Fokusoj de la Semajno (Jul. 17)

Publikigita: 2020-07-16 14:39:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio merkrede forte urĝis Usonon tuj ĉesigi vendadon de armiloj al Tajvano por eviti pliajn damaĝojn al la paco kaj stabileco de la Tajvana Markolo kaj la rilatojn inter la du landoj kaj inter iliaj du armeoj.

Wu Qian, proparolanto de la Ministerio pri Nacia Defendo, faris la rimarkojn en parolado pri tio, ke la usona Ŝtata Departemento aprobis la planon pri vendo de armiloj kun valoro de 620 milionoj da usonaj dolaroj al la tajvana regiono de Ĉinio.

Wu diris, ke la movo de la usona flanko serioze malobservis la principon pri unu Ĉinio kaj la tri komunajn komunikaĵojn inter Ĉinio kaj Usono, kaj krude intervenis en la enlandajn aferojn de Ĉinio. Li aldonis, ke Ĉinio esprimis fortan malkontenton kaj firman oponon al tio.

Wu akcentis, ke la Popola Liberiga Armeo uzos ĉiujn necesajn rimedojn por firme protekti nacian suverenecon kaj teritorian integrecon kaj rezolute konservi pacon kaj stabilecon de la Tajvana Markolo.

Ĉinio enkondukis sankciojn kontraŭ usonaj institucio kaj individuoj pro malicaj agoj pri Xinjiang-rilataj demandoj

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio decidis enkonduki respondajn sankciojn kontraŭ institucio kaj kvar individuoj de Usono kun tuja efiko pro "malicaj agoj" pri demandoj rilataj al la Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

Proparolanto Hua Chunying diris en regula gazetara konferenco, ke la sankcioj estos aplikitaj kontraŭ la usona Kongresa Administra Komisiono pri Ĉinio, senatano Marco Rubio, senatano Ted Cruz, kongresano Chris Smith, kaj Sam Brownback, la usona rondira ambasadoro pri Internacia Religia Libereco. Hua diris, ke la usona praktiko estas serioza enmiksiĝo en la internajn aferojn de Ĉinio, severa malobservo de bazaj normoj pri internaciaj rilatoj kaj grava damaĝo al ĉina-usonaj rilatoj. Ĉinio firme oponas kaj forte kondamnas tiajn agojn. Hua rimarkigis, ke aferoj de Xinjiang estas tute internaj aferoj de Ĉinio, kaj Usono ne rajtas enmiksiĝi. La ĉina registaro decidiĝas defendi nacian suverenecon, sekurecon kaj disvolvajn interesojn, bati perfortan terorismon, separismon kaj religian ekstremismon, kaj oponi eksterlandan intervenon en aferojn de Xinjiang kaj la aliajn internajn aferojn de Ĉinio.

Hua diris ankaŭ, “Ni urĝas Usonon tuj retiri siajn malĝustajn decidojn kaj ĉesigi ajnajn rimarkojn aŭ intencojn, kiuj intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio kaj damaĝas la interesojn de Ĉinio.” Ŝi aldonis, ke Ĉinio faros pliajn decidojn sekve de la disvolviĝo de la situacio.

Lastatempe, iuj aŭstraliaj politikistoj kaj mediatoj fabrikis diversajn famojn pri la kronvirusa malsano. Ili uzis la artifikon de ŝtelisto, kiu krias “Kaptu ŝteliston!” por kulpigi Ĉinion pri disvastigo de falsaj informoj.

La absurdaj akuzoj, kiujn fabrikis iuj usonaj politikistoj kaj mediatoj por turni la kulpon al Ĉinio pro sia nesufiĉa respondo al la kronvirusa epidemio, estis pruvitaj kiel falsaj fare de mediatoj kaj fakuloj. Tamen aŭstraliaj politikistoj apenaŭ menciis ĉi tiujn, kaj estas maloftaj raportoj de aŭstraliaj mediatoj pri ili. Homoj ne povas vidi diskuton en Aŭstralio pri usona disvastigo de falsaj informoj.

Ĉinio estas viktimo de malveraj informoj, sed ne disvastiganto. Mensogoj forvaporiĝas antaŭ la vero. Estas la tempo lasi faktojn paroli pri si mem.

Dividu