Fokusoj de la Semajno (Aŭgusto. 14)

Lucia Publikigita: 2020-08-14 17:29:59
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, Zhao Lijian, diris en gazetara konferenco, ke Ĉinio lunde anoncis sankciojn kontraŭ 11 usonaj oficialuloj kun tre malbonaj registroj pri honkongaj aferoj.

Zhao faris la anoncon responde al la peto por komento pri la tiel nomataj sankcioj de la usona registaro kontraŭ 11 oficialuloj de la ĉina centra registaro kaj la Honkonga Speciala Administracia Regiono (HSAR).

Zhao diris, ke Ĉinio faris la decidon por respondi al la malbona konduto de la usona flanko. La sankcioj, validaj ekde lundo, estas aplikitaj kontraŭ usonaj oficialuloj, inkluzive de senatanoj Marco Rubio, Ted Cruz, Josh Hawley, Tom Cotton kaj Pat Toomey, reprezentanto Chris Smith, kaj Carl Gershman, prezidanto de la Nacia Mondonaco por Demokratio, Derek Mitchell, prezidanto de la Nacia Demokratia Instituto, Daniel Twining, prezidanto de la Internacia Respublika Instituto, Kenneth Roth, plenuma direktoro de Observejo de Homaj Rajtoj, kaj Michael J. Abramowitz, prezidanto de la Hejmo de Libereco.

Zhao diris, ke Ĉinio firme malakceptas kaj kondamnas la tiel nomatajn sankciojn de la usona registaro kontraŭ ĉinaj oficialuloj. Li emfazis, ke la usona konduto publike enmiksiĝas en honkongajn aferojn, krude intervenas en la internajn aferojn de Ĉinio, kaj grave malobservas internacian leĝon kaj bazajn normojn pri internaciaj rilatoj.

Zhao diris, ke Honkongo estas parto de Ĉinio kaj ĝiaj aferoj estas tute la internaj aferoj de Ĉinio, kiuj permesas neniun alilandan intervenon. "Ni instigas al la usona flanko kapti la situacion, korekti sian eraron, kaj tuj ĉesi interveni en honkongajn aferojn kaj la internajn aferojn de Ĉinio."

La municipa edukada aŭtoritato de Pekino dimanĉe anoncis la datojn por la komenco de la aŭtuna semestro de lernejoj en la ĉefurbo.

Laŭ avizo publikigita de la municipa gvidgrupa oficejo pri prevento kaj regado de la epidemio, superaj mezlernejoj en Pekino komencos la novan semestron en la 29a de aŭgusto, dum elementaj lernejoj kaj mezlernejoj komencos sian novan lernojaron en tri datoj – la 29 de aŭgusto, la 1a de septembro kaj la 7a de septembro.

La avizo diris, ke infanĝardenoj en Pekino estos remalfermitaj en la 8a kaj 11a de septembro. Superaj lernejoj en Pekino povas decidi sian propran tempon por enskribiĝo aŭ registriĝo de studentoj ekde la 15a de aŭgusto post aprobo de la gvida grupo pri prevento kaj regado de la epidemio kaj edukaj aŭtoritatoj.

Rusa prezidento Vladimir Putin diris marde, ke Rusio registris la unuan mondan vakcinon kontraŭ la nova kronviruso. Putin diris dum interreta kunveno kun la rusa registaro, "Laŭ mia scio, hodiaŭ matene, por la unua fojo en la mondo, registriĝis vakcino kontraŭ la infekto de la nova kronviruso.”

Rusa ministro pri sano Mikhail Murashko konfirmis en la kunveno, ke la vakcino publikigita en Rusio estas la unua en la mondo, dum aliaj landoj faras klinikajn studojn pri vakcinoj sub ekspluatado. Murashko diris, ke la nova vakcino, post trapaso de ĉiuj necesaj kontroloj, montris, ke ĝi formas stabilan imunecon.

Putin diris, ke li esperas, ke la amasproduktado de la vakcino registrita en Rusio komenciĝos baldaŭ, kaj vakcinado estos havebla al ĉiuj en la lando propravole. Li aldonis, “La ĉefa afero, kompreneble, estas, ke estontece ni povos certigi la senkondiĉan sekurecon de ĉi tiu vakcino kaj ĝian efikecon.” Li ankaŭ gratulis ĉiujn, kiuj laboris pri la drogo.

Dividu