Fokusoj de la Semajno (Septembro 18)

Mirinda Publikigita: 2020-09-18 10:51:30
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Mirinda kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio ĵaŭde publikigis blankan libron pri dungado kaj laboraj rajtoj en Xinjiang-a Ujgura Aŭtonoma Regiono.

La blanka libro, publikigita de la Informa Oficejo de la Ŝtata Konsilio, diras, ke Xinjiang prenas la faciligon de dungado kiel la plej fundamentan projekton por certigi kaj plibonigi la bonfarton de la popolo.

Laŭ la dokumento titolita "Dungado kaj Laboraj Rajtoj en Xinjiang", per siaj iniciatemaj politikoj pri laboro kaj dungado, Xinjiang senĉese plibonigis la materian kaj kulturan vivon de la popolo, kaj garantiis kaj disvolvis iliajn homajn rajtojn en ĉiuj kampoj.

Estas ses ĉapitroj en la blanka libro: dungado en Xinjiang, iniciatemaj dungadaj politikoj, plena respekto al profesiaj preferoj de laboristoj, protekto de laboraj rajtoj, pli bonaj laborpostenoj por pli bona vivo kaj apliko de internaciaj normoj de laboraj kaj homaj rajtoj.

Nova prezidanto de la Ĝenerala Asembleo de la UN Volkan Bozkir marde deklaris malfermita la 75an sesion de la Ĝenerala Asemblo.

En sia inaŭgura parolado, Bozkir petis membroŝtatojn de la UN subteni multflankismon.

"La kunteksto, en kiu ni laboras, servas por memorigi nin pri la neceso de la multflanka sistemo kaj inspiras nin ĉiujn uzi la Ĉarton de la UN por trakti niajn kolektivajn defiojn," li diris, aludante la kronvirusan pandemion.

Bozkir diris, ke li intencas okazigi vidalvidajn kunvenojn de la Ĝenerala Asembleo, se la epidemia situacio tion permesas, kun la necesaj mildigaj rimedoj por protekto de sano kaj sekureco de delegitoj kaj personaro de la UN. Li diris, "En nia diplomatia afero, nenio povas anstataŭi vizaĝ-alvizaĝan renkontiĝon kun paraleluloj por starigi longtempan reciprokan komprenon pri pozicioj kaj atingi kompromison.”

Bozkir ĵuris enoficiĝon tiutage en la fermo de la 74a sesio de la Ĝenerala Asembleo. Ĝenerala sekretario de la UN Antonio Guterres, en sia parolado, varme gratulis Bozkir pro lia nova rolo kaj promesis sian plenan subtenon.

La kompanio TikTok, video-divida socia retejo, diris lunde, ke ĝi submetis proponon al la usona registaro por solvi ĝiajn "sekurecajn zorgojn".

La kompanio, kies ĉefstabejo troviĝas en Los-Anĝeleso, diris en mallonga deklaro, "Ni povas konfirmi, ke ni sendis proponon al la Ministerio de Financo, kaj ni opinias, ke tio povas solvi la sekurecajn zorgojn de la usona registaro kaj helpos daŭrigi la operacion de la kompanio en la estonteco.

La deklaro diris, "Ĉi tiu propono ebligos al ni plu subteni nian komunumon de 100 milionoj da homoj en Usono, kiuj amas TikTok por komunikado kaj amuzado, kaj centmilojn da posedantoj de malgrandaj entreprenoj kaj kreantoj, kiuj fidas TikTok por kreskigi siajn vivrimedojn kaj starigi gravajn karierojn.”

Oracle, usona multnacia korporacio pri komputila teknologio kun ĉefsidejo ankaŭ en Kalifornio, konfirmis lunde en deklaro, ke ĝi atingis interkonsenton kun ByteDance, la ĉina patrokompanio de TikTok, por esti la fidinda partnero de ĉi-lasta en Usono.

Oracle, kiu havas 40-jaran historion pri liverado de solvoj de sekura teknologio, diris, ke tio estas parto de la propono prezentita de ByteDance al la Ministerio de Financo en la lasta semajnfino.

Dividu