Fokusoj de la Semajno (Septembro 25)

Selena Publikigita: 2020-09-25 09:53:36
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris lunde, ke Ĉinio alprenos laŭleĝajn kontraŭrimedojn responde al lastatempaj vizitoj de usonaj altrangaj oficialuloj al Tajvano, inkluzive de rimedoj celantaj koncernajn individuojn.

Wang Wenbin faris la rimarkojn en regula gazetara konferenco, urĝante la usonan flankon ĉesigi ĉiajn oficialajn interŝanĝojn kun la insulo.

Laŭ raportoj de amaskomunikiloj, ŝtata vicsekretario de Usono Keith Krach vizitis Tajvanon en la lasta semajno kaj renkontiĝis kun ĝia gvidanto Tsai Ing-wen, post la vizito de usona ministro pri sano kaj homaj servoj Alex Azar en aŭgusto.

Wang diris, ke Ĉinio firme oponas ĉiajn oficialajn rilatojn inter Usono kaj Tajvano, kaj ke la lastatempaj vizitoj de usonaj oficialuloj serioze malobservis la principon de unu Ĉinio kaj la kondiĉojn de la tri ĉina-usonaj komunaj komunikaĵoj. Li akcentis, ke tio estas politika provoko, kiu kuraĝigas separistojn de 'tajvana sendependeco' kaj subfosas rilatojn inter Ĉinio kaj Usono kaj pacon kaj stabilecon de la tajvana markolo.

La Ĝenerala Debato de la 75a Sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN malfermiĝis marde kun la temo "La estonteco, kiun ni deziras, la UN, kiun ni bezonas: reasertante nian kolektivan devontigon al multflankismo - alfrontante la kronvirusan malsanon 2019 per efika multflanka agado".

Volkan Bozkir, prezidanto de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN, prezidis la malferman ceremonion de la debato. En sia inaŭgura parolado, li alvokis mondajn gvidantojn reaserti multflankismon fronte al la senprecedenca defio de la kronvirusa pandemio. Li alvokis ankaŭ plifortigon de institucioj de la UN, inkluzive de la Monda Organizo pri Sano.

Li diris, "Malofte la tuta homaro alfrontis tian krizan kaj komunan minacon. Hodiaŭ ni devas flankenlasi niajn diferencojn kaj malkonsentojn. Hodiaŭ ni devas renovigi nian kolektivan devontigon al multflankismo. Hodiaŭ ni devas kombini niajn klopodojn por trakti ĉi tiun tutmondan problemon kaj ni devas certigi, ke neniu restu malantaŭe.”

Li aldonis, “Multflankismo estas esenca por plenumi la kernajn taskojn de la UN preskribitajn en ĝia ĉarto. Por fari tion, ni devas serĉi plu manierojn, por starigi kaj firmigi fidon kaj koherecon inter membroj, grupoj de landoj kaj aliaj koncernatoj."

Ĉina sendito al la UN diris marde, ke Ĉinio firme malakceptas kaj oponas la senbazajn akuzojn de Usono dum la Ĝenerala Debato de la Ĝenerala Asembleo de la UN, kaj uzos la rajton de respondo laŭ la reguloj de la asembleo por deklari sian solenan pozicion.

Zhang Jun, konstanta reprezentanto de Ĉinio al la UN, diris, ke la usona bruo malakordas kun la ĝenerala atmosfero de la Ĝenerala Asembleo. Kiam la internacia komunumo plenforte batalas kontraŭ la kronvirusa epidemio, Usono disvastigas politikan viruson. Kiam la internacia komunumo plej bezonas solidarecon kaj kunlaboron, Usono misuzas la platformon de la UN por provoki konfrontadon kaj krei diverĝon. Kiam la internacia komunumo bezonas fortajn UN, Usono malfortigas la UN, la Mondan Organizon pri Sano (MOS) kaj aliajn instituciojn de la UN, kaj subfosas la aŭtoritaton kaj efikecon de la UN.”

Li diris ankaŭ, ke en la pasintaj du tagoj, pli ol 120 gvidantoj, prezidanto de la Ĝenerala Asembleo kaj ĝenerala sekretario de la UN faris deklarojn en la majesta halo de la Ĝenerala Asembleo. La grandega plimulto de landoj alvokis klopodojn por subteni multflankismon, fortigi solidarecon kaj kunlaboron, kaj kune trakti tutmondajn defiojn.

Dividu