroj, pago per poŝtelefono fariĝis tutmonda tendenco. En Ĉinio, 82% de plenkreskuloj elektas ciferecan komercan pagon, laŭ la datuma servo Global Findex .

Bloomberg raportis, ke pli da mono estis verŝita en ciferecan infrastrukturon por starigi novajn leĝojn, kaj konstrui datumajn centrojn por "poziciigi Ĉinion kiel gvidanton en la cifereca ekonomio."

E-CNY, la cifereca oficiala mono de Ĉinio, estis ekzamenita en pli ol 10 lokoj de la lando kun diversaj scenoj kiel podetalaj kaj registaraj servoj. La datumoj de la centra banko de la lando montris, ke transakcioj de la E-CNY trafis preskaŭ 87,57 miliardojn da juanoj en la fino de 2021.

Reuters diris, ke Ĉinio uzas la ciferecan juanon por stimuli konsumadon en sia ekonomio trafita de la pandemio, kun pli da aplikoj de la E-CNY atendataj estonte akceli travideblecon kaj efikecon de registaraj politikoj.

Progreso de la internacia kunlaboro

Ĉinio daŭre antaŭenigos sian aliĝon al la internacia interkonsento Interkonsento pri Cifereca Ekonomia Partnereco (ICEP), kiu establis kontaktojn kaj kunlaboron en cifereca komerco, laŭ la Ministerio pri Komerco de Ĉinio.

Reuters diris, ke Ĉinio kredas, ke kandidatiĝo por aliĝi al la ICEP helpos al plifortigo de kunlaboroj kun aliaj landoj en cifereca ekonomio, novigado kaj daŭripova disvolviĝo.

Dum la 14a pintkunveno de BRICS-landoj okazinta en junio, la BRICS-landoj atingis interkonsenton pri kadro de cifereca ekonomia partnero de la BRICS, specifante la direkton kaj ŝlosilajn kampojn de kunlaboro inkluzive de rimedoj por kunlaboro pri cifereca ekonomio.

La sudafrika mediato The Star priskribis la proponojn de Ĉinio pri la Plano de Ĉina-Afrika Partnereco pri Cifereca Novigado kiel unu el tiuj, kiuj esploros pli larĝan kunlaboron por helpi Afrikon fortigi ciferecan infrastrukturon kaj antaŭenigi la konstruadon de la komunumo de la komuna estonteco en cifereca spaco.

Laŭ la rusa novaĵ-agentejo TASS, Ĉinio konstruos subakvan kablan sistemon nomatan Sea-H2X en la suda landparto antaŭ 2024 por plibonigi la interretan konekton inter la regionoj de Ĉinio kaj la sudorientaziaj landoj. La efektivigo de ĉi tiu projekto rimarkinde pliigos la ritmon de ciferecigo en la azia regiono kaj pliigos la rapidecon de informatika interŝanĝo per interretaj kanaloj.

Dividu