Fokusoj de la Semajno (Aŭgusto 28)

Mirinda Publikigita: 2020-08-27 15:27:08
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Proparolanto de la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj Zhao Lijian diris marde, ke la rimarkoj de usona ŝtatsekretario Mike Pompeo pri Ĉinio kaj la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) estis nur absurdaj mensogoj kaŭzitaj de mensostato de malvarma milito kaj pensmaniero de nul-suma ludo.

Dum sia vojaĝo al Israelo, Pompeo menciis la tiel nomatan "defion, kiun la KPĈ prezentis al la tuta mondo”. Responde al tio, Zhao diris, ke de kelka tempo la usona politikisto kalumniis kaj makulis Ĉinion pro ideologia antaŭjuĝo kaj personaj interesoj.

Zhao diris en gazetara konferenco, "Sed Ĉinio neniam permesos al li konfuzi la publikon.” Li diris, ke ĉina mediato publikigis artikolon pri kontrolo de faktoj, en kiu abundaj faktoj pruvis, ke la rimarkoj de Pompeo pri Ĉinio estas mensogoj, kiuj misprezentis historion kaj la realecon.

Zhao diris, ke nur pro tio, ke Ĉinio laŭiras la vojon de sendependeco kaj paca disvolviĝo kaj ne sekvas la vojon "projektitan de Usono", iuj usonaj politikistoj rigardas la KPĈ kaj la ĉinan registaron kiel "nekredantojn" kaj provas lanĉi ideologiajn krucmilitojn.

Li diris, "Ĉi tiuj homoj devas esti atentigitaj per la fakto, ke la gvidado de la KPĈ estas elekto de historio kaj popolo. Neniu povas ignori la fakton, ke la KPĈ estas subtenata de la ĉina popolo, kaj ĉia intenco ŝanĝi aŭ reteni Ĉinion estas kondamnita al fiasko.

Li aldonis, ke "ĉina minaco" fariĝis la mantro de iuj usonaj politikistoj. Tamen la Statuto de la KPĈ kaj la Konstitucio de la Ĉina Popola Respubliko klare tekstas, ke Ĉinio sekvas vojon de paca disvolviĝo kaj oponas hegemonion.

La Monda Organizo pri Sano (MOS) avertis, ke "vakcin-naciismo" longigos la pandemion, kaj urĝis landojn subskribi tutmondan distribuan pakton.

Pli ol 170 landoj aliĝis al la tutmonda mekanismo pri akiro de vakcinoj de la MOS, kiu celas dividi venontajn vakcinojn kun evoluantaj landoj.

D-ro Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la MOS, klarigis: "Ĝi estas grava mekanismo pri komuna aĉetado kaj komuna risko de multaj vakcinoj, tiel ke, kiu ajn vakcino estos pruvita kiel sekura kaj efika, ĉiuj landoj aliĝintaj al la mekanismo povos akiri ĝin. Plej grave, ĝi estas mekanismo lanĉita per tutmonda kunordigo.

Pasintsemajne Tedros sendis leteron al la 194 membroŝtatoj de la MOS urĝante ilin registriĝi antaŭ la limdato de la 31a de aŭgusto. 172 landoj jam aliĝis al la mekanismo.

La ĉina orienta urbo Hangzhou marde malfermis la "Amo-Semajnon" kunlabore kun la itala urbo Verono, kiel parton de celebroj okaze de la 50a datreveno de diplomatiaj rilatoj inter la du landoj.

La malfermo de la okazaĵo estis aranĝita por koincidi kun la tradicia festo Qixi, nomata ankaŭ la Ĉina Valentena Tago, kiu falis en la 25a de aŭgusto ĉi-jare.

Inter la atrakcioj de la semajno estos lum-montrado kun amo kiel la temo ĉe la bordoj de la rivero Qiantang. Okazos ankaŭ geedziĝa ceremonio por paroj el Ĉinio kaj Italio en speciala boato sur la Okcidenta Lago, laŭ la geedziĝaj moroj de la ĉina Suda Song-dinastio (1127-1279).

Dividu