Pri ni

Publikigita: 2020-07-01 15:46:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

La 19-an de decembro, 1964, Ĉina Radio Internacia oficiale komencis la Esperantan disaŭdigon. La enhavo de la programeroj inkluzivas novaĵojn, raportojn, ekonomion, kulturon, muzikon, turismon kaj aliajn, tiel ke aŭskultantoj povu ĝustatempe informiĝi pri Ĉinio kaj internaciaj eventoj kaj akiri plej aktualajn informojn el la Esperanta disaŭdigo. La Esperanta Redakcio de ĈRI havas platformojn de radio, retradio, poŝtelefona mediato kaj periodaĵo, kaj tenas intiman kontakton kun aŭskultantoj kaj legantoj, kiuj troviĝas en pli ol 80 landoj kaj regionoj.

Dividu