Fokusoj de la Semajno (Aŭgusto. 07)

Selena Publikigita: 2020-08-07 10:33:45
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Wang Wenbin, proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, diris merkrede, ke Ĉinio esprimis fortan malkontenton kaj firman oponon kaj postulis seriozan traktadon kun Usono pri la venonta vizito de usona ministro pri sano kaj publikaj servoj Alex Azar al la tajvana regiono.

Wang diris, ke la principo de unu Ĉinio estas la politika fundamento de ĉina-usonaj rilatoj kaj komuna konsento de la internacia komunumo. Ĉinio forte urĝas la usonan flankon sekvi la principon de unu Ĉinio kaj la tri ĉina-usonajn komunajn komunikaĵojn kaj ĉesigi ajnan oficialan kontakton inter Usono kaj la tajvana regiono.

La proparolanto aldonis, ke la usona flanko devas sin gardi en traktado de iu ajn problemo rilata al la tajvana regiono kaj eviti sendon de eraraj signaloj al fortoj de "tajvana sendependeco" kaj tiel difektiĝon de ĉina-usonaj duflankaj rilatoj.

Diversaj sektoroj en Honkongo montris subtenon al la decido, farita de la ĉefadministranto de la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR) en Konsilio, prokrasti la elekton de la Leĝdona Konsilio 2020 de la HSAR.

La 31an de julio, ĉefadministranto de la HSAR Carrie Lam anoncis prokrasti je unu jaro la elekton, origine planitan por la 6a de septembro 2020, pro la nuna kronvirusa epidemio.

La Asocioj de Laborantoj de la Polica Konsilio de Honkongo publikigis deklaron, dirante, ke por protekti la publikan sanon kaj certigi la ordan okazigon de la elekto, la asocioj komprenas kaj subtenas la decidon de la registaron de la HSAR prokrasti la elekton. La asocioj diris, ke en ĉi tiu malfacila tempo, la sano de la publiko estas la ĉefa konsidero, kaj ili esprimas la esperon, ke ĉiuj laboros kune por batali kontraŭ la kronvirusa epidemio por ke la socio restarigu stabilecon kiel eble plej frue.

La Honkonga Asocio de Registaraj Dungitoj diris en deklaro, ke antaŭ la pandemio, la registaro de la HSAR devas doni prioritaton al la publika sano. La elekto de la Leĝdona Konsilio estas grandskala publika evento, kiu pliigos la riskon de transmisio de la viruso kaj minacos publikan sanon. Estas necese preventi kaj regi la epidemion, precipe redukti socian kontakton kaj malpliigi la riskon de transmisio.

La Plej Supera Popola Juĝejo publikigis gvidlinion pri profundigo de ampleksa kaj integra reformo de la juĝa respondeciga sistemo de Ĉinio.

La gvidlinio ampleksas kvin kampojn, inkluzive de la politika laboro de juĝejoj, la superrigardo de juĝado, ŝparemo, reformo de la personara sistemo kaj asignado de resursoj, kun 28 detalaj rimedoj listigitaj.

La Plej Supera Popola Juĝejo diris, ke la gvidlinio servas kiel grava gvidado al popolaj juĝejoj por efektivigi juĝan respondecon en ĉiuj kampoj dum la venonta periodo.

Ĝi petas popolajn juĝejojn sur ĉiuj niveloj specifi kaj modifi siajn proprajn juĝajn povojn kaj listojn de respondecoj, surbaze de "profunda kompreno de la rilato inter efektivigo de juĝa respondeco kaj efektivigo de demokratia centralismo.

Dividu