Fokusoj de la Semajno (Oktobro 16)

Selena Publikigita: 2020-10-16 10:43:50
Dividu
Dividu Close
Messenger Messenger Pinterest LinkedIn

Saluton, karaj aŭskultantoj! Selena kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉinio merkrede okazigis grandiozan kunvenon por festi la 40an datrevenon de la starigo de la Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono en la suda provinco Guangdong, komencante novan vojaĝon al socialisma modernigo.

Prezidanto Xi Jinping, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, ĉeestis la kunvenon kaj faris gravan paroladon. Xi laŭdis la disvolviĝon de Shenzhen en la pasintaj 40 jaroj kiel "miraklon en la monda disvolva historio kaj diris, ke la starigo de la Shenzhen-a Speciala Ekonomia Zono estas granda novigema movo farita de la KPĈ kaj la lando por akceli reformon kaj malfermon kaj ankaŭ socialisman modernigon.

De tiam, Shenzhen transformiĝis de malgranda postiĝinta landlima urbeto al internacia metropolo kun tutmonda influo kaj pli ol 13 milionoj da konstantaj logantoj. Post la 40-jara rapida disvolviĝo, Shenzhen nun okupas la kvinan lokon inter aziaj urboj laŭ la malneta enlanda produkto.

Xi alvokis Shenzhen konstrui sin en eksperimentan zonon de socialismo kun ĉinaj trajtoj, doni ekzemplon al urboj de moderna socialisma lando, altigi siajn kapablojn por efektivigo de la nova disvolva filozofio, starigi novan reĝimon por profundigo de ĉiuflanka reformo kaj plivastigo de malfermo sur ĉiuj kampoj, kaj kontribui al la konstruado de la Grandgolfa Regiono de Guangdong, Honkongo kaj Makao.

Ĉinio kaj Kamboĝo lunde subskribis liberkomercan interkonsenton inter la du landoj. La interkonsento estis subskribita virtuale inter kamboĝa ministro pri komerco Pan Sorasak kaj ĉina ministro pri komerco Zhong Shan sub la ĉeesto de kamboĝa ĉefministro Samdech Techo Hun Sen kaj vizitanta ĉina ŝtatkonsilanto kaj ministro pri eksterlandaj aferoj Wang Yi.

Hun Sen alte taksis la liberkomercan interkonsenton, dirante, ke ĝi havas grandan gravecon ekonomie kaj politike, kaj ke li kredas, ke per amika kunlaboro inter la du landoj, disvolviĝo de Kamboĝo fariĝos pli kaj pli bona.

Wang Yi diris, ke la subskribo de la liberkomerca interkonsento sendis fortan signalon kaj ĝi helpos al Kamboĝo trakti defiojn alportitajn de la kronvirusa pandemio kaj antaŭenigos la sociekonomian disvolviĝon en la sudorient-azia nacio.

Ĉina sendito diris lunde, ke la postulo, ke Ĉinio partoprenu en la "triflanka intertraktado pri regado de armiloj", estas maljusta, malracia kaj nefarebla.

Geng Shuang, estro de la ĉina delegacio kaj konstanta vicreprezentanto de Ĉinio al la UN, rifuzis la tiel nomatan "triflankan intertraktadon pri regado de armiloj" lastatempe sensaciigitan de Usono, en sia deklaro farita en la ĝenerala debato de la Unua Komitato de la 75a sesio de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Geng atentigis, ke lastatempe Usono nomis Ĉinion "la tria plej granda nuklea potenco sur la Tero", sensaciigis "nuklearmilan vetkuradon inter Usono, Rusio kaj Ĉinio" kaj proponis la tiel nomatan "triflankan intertraktadon pri regado de armiloj". Li diris, ke tio estas nur artifiko por turni la fokuson de la internacia komunumo. La intenco de Usono estas trovi pretekston por eviti sian propran specialan kaj ĉefan respondecon pri nuklea malarmado, kaj serĉi pretekston por liberigi siajn manojn kaj akiri absolutan militan superecon.

La Unua Komitato, konata ankaŭ kiel Komitato pri Malarmado kaj Internacia Sekureco, estas unu el ses ĉefaj komitatoj de la Ĝenerala Asembleo de la UN. Ĝi traktas malarmadon kaj internaciajn sekurecajn aferojn.

Dividu