Fokusoj de la Semajno (Jul. 31)

Selena Publikigita: 2020-07-31 10:03:54
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde vokis fari la Azian Infrastrukturan Invest-Bankon (AIIB) nova platformo, kiu akcelas disvolviĝon de ĉiuj ĝiaj membroj kaj faciligas la konstruadon de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Xi faris la rimarkojn dum parolado per videoligo en la malferma ceremonio de la kvina jarkunveno de la multflanka disvolva banko. Li alvokis klopodojn por fari la Azian Infrastrukturan Invest-Bankon nova speco de multflanka disvolva banko, kiu akcelas disvolvadon de la mondo, nova tipo de disvolva platformo progresanta kun la tempo, nova tipo de altefika institucio por internacia kunlaboro, kaj nova paradigmo de multflanka kunlaboro.

La Azia Infrastruktura Invest-Banko, proponita de Xi fine de 2013, estis oficiale komencita en januaro 2016. Xi diris, ke la iniciato estas kreita por disvolvi infrastrukturon kaj konekteblecon en Azio kaj profundigi regionan kunlaboron por komuna disvolviĝo.

De la 57 fondinto-membroj ĝis hodiaŭaj 102 membroj troviĝantaj en la ses kontinentoj de Azio, Eŭropo, Afriko, Nordameriko, Sudameriko kaj Oceanio, la Azia Infrastruktura Invest-Banko plifortiĝis kaj liveris proksimume 20 miliardojn da usonaj dolaroj en infrastruktura investo al siaj membroj.

Ĉinio marde anoncis decidon portempe haltigi traktatojn pri ekstradicio kaj juĝa helpo inter sia Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) kaj Kanado, Aŭstralio kaj Britio.

Wang Wenbin, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la anoncon en gazetara konferenco. Wang diris, ke Kanado, Aŭstralio kaj Britio, je la preteksto de adopto de la leĝo pri protekto de nacia sekureco en la HSAR fare de Ĉinio, unuflanke portempe haltigis siajn proprajn interkonsentojn kun Honkongo pri transdono de fuĝintaj krimuloj, kio krude intervenis en la internajn aferojn de Ĉinio kaj serioze malobservis internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj, kaj ke Ĉinio firme oponas tion. Li aldonis, ke kun la helpo kaj rajtigo de la centra registaro, la HSAR aktive liveris helpon al Kanado, Aŭstralio kaj Britio laŭ la Baza Leĝo de la HSAR kaj en la kadro de la traktatoj.

Wang diris, ke politikigo de juĝa kunlaboro kun la HSAR fare de Kanado, Aŭstralio kaj Britio severe damaĝis la fundamenton de la HSAR por efektivigo de juĝa kunlaboro kun la tri landoj kaj deviis de la protekto de justeco kaj laŭleĝa regado per juĝa kunlaboro. Tial la ĉina flanko decidis portempe ĉesigi honkongajn interkonsentojn pri transdono de fuĝintaj krimuloĵ kaj interkonsentojn pri reciproka juĝa helpo en kriminalaj aferoj kun Kanado, Aŭstralio kaj Britio.

Donitaĵoj montris, ke Ĉinio akiris progreson en antaŭenigo de internacia kunlaboro pri tradicia ĉina medicino per eksterlandaj Konfuceaj Institutoj kaj enlandaj superaj lernejoj pri tradicia ĉina medicino.

Laŭ donitaĵoj de la Nacia Administracio de Tradicia Ĉina Medicino, pli ol 240 Konfuceaj Institutoj en 78 landoj enkondukis kursojn pri tradicia ĉina medicino kaj tajĝiĉuano ĝis decembro 2019, allogante ĉirkaŭ 35 000 registritajn studentojn kaj ankaŭ 185 000 homojn partoprenantajn en rilataj aktivadoj por spertado.

La administracio diris, ke enlandaj superaj lernejoj pri tradicia ĉina medicino tra Ĉinio ĉiujare varbas averaĝe pli ol 10 000 eksterlandajn studentojn pri tiu ĉi fako.

Dividu