Fokusoj de la Semajno (Septembro 11)

Selena Publikigita: 2020-09-11 10:42:19
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping marde donis medalojn al ricevantoj de la Respublika Medalo kaj la nacia honora titolo pro iliaj elstaraj kontribuoj al batalo de la lando kontraŭ la kronvirusa epidemio.

Kunveno okazis matene en la Granda Popola Halo en Pekino por laŭdi modelojn en batalo de la lando kontraŭ la epidemio.

La Respublika Medalo estis donita al fama specialisto pri spira malsano Zhong Nanshan. La nacia honora titolo, "la Popola Heroo", estis donita al Zhang Boli, fakulo pri tradicia ĉina medicino, kiu prezidis la esploron pri kuracado de la kronvirusa malsano per kombinado de tradicia ĉina medicino kaj okcidenta medicino, Zhang Dingyu, estro de la hospitalo Jinyintan difinita por kuracado de la kronvirusa malsano en Wuhan, kaj Chen Wei, milita medicina sciencisto, kiu akiris gravajn atingojn en baza esploro kaj ekspluatado de vakcino kaj protekta medikamento kontraŭ la kronvirusa malsano.

En sia parolado en la kunveno prezidanto Xi emfazis komunajn klopodojn kun la tutmonda komunumo por trakti pliiĝantajn tutmondajn defiojn, kaj diris, ke Ĉinio subtenos plu la Mondan Organizon pri Sano ludi ĉefan rolon en la tutmonda batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio.

Oficialaj donitaĵoj montris lunde, ke eksterlanda komerco de Ĉinio kreskis je 6% en aŭgusto laŭ juana kalkulado kompare kun la sama periodo de la lasta jaro, kun la pliiĝo de eksportado je 11,6% kaj importado je 0,5%.

Geng Shuang, konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, “Hodiaŭ la kronvirusa epidmeio ankoraŭ furiozas tra la mondo kaj en iuj landoj aperis resalto kaj eĉ dua ondo. Nenio estas pli grava kaj urĝa ol batalo kontraŭ la viruso, bridado de la pandemio, savado de vivoj kaj restarigo de paco." Geng aldonis, ke Ĉinio alvokas ĉiujn partiojn plene efektivigi Rezolucion 2532 por realigi tutmondan batalhalton kaj plifortigi klopodojn por batalo kontraŭ la pandemio.

Rezolucio 2532 de la Sekureca Konsilio pri la Kronvirusa Epidemio postulas tujan ĉesigon de malamikaĵoj kaj humanitaran paŭzon de almenaŭ 90 sinsekvaj tagoj.

Geng petis partiojn de konflikto flankenmeti malamikecon, demeti siajn armilojn kaj ĉesigi batalon tuj kaj senkondiĉe. En landoj aŭ regionoj, en kiuj batalhaltoj estis realigitaj, la Sekureca Konsilio, senditoj de la ĝenerala sekretario kaj rilataj packonservaj agadoj devas kapti la okazon por antaŭenpuŝi la politikan procezon kaj krei kondiĉojn por repaciĝo kaj daŭra paco.

Ĉina sendito merkrede alvokis tutmondajn klopodojn por batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio per haltigo de malamikaĵoj, forigo de unuflankaj sankcioj kaj antaŭenigo de paco per disvolviĝo.

La Ĝenerala Administracio pri Doganoj diris, ke eksterlanda komerco kalkuliĝis al 2,88 duilionoj da juanoj (ĉirkaŭ 421,14 miliardoj da usonaj dolaroj) en la lasta monato.

En la unuaj ok monatoj de ĉi tiu jaro, eksterlanda komerco de varoj malkreskis je 0,6% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 20,05 duilionoj da juanoj, malpliiĝante je 1,1 procentpunktoj kompare kun la malkresko en la unuaj sep monatoj.

Dum la periodo de januaro ĝis aŭgusto, la Asocio de Sudorient-Aziaj Landoj restis la plej granda komerca partnero de Ĉinio. La duflanka komerco kreskis je pli ol 7% kompare kun la sama periodo de la lasta jaro ĝis 2,93 miliardoj da juanoj, okupante 14,6% de la totala eksterlanda komerco de Ĉinio.

Dividu