Xi promesis kunlabori kun Tajlando por regionaj solidareco kaj paco

Publikigita: 2020-07-15 12:36:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris marde, ke Ĉinio volas labori kun Tajlando por cementi solidarecon kaj kunlaboron inter regionaj landoj kaj konservi la bonan tendencon de disvolviĝo kaj prospero en la regiono.

Xi faris la rimarkojn en telefona konversacio kun taja ĉefministro Prayut Chan-o-cha. Xi diris, ke de post la eksplodo de la kronvirusa epidemio, Ĉinio kaj Tajlando subtenis unu la alian kaj kunigis manojn por venki malfacilojn, ilustrante sian famili-similan profundan amikecon per konkretaj agoj.

Xi diris, ke Ĉinio persistos en la vizio de komunumo kun komuna estonteco de la homaro kaj laboros kun la internacia komunumo, inkluzive de Tajlando, por subteni la Mondan Organizon pri Sano pli bone ludi sian rolon, antaŭenigi tutmondan kontraŭepidemian kunlaboron, plifortigi kunlaboron en esplorado kaj ekspluatado de koncernaj drogoj kaj vakcinoj, kaj kune kontribui al la tutmonda afero de publika sano.

Xi sugestis, ke la du flankoj pli bone akordigu la iniciaton Zono kaj Vojo kaj la disvolvajn strategiojn de Tajlando kiel Tajlandon 4,0 kaj la Orientan Ekonomian Koridoron, antaŭenigu kunlaboron en novigemaj kampoj kiel elektronika komerco kaj antaŭenpuŝu sian ampleksan strategian kunlaboran partnerecon por nova disvolviĝo.

Prayut diris, ke Tajlando kaj Ĉinio ĉiam firme subtenas unu la alian en la batalo kontraŭ la nova kronviruso, kio plene reflektis la famili-similan profundan amikecon inter la du landoj. Li aldonis, ke Tajlando aprezas la fortan gvidadon kaj la popol-unuan principon, kiujn la ĉina registaro montris dum la batalo kontraŭ la epidemio, aplaŭdas la promeson de Ĉinio, ke ĝi faros siajn kronvirusajn vakcinojn tutmonda publika bono, kiam ili estos disponeblaj, kaj esperas plifortigi kunlaboron kun Ĉinio pri esplorado kaj ekspluatado de antiepidemiaj drogoj kaj vakcinoj.

Li aldonis, ke la taja flanko esperas preni la 45an datrevenon de duflankaj diplomatiaj rilatoj kiel oportunon por profundigi duflankajn amikecon kaj kunlaboron, fortigi kunlaboron en la kampoj de ekonomio kaj komerco, novigado, kaj mildigo de malriĉeco, antaŭenigi kunlaboron de la Zono kaj Vojo kaj levi la duflankan partnerecon al pli alta nivelo.

Dividu