Fokusoj de la Semajno (Jul. 24)

Publikigita: 2020-07-23 18:35:48
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio lunde esprimis fortan kondamnon kaj firman oponon, post kiam Britio decidis portempe haltigi la ekstradician traktaton kun la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) tuj kaj senlimdate kaj etendi la armilan embargon al la HSAR.

Proparolanto de la ĉina ambasadorejo en Londono diris, ke lastatempe Britio plurfoje faris malĝustajn rimarkojn pri la nacisekureca leĝo por la HSAR, intervenante en la internajn aferojn de Ĉinio. La proparolanto diris, ke la ĉina flanko postulis en multaj okazoj seriozan traktadon kun la brita flanko por esprimi gravan zorgon kaj fortan oponon.

La proparolanto diris ankaŭ, "Nun la brita flanko eĉ iris plu sur la malĝusta vojo spite al la solena pozicio de Ĉinio kaj ripetaj postuloj pri serioza traktado. La movo de Britio refoje malobservis internacian leĝon kaj la bazajn normojn pri internaciaj rilatoj kaj malkaŝe intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kun la intenco malhelpi la efektivigon de la Leĝo pri Nacia Sekureco por la HSAR kaj subfosi la prosperon kaj stabilecon de la urbo. Ĉinio firme kontraŭbatos ĉian agon, kiu intervenas en ĝiajn internajn aferojn.”

La registaro de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) de Ĉinio forte kondamnis la "egoismajn kaj kontraŭleĝajn agojn" de iuj senordaj membroj de la publiko, kiuj kolektiĝis marde en aĉetcentro en Yuen Long.

Proparolanto de la registaro diris, ke la kunvenado grave pliigas la riskon de la virusa disvastiĝo, kaj la partoprenantoj estas suspektataj pri malobeo al la Malpermeso de Grupa Kunvenado. La proparolanto diris ankaŭ, ke iu ajn grupa kunvenado povas pliigi la riskon de la virusa disvastiĝo, kaj la polico prenos rezolutajn leĝplenumajn agadojn. La honkonga polico marde arestis kvin homojn ĉe malpermesitaj amaskunvenoj en Yuen Long, inkluzive de 52-jara viro suspektata pri malobservo de la leĝo pri nacia sekureco.

La Ministerio de Financo diris merkrede, ke Ĉinio asignis 830 milionojn da juanoj (119,05 milionojn da usonaj dolaroj) el sia centra buĝeto por restarigi instalaĵojn de akvokonservado kaj agrikultura produktado en regionoj trafitaj de inundoj.

La ministerio diris, ke la mono estis asignita al 12 provincaj regionoj, inkluzive de Jiangxi kaj Hubei, por postkatastrofa renormaliĝo kaj restarigo de la ordoj de produktado kaj vivado.

Oficialaj donitaĵoj montris, ke ĉi-jara centra buĝeto destinis 1 290 milionojn da juanoj por restarigo de instalaĵoj de akvokonservado kaj agrikultura produktado en regionoj trafitaj de inundoj.

Ekde junio, kontinuaj pluvegoj trafis grandajn partojn de suda Ĉinio, kaj la akvo en multaj riveroj en la trafitaj regionoj superis avertajn nivelojn.

Dividu