Ĉinio neniam forlasas karbonan devontigon

Henggang Publikigita: 2022-07-29 10:44:07
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Foto, farita la 14an de aŭgusto 2021, montras la pejzaĝon de la lago Baiyangdian en la provinco Hebei, norda Ĉinio. (Xinhua/Mu Yu)

Iuj okcidentaj observantoj esprimis zorgojn pri tio, ke la por-kreskaj politikoj de Ĉinio post la lastatempa eksplodo de KOVIM-19 povos "malhelpi" ĝiajn klopodojn por tranĉi karbonajn emisiojn.

Tamen estas klare, ke Ĉinio neniam malakceptas sian devontigon pri karbona redukto.

Dum la pasintaj monatoj, Ĉinio pliigis karban provizon pro la neceso por certigi energian sekurecon. La pandemio KOVIM-19 kaj la daŭra Ukraina krizo rezultigis interrompojn al tutmondaj industria kaj proviza ĉenoj kaj kontinuaj pliigoj de komercaĵoj, substrekante la gravecon de energia provizo por la dua plej granda ekonomio de la mondo.

La kresko de la karba provizo de Ĉinio estas ligita al postulo de kvanto de altnivela produkto, kiu prezentas progresintan teknologion, pli altan produktivecon, plibonigitan utiligon de rimedoj, sekuraj laborejoj kaj media amikeco.

Ankaŭ pura kaj efika uzo de karbo kaj altgradigo de potencaj unuoj estas emfazita por konservi rimedojn kaj redukti karbonajn emisiojn en energio.

Karbona redukto ne estas tio, kion eksteruloj trudas al Ĉinio. Pli ĝuste ĝi estas celo, kiun la lando decidis plenumi por si mem. Kiel intrapostulo de la altkvalita disvolviĝo de Ĉinio, la procezo ne estos inversigita de io ajn, inkluzive de la epidemio.

Dume, la transiro for de tradiciaj energiaj fontoj devas baziĝi sur sekura kaj fidinda anstataŭigo per novaj energiaj fontoj, kaj ĉi tiu transiro restis sen obstakloj eĉ dum eksplodoj de la varianto Omicron en la lando.

En la lastaj monatoj, pli multaj planoj por akcelo de renovigeblaj energiaj produktoj estis komencitaj, post la aldono de 25,41 milionoj da kilovatoj da instalita potenca kapablo per renovigebla energio en la unua trimonato de 2022, respondecante pri 80% de ĵus instalita potenca kapablo de la tuta mondo en la periodo.

Laŭ tiu plano, Ĉinio celas pligrandigi sian renovigeblan energian konsumon al ekvivalento de 1 miliardo da tunoj da norma karbo antaŭ 2025. Energia konsumo de la lando sumiĝis al 5,24 miliardoj da tunoj da norma karbo en 2021.

La aldono de klopodoj por persekuti celojn de karbonaj pintoj kaj karbona neŭtrigo generos pli da disvolviĝo kaj komercaj perspektivoj, kaj plibonigos la ekologian medion kaj la vivokvaliton.

Ĉar Ĉinio strebas al pli verda, neniu eksterlanda organizo volas foresti la enorman potencialon de investo kaj grandegan merkaton rezultantan de la devontigo de Ĉinio redukti karbonajn emisiojn.

La karbona devontigo de Ĉinio restis kaj restos firme, kiel pruvas solenaj promesoj kaj palpeblaj agoj.

Dividu