Usona konsilo pri provizaj ĉenoj de Xinjiang severe distordas faktojn

Publikigita: 2020-07-15 12:40:26
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Komerco diris marde, ke la tiel nomita Komerca Konsilo pri Provizaj Ĉenoj de Xinjiang, publikigita de pluraj departementoj de Usono, estas "severa distordo de faktoj".

La proparolanto diris, ke la naturo de la demandoj pri Xinjiang estas ne la tiel nomata "homrajta problemo" kiel kalumniita de Usono, sed demando pri batalo kontraŭ terorismo kaj secesio.

Laŭ la proparolanto, la usona Ŝtata Departemento kune kun pluraj aliaj departementoj fabrikis la tiel nomatan konsilon por interveni en la internajn aferojn de Ĉinio kaj subpremi ĉinajn kompaniojn sub la flago de "homaj rajtoj" per konsultiĝo kaj konsilo. Ĉinio firme oponas tion.

La proparolanto diris, ke la mondaj pandemiaj kaj ekonomiaj situacioj estas gravaj, kaj la malĝusta praktiko de la usona registaro obstrukcas normalan kunlaboron inter kompanioj de la du landoj, rompas la stabilecon de tutmondaj provizaj ĉenoj, influas la tutmondan ekonomian renormaliĝon kaj difektas komunajn interesojn de ĉiuj partioj.

La proparolanto rimarkigis, ke tio agas kontraŭ la interesoj de Ĉinio, Usono kaj la tuta mondo, kaj urĝis la usonan flankon ĉesigi rilatajn agojn. La ĉina flanko prenos necesajn rimedojn por protekti la leĝajn rajtojn kaj interesojn de ĉinaj kompanioj.

Dividu